Alice Bárdos
Alice Bárdos [bArdoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárdos Alice estis hungara violonisto, instruisto.
Alice Bárdos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Braun Alice |
Naskiĝo | 19-an de julio 1896 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de junio 1944 (47-jaraĝa) en Oświęcim |
Mortokialo | Asfiksio |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1910–1917) |
Okupo | |
Okupo | violonisto muzikinstruisto |
Alice Bárdos [1] naskiĝis la 19-an de julio 1896 en Budapeŝto, ŝi mortis en 1944 en Aŭŝvico.
Biografio
redaktiAlice Bárdos devenis el juda familio. Ŝi akiris diplomon en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio en 1917. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Vilmos Grünfeld kaj Jenő Hubay. Post siaj studoj ŝi debutis en koncertoj en Germanio. En 1922 ŝi edziniĝis kaj ŝi vivis plu en Szombathely, ŝi naskis filojn en 1925 kaj 1929. Komence ŝi instruis hejme, ekde 1926 en la urba muziklernejo. Ŝi ankaŭ recitalis en la urbo, ekde 1928 ankaŭ en Budapeŝto. En jarfino de1940 ŝi iĝis trudemerito pro la kontraŭjudaj leĝoj. Tamen ŝi instruis plu en juda lernejo kaj koncertis antaŭ juda publiko. Dum la nazia erao ŝi estis deportita al Aŭsvico, kie ŝi mortis.
Elektitaj koncertoj
redakti- Berlino (1917)
- Budapeŝto (1918)
- Palaco Vigadó (1920)
- Szombathely (1934, kun Béla Bartók)
- Italio, Zagrebo (1936)
Memorigiloj
redakti- strato kaj memortabulo en Szombathely
- premio kaj violonkonkurso
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-03. Alirita 2019-04-03.