Ĉinstila Modernigo
Ĉinstila modernigo (ĉine: 中国式现代化), ankaŭ nomata la ĉina modernigo aŭ la ĉina vojo al modernigo, estas politika slogano de la Ĉina Komunista Partio (ĈKP), kiu laŭdas modelon de modernigo kontraste kun okcidentstila evoluado kaj emfazas la fortojn de la ĉinaj ekonomia kaj politika modeloj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La termino devenas de Deng Xiaoping, kiu menciis ĝin dum parolado en marto 1979 pri la Kvar Bazaj Principoj.[1]
Ĝi fariĝis memstara frazo sub la ĝenerala sekretario de la Ĉina Komunista Partio Xi Jinping, kiam en aprilo 2021, la Popola Ĵurnalo lanĉis plurajn artikolojn pri ĉinstila modernigo kaj poste la ceteraj ŝtataj amaskomunikiloj faris la samon.[1]
Resumo
[redakti | redakti fonton]La termino estas uzata de ĉinaj gvidantoj por koncepti novan modelon de evoluado en la mondo. Xi diris, ke ĉinstila modernigo "rompas la miton, ke modernigo signifas okcidentigon".[2] Ĉinstila modernigo estas socialisma modernigo gvidanta de la Ĉina Komunista Partio. Komuna prospero estas konsiderata kiel unu el la ĉefaj principoj de ĉinstila modernigo. Ĉinstila modernigo havas "kvin karakterizaĵojn", "naŭ bazajn postulojn", kaj "kvin gravajn principojn".[3]
Karakterizaĵoj | Bazaj postuloj | Gravaj principoj |
---|---|---|
|
|
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Chinese-style Modernization (2023-03-04). Alirita 2023-03-15.
- ↑ "Xi Rejects Westernization in Show of Faith in Self Reliance", Bloomberg News, 2023-02-08.
- ↑ Chinese-style Modernization (2023-03-04).