Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Ĝorhat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝorhat
urbo en Barato Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 785001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 153 249  (2011) [+]
Loĝdenso 17 028 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 45′ N, 94° 12′ O (mapo)26.7575194.20306Koordinatoj: 26° 45′ N, 94° 12′ O (mapo) [+]
Alto 116 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĝorhat (Asamo)
Ĝorhat (Asamo)
DEC
Situo de Ĝorhat
Ĝorhat (Barato)
Ĝorhat (Barato)
DEC
Situo de Ĝorhat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jorhat [+]
vdr

Ĝorhat, , asame: যোৰহাট estas urbego en nordorienta Barato, en nordorienta parto de subŝtato Asamo, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto. Ĝorhat ankaŭ estas konata kiel la kultura koro de Asamo.

Riverbordo en Ĝorhat

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2011 Ĝorhat havis 153 736 (laŭ Germanlingva Vikipedio 126 736) da loĝantoj kun legopovo de 91%, pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝorhat situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 116 metrojn. Bramaputro preterfluas. Itanagaro troviĝas 70, Dibrugar 105, Tezpur 144, subŝtata sidejo Dispur kun Guvahati po 113, Nagoan 160, Kolkato 752, tutlanda ĉefurbo Delhio 1686, Mumbajo 2353 kilometrojn (aere) [1].

Regno Ahom establis sian lastan ĉefurbon ĉe Ĝorhat en la malfrua 18-a jarcento. En 1794 la britoj okupis la sidejon. Inter 1819-1825 la invada birma armeo havis la areon, sed praktike nur en 1838 la Brita Orienthinda Kompanio aneksis la teritorion.

En 1885 etŝpura fervojo ekfunkciis, tial la teindustrio evoluis. La nuntempa ekonomio de Ĝorhat baziĝas sur la eksportado de teoj, jutoj kaj konstrulignoj.

Ĝorhat vivas hinduoj (87,5%), islamanoj (10,5%), kristanoj malpli ol 1%.

En Ĝorhat la oficiala lingvo estas la asama lingvo. Oni parolas asame (70%), bengale (12%), hindie (11,5%), krome en pluraj aliaj lingvoj.

Universitato en Ĝorhat

En Ĝorhat pluraj universitatoj, altlernejoj kaj institutoj funkcias.

Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Ĝorhat situas en humida subtropika klimato (Cwa) kun influo de musono.

Ĝorhat havas trairan fervojan linion. 5 ĉefvojoj kuras al la urbego. Enurbe aŭto-rikiŝoj kun taksioj liveras la pasaĝerojn. Bramaputro havas pramservon. La loka flughaveno havas solan flugon al Kolkato.

Bildoj pri Ĝorhat
Instituto
Statuo
Statuo
Konstruaĵo


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans