Sylla Chaves
Sylla Chaves | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1929 |
Morto | 30-an de majo 2009 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ĵurnalisto verkisto juristo |
Sylla CHAVES /'sila 'ŝavjz/ (naskiĝis en 1929, forpasis la 30-an de majo 2009) estis brazila UN-oficisto, verkisto, pedagogo, aktivulo en la brazila Esperanto-movado kaj membro de la Akademio de Esperanto por la periodo 1986-1996, honora membro de la UEA ekde 1992.
Profesia vivo[redakti | redakti fonton]
Chaves magistriĝis pri komunikado en Stanford (Usono) kaj ankaŭ studis juron en Rio-de-Ĵanejro, cibernetikan pedagogion en Paderborno (Germanio) kaj politikan sciencon en Parizo. Li plurjare estis oficisto de UN en Novjorko kaj de Unesko en Parizo.
Esperanta agado[redakti | redakti fonton]
Li esperantistiĝis en la 1930-aj jaroj kaj ekaktivis en 1946. Li estis prezidanto de la Brazila ELigo en 1978-82. En Parizo Chaves regule partoprenis en la Esperanta kabaredo Tri koboldoj de Raymond Schwartz. Li estis premiita en pluraj belartaj konkursoj de UEA, kaj verkoj liaj aperas en diversaj Esperantaj antologioj. Li tre multe verkas en Esperanto, precipe depost 1980. Liaj lastaj libroj, diskoj kaj sonbendoj destiniĝas precipe al la granda publiko, kiu lernas sole aŭ kiu serĉas perfektiĝon en nia internacia lingvo. Li ankaŭ estis aktiva membro de SAT. En 2007 organizis kun Neide Barros Rêgo la poeziajn antologiojn "Brazila Esperanta Parnaso" kaj "Poesias Escolhidas do Brazila Esperanta Parnaso"
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Literaturaj
- Animo prisma (1959)[1]
- Por pli bona mondo (1970)
- Plurnacia bukedo (1981)
- Karnavalo (1981)
- La estonto dependas de ni
- Lernolibroj
- Rapida Vojo al legado kaj kanto en Esperanto
- La juna verkisto
- Varia Bukedo
- Sep Leteroj
- En La Kongreso
- Nova Amiko inter ni
- O Esperanto num relance
- Unu Tago en la vivo de Teodoro
- Kantu kaj Lernu
- Libera Ekflugo
- Vortaroj
- 2.100-vorta Suplemento al la Granda Vortaro Esperanto-Portugala (Grande Dicionário Esperanto-Português) de Ismael Gomes Braga, 1989
- Suplemento al la vortaro Esperanto-Portugala, Portugala-Esperanto de Carlos Domingues, 1995
- Originala Esperanta Bildvortaro (eldonita de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo), 1991, dua milo presita en 1992
- Dicionário do Principiante. 1999
- Oportuna Poŝvortaro Esperanta-Portugala, Riodeĵanejro: Eldonejo Oportuno, 2008
- Propagandaĵoj
- Kio estas Esperanto?. Eld. Fundação Getúlio Vargas kaj Brazila Esperanto-Ligo, Rio de Janeiro, 1983.
- Vinilaj diskoj
- La Bufo, Eld. Sono-Viso, Rio de Janeiro, 1984.
Recenzoj[redakti | redakti fonton]
Pri O Esperanto num relance {{citaĵo|[[Ĉu troveblas en niaj libro-servoj enkonduka lernolibro de Esperanto, taŭga por komencantoj, tamen kapabla kapti kaj teni la atenton ankaŭ de leganto kun sufiĉe longa sperto pri studado kaj instruado de tiu internacia lingvo? Analizinte ĉi tiun plian eron el la ampleksa didaktika serio verkita de profesoro Sylla Chaves, mi jam ne dubas, ke almenaŭ unu tia libro ekzistas, ĉar en ESPERANTO EN EKRIGARDO Sylla klare, simple kaj objektive, - kiel kutime en tiom da verkoj siaj, en Esperanto, en la portugala, kaj eĉ en aliaj lingvoj, - sukcesas klarigi fundamentojn de la Esperanta gramatiko, kun aparta emfazo al punktoj kiujn elementaj lernolibroj ordinare preteratentas, aŭ ne tute ĝuste interpretas. Cetere, miskompreno de tiaj angulŝtonoj de la lingvo naskas la ĉefajn obstaklojn al lernado por brazilanoj. La aŭtoro premisas, ke lia lernanto estas normale inteligenta, meze klera homo, nescianta Esperanton, kaj komencas priskribi la lingvon de la alfabeto kaj prononco. Ĉi tiu gramatikero, kiun amaso da studantoj neniam kontentige lernas - kaj tial dum la tuta vivo fuŝprononcas la lingvon kaj formas al si tordan bildon pri la Esperanta fonetiko - tiu fundamento estas koncize sed efike pritraktata de Sylla Chaves, tra multaj paĝoj de liaj “gramatikaj notoj”. Kelkrilate tiu lernolibro pensigas min pri frua verko de Gaston Waringhien, “ABC d'Esperanto à l'usage de ceux qui aiment les lettres”; sed Sylla ne tuŝas Etimologion, pri kiu Waringhien prezentas utilan resumon. Kvazaŭ cenzuristo, mi diklense traserĉis difektojn en la libro, sed preskaŭ nenion rimarkindan mi trovis. Sur la paĝo 26, US tajpita anstataŭ OS, (kiun postulas la regulo pri transiro de rekta al nerekta parolo). Sylla simplige nomas SUFIKSOJ vortojn kiaj ULO, ARO, sed li ja tre bone scias, ke laŭ klarigo de Zamenhof mem, en la antaŭparolo de la “Unua Libro”, tiaj estas vortoj normalaj (ULO estas kunmetaĵo de UL (individuo) kaj O (estaĵo). Mi tamen pravigas tian simpligon, pro la Zamenhofa klarigo, ke eŭropanoj, uzantoj de fleksiaj lingvoj, malfacile komprenas kaj regas la derivsistemon de izolaj/aglutinemaj lingvoj kiel Esperanto. Krome plaĉas al mi, em ĉi tiu libreto, ke la aŭtoro ne kaŝas la malfacilaĵojn de Esperanto; ke li restas fidela al principoj de la “Fundamento”; la prioritata uzado de “fundamentaj” radikoj kaj ŝparemo kun neologismoj. Fine, senrezerva uzo de la deriv-sistemo de Esperanto - ĉefa trajto kaj merito de nia internacia lingvo. Sekve, libro efika, agrabla, aparte taŭga por donaco al amikoj neesperantistoj. |Brazila Esperantisto - Numero 324, Julio ĝis Septem. 2003}}
Pri Libera Ekflugo
|
Pri La estonto dependas de ni
|
Pri Animo prisma
|
Pri Dicionário do Principiante
|
Rete troveblaj verkoj[redakti | redakti fonton]
- Hejmopaĝo de Sylla Chaves[rompita ligilo] kun artikoloj, intervjuoj, kantoj, KDoj, libroj, poemoj, sonbendoj kaj vibendoj
- Kelkaj poemoj[rompita ligilo]
- Mia amo libertempas[rompita ligilo], poemo
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Video, en kiu parolas Sylla Chaves
- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Sylla Chaves en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine