Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Portalo:Literaturo/Invito al legado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ĉefserĝento desaltis de ĉevalo kaj du oficiroj rapide paŝis en ĉambron.

„Estu bonvenantaj, sinjoroj soldatoj!“ balbutis la kampisto klakante per dentoj.

„Ne bonvenadu, sed donu, kie ci ion havas. Ni rajdas de mateno. Dum cia tuta vivo ne estis ĉe ci tiaj sinjoroj kiel hodiaŭ. Rapide; ili estas jam en la ĉambro kaj soifegas kiel ni.“

Kaj efektive la oficiroj estis jam en la ĉambro; la pli maljuna ripozis sur benko post kverkligna tablo, kaj la pli juna, alta viro observadis la ĉambron. Lia malhela enfalinta okulo ekbrilis subite pli vive; la soldato alpaŝis al forno, kie kaŭris sur benketo Manjo, la plej bela knabino el tuta vilaĝo, kovrante siajn okulojn per antaŭtuko antaŭ tiuj sinjoroj fremduloj, kiujn ŝi pro ilia malbona famo teruriĝis pli ol fantomojn.

Ŝajnis, ke la oficiro kun plezuro raviĝas per embarasoj de la knabino.

„Ci havas belan filinon!“ li ekparolis, ekvidinte en la ĉambro la kampiston kun plena kruĉo kaj kampistinon kun plado, sur kiu flaviĝis butero, kiu posedis forton ekinciti dum marŝado eĉ la grafan langon... (daŭrigo)

Tralegu la tutan tekston en Vikilibroj.