Jenő Jablonszky
Jenő Jablonszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1892 |
Morto | 24-an de majo 1975 (83-jaraĝa) |
Lingvoj | latina • angla |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Vroclavo Humboldt-Universitato en Berlino Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | botanikisto geologo |
Jenő Jablonszky [jablonski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jablonszky Jenő estis hungara-usona geologo, botanikisto, paleontologo. Lia nomo estis en Usono Eugene Jablonsky, lia botanika nomo estis Jabl.
Jenő Jablonszky[1] naskiĝis la 5-an de aprilo 1892 en Miskolc, li mortis la 24-an de aprilo 1975 en Novjorko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jenő Jablonszky akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1913, poste li plustudis en universitatoj de Berlino kaj Breslau. Post siaj studoj li eklaboris kiel paleontologo en geologia instituto en Budapeŝto. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato kaj militkaptito. Li havis gravan postenon dum la Hungara Sovetrespubliko, tial post la falo li rifuĝis al Pollando, kie inter 1920 kaj 1927 li estis geologia esploristo pri naftoj. Li aliĝis al usona firmao kaj esploris naftojn en Aŭstralio (1930–1933), Meksiko, Kanado, Alasko. Li ricevis usonan ŝtatanecon en 1938. En 1960 li pensiuliĝis kaj li reorganizis la kolektojn de la Euphorbiaceae en botanika ĝardeno en Novjorko. Li edziĝis en 1919, lia edzino naskis filinon en la sekva jaro.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A tarnóci mediterrán korú flóra (disertaĵo, 1914, germane 1915)
- Euphorbiaceae (1916)
- Magyarországi karbonkori algák (1918)
- Euphorbiaceae. Botany of the Guyana Highland (1967)
- Notes on Neotropical Euphorbiaceae 4. Monograph of the Genus Actinostemon. (1969)