Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Federacio de Mikronezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio
Federated States of Micronesia

Detaloj

Blazono de la Federacio de Mikronezio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: "Patriotoj de Mikronezio"
Nacia devizo: "Peace - Unity - Liberty ("paco - unueco - libero")
Situo
suverena ŝtato (1986–)
insula lando
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Palikiro
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo je nacia nivelo, loke ankaŭ pliaj lokaj lingvoj
Areo 700 km²
Loĝantaro 105 544 (en 2017)
Loĝdenso 150 loĝ./km²
Horzono +10 kaj +11
Interreta domajno .fm
Landokodo FM
Telefona kodo +691
Plej alta punkto Dolohmwar
Plej malalta punkto Pacifiko
Politiko
Politika sistemo demokratia federacia prezidenta respubliko
Ŝtatestro prezidento David Panuelo (ekde 2019)
Ĉefministro Wesley Simina
Sendependiĝo en 1986
Ekonomio
Valuto usona dolaro

AkvejoPacifiko

Koordinatoj6° 55′ 0″ N, 158° 11′ 0″ O (mapo)6.9166666666667158.18333333333
Plej alta punktoDolohmwar [+]
Plej malalta punktoPacifiko [+]
- malaltecom [+]
Akvokolektejo702 km² (70 200 ha) [+]
Areo702 km² (70 200 ha) [+]
Loĝantaro105 544 [+] (2017)
HorzonoUTC+10:00, UTC+11:00 [+]

Federacio de Mikronezio (Federacio de Mikronezio)
Federacio de Mikronezio (Federacio de Mikronezio)
DEC
Map
Federacio de Mikronezio

Vikimedia Komunejo:  Federated States of Micronesia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ne konfuzenda kun kun la geografia regiono Mikronezio.

La akronimoj "FSM" kaj FŜM estas alidirektitaj ĉi tien.

La Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio (mallonge FŜM), angle: Federated States of Micronesia (FSM), ankaŭ Federacio de Mikronezio, estas federacia lando en Oceanio kiu grupiĝas 607 insuletojn kaj atolojn en la Okcidenta Pacifika Oceano. La federacio konsistas el kvar ŝtatoj: nome Ĉuuk, Kosrae, Ponape kaj Yap. Tiuj kvar ŝtatoj konsistigas la plejparton de la insularo Karolinoj, kune kun Palaŭo.

Formale sendependa ekde la 3-a de novembro 1986, la lando havas liberan asociiĝon kun Usono kaj estas tre dependa de usona ekonomia helpo. Sub Traktato de Libera Asociiĝo, Usono devontigas sin provizi defendon kaj financajn subvenciojn al la Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio.

Inter 1952 (praktike jam ekde 1947) kaj 1986 la Federacio de Mikronezio estis parto de la Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj de Usono, instalita laŭ la Konsilio de Kuratorado de la Unuiĝintaj Nacioj. Ankoraŭ nun Traktato de Libera Asociiĝo iugrade ligas ĝin al Usono.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La nomo Mikronezio  - "malgranda insulo" venas de la antikva greka μικρός "mikros" - "malgranda" kaj alia greka vorto νῆσος “nesos” - “insulo”.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La Federacio de Mikronezio situas en Mikronezio kaj troviĝas en la nordokcidenta parto de Oceanio, en la insularo de Karolinoj. La FSM konsistas el kvar ŝtatoj: Yap, Ĉuuk (antaŭe Truk), Pohnpei (antaŭe Ponape) kaj Kosrae (antaŭe Kusai). La ĉefurbo estas la urbo Palikir sur la insulo Pohnpei.

Ĉiu el la kvar ŝtatoj konsistas el unu aŭ pluraj "altaj insuloj", kutime de vulkana origino. Ĉiuj ili, krom Kosrae, inkludas multajn atolojn . Chuuk Ŝtato havas totalan areon de 127 km² kaj inkluzivas sep ĉefajn grupojn de insuloj. La ŝtato Pohnpei kovras areon de 344 km², el kiuj 130 estas sur la insulo Pohnpei , la plej granda en la FSM. Yap Ŝtato konsistas el 4 grandaj insuloj, sep malgrandaj insuloj kaj 134 atoloj, kun totala kampara regiono de 122 km². La ŝtato Kosrae okupas unu altan insulon kun areo de 109 km². Ĉiuj grandaj insuloj de vulkana origino estas montaremaj, kovritaj per arbaro, kaj ĉirkaŭitaj de koralrifoj. La resto estas atoloj - ringformaj koralinsuloj enhavantaj malprofundan lagunon interne.

Mapo de la Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de 2017 en la lando vivis 105 544 loĝantoj sur areo de 702 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 150 loĝantoj/km². El la 607 insuloj, 65 estas loĝataj.

97% estas kristanoj (50 % estas katolikaj, 47 % estas protestantaj) kaj 3 % apartenas al aliaj religioj[1].

La FSM ĝuas de tropika klimato, kun relative egalaj, varmaj temperaturoj tutjare. La tutjara klimato en la FSM estas averaĝe 80 °F/ 28°C. En la parto de la pacifika oceano kie Mikronezio situas okazas tajfunoj inter aŭgusto kaj decembro. La grandaj koralaj insuloj estas dominataj de kokospalmoj kaj pandanoj.

La komplekso Nan Madol, situanta sur la insulo Pohnpei (antaŭe Ponape) atestas pri la periodo antaŭ la tempo eŭropanoj komencis koloniigi la insulojn kiam la socio estis dividita en kelkaj sociaj grupoj ne-egalaj en sia statuso. Grandaj teritoriaj asocioj estiĝis sur kelkaj insularoj, kvankam ŝtatoj ankoraŭ ne estis kreitaj.

La Karolinaj Insuloj estis malkovritaj de la hispanoj en 1527. En la 17-a jarcento, Hispanio deklaris tiujn insulojn kiel sia posedaĵo, sed fakta kontrolo de la arkipelago ne estis establita. En 1885, Germanio sciigis siajn postulojn je la Karolinaj Insuloj kaj germana flago estis hisita sur unu el la insuloj. Hispanio turnis sin al internacia arbitracio, kaj la elektita arbitracianto, Leono la 13-a, aljuĝis la insulojn al Hispanio.

En 1899, la Germana Imperiestra Regno aĉetis la Karolinojn de Hispanio. Ili estis enkorpigitaj en la kolonion de Germana Novgvineo. La interveno de germanaj koloniaj aŭtoritatoj en la tradicia socia hierarkio kaj la uzo de punlaboro kaŭzis en 1910 ribelon de la loĝantoj de Sokehs, insuleto en la Orienta Karolina insularo.

Dum la Unua Mondmilito en 1914, la insuloj estis kaptitaj de Japanio post la fino de la milito, laŭ la Traktato de Versajlo, la insuloj estis donitaj al Japanio kiel mandatteritorio. La japanoj kreis grandajn sukerplantejojn tie kaj la politiko de translokiĝo de la japanoj al la Karolinaj Insuloj estis aktive traktita. Lokaj loĝantoj estis malvole submetitaj al asimilada politiko fare de la japanoj.

Dum Dua Mondmilito, la Karolinoj estis okupitaj fare de Usono, kiu administris ilin sub UN-mandato kiel parto de la Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj (Trust Territory of the Pacific Islands de 1947).

En 1979, la Karolinoj ricevis la statuson de "libere asociita teritorio de Usono" (interkonsento subskribita en 1982).

Ekde la 3-a de novembro 1986, la Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio estas suverena ŝtato en libera asociiĝo kun Usono. Tiu ĉi statuso signifas, ke Usono respondecas pri la defendo de ĉi tiu ŝtato kaj pretas finance subvencii ĝin. Loĝantoj de Mikronezio havas la rajton eniri, loĝi, studi kaj labori en Usono sen vizo. Tiuj avantaĝoj ĝiaj civitanoj ricevas ekde la naskiĝo, same kiel naturigitaj civitanoj kiuj loĝas en la koncerna lando dum almenaŭ kvin jaroj, kun la escepto de tiuj kiuj akiris civitanecon per investo[2].

Ĝi ankaŭ estas hejmo de 17 vivantaj indiĝenaj lingvoj. Kelkaj el ĉi tiuj (la ĉukesean, la kosraean, la pohnpeian kaj Yapesean), estas oficialaj lingvoj. En formala edukado, 4 indiĝenaj lingvoj estas uzataj kiel instrulingvoj. La angla estas la oficiala kaj interetna komuniklingvo kaj la sola ne-indiĝena lingvo[3].

Indiĝenaj lingvaj rajtoj

[redakti | redakti fonton]

Mikronezio adoptis la sekvajn internaciajn konvenciojn kiuj parolas pri indiĝenaj lingvaj rajtoj.

Ĉiu el la kvar ŝtatoj havas siajn proprajn kulturon kaj tradiciojn, sed ekzistas ankaŭ komunaj kulturaj kaj ekonomiaj ligoj jarcentaj. Kulturaj similecoj inkludas la gravecon de la tradicia grandfamilio kaj klansistemoj kaj estas trovitaj sur ĉiuj insuloj.

Chuuk kaj Pohnpei estas tipaj buntkoloraj tradiciaj virinaj vestaĵoj.

Kvankam oni antaŭenigas la tradician muzikon de generacio al generacio, en la loka radiostacio multe pli aŭdeblas la tipajn sonojn de mikronezia popmuziko, kiu ankaŭ evoluigis sian proprajn trajtojn kiuj diferencas de ŝtato al ŝtato kaj kiuj estas ankaŭ influitaj de okcidentaj sonoj.

Ekonomiaj agadoj estas ĉefe agrikulturo kaj fiŝkaptado. Kokosoj, legomoj kaj fruktoj (bananoj), tapioko kaj nigra pipro estas kultivataj. Oni ankaŭ kreskas tie porkojn, kaprojn, hundojn (por viando) kaj kokidojn.

Industrio - agrikultura prilaborado, sapofabrikoj, segejoj, boatfabrikado.

La insuloj ne havas iujn ajn signifajn mineralresursojn krom fosfatoj . Estas potencialo por turisma komerco, sed ĝia evoluo estas malhelpita de la malproksimeco de la insuloj, la manko de taŭgaj strukturoj kaj la manko de evoluintaj aerligoj kun la ekstera mondo.

Transporto

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas markonektoj kun la okcidenta marbordo de Usono, Japanio, Filipinoj, Tajvano, Gvamo.

La Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio estas servita per kvar internaciaj flughavenoj kun aerligoj al Gvamo, Havajo kaj Nauro.

Ŝtata strukturo

[redakti | redakti fonton]

Federacia ŝtato

[redakti | redakti fonton]

Mikronezio estas federacia ŝtato konsistanta el 4 ŝtatoj kun propraj registaroj: Ĉuuk (antaŭe Truk), Kosrae, Pohnpei (antaŭe Ponape) kaj Yap. Ŝtatoj havas altan gradon de sendependeco en preskaŭ ĉiuj sferoj de la publika vivo. La Konstitucio de 1979 validas laŭ la modelo de la Usona Konstitucio.

Formo de registaro

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la formo de registaro, la FSM estas respubliko de speciala tipo. La politika reĝimo estas demokratia, sed ne ekzistas politikaj partioj.

Leĝdona povo apartenas al la federacia unukamera parlamento  - la FSM-Kongreso, konsistanta el 14 senatanoj (4 senatanoj estas elektitaj, po unu el ĉiu ŝtato por periodo de 4 jaroj, 10 en unumembraj distriktoj kun proksimume egala nombro da balotantoj por periodo de 2 jaroj).

La ŝtatestro kaj registaro estas la Prezidanto, elektita de membroj de la FSM-Kongreso el inter 4 senatanoj el la ŝtatoj por periodo de 4 jaroj. Samtempe estas elektita la Vicprezidanto.

La registaro de la ŝtatoj estas establita de siaj propraj konstitucioj kaj ĝenerale similas al la federacia.

Ne ekzistas armitaj fortoj.

Tradiciaj politikaj sistemoj, kiel ekzemple la Nahnmwarki Politika Sistemo sur la insulo Pohnpei kaj la Konsilio de Pilung sur insulo Yap, daŭre ludas gravan rolon en la vivoj de la homoj de la FSM hodiaŭ[4].

Administra divido

[redakti | redakti fonton]

La Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio inkluzivas 4 ŝtatojn:

Ŝtata flago Ŝtato Ŝtata ĉefurbo Ŝtata teritorio,

km²

Ŝtata loĝantaro  ,

(2010)

Loĝdenso,

homoj/km²

Chuuk Veno 127 48.654 383.10
Kusaiye Tofol 109 6616 60.70
Pohnpei Kolonio (Mikronezio) 344 36 196 105.22
Yap Kolonio (Insulo Jap) 122 11.377 93.25
Entute 702 102 843 146,50

Ekstera politiko

[redakti | redakti fonton]

La Federacio de Mikronezio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Mikronezia lingvaro

Referencoj

[redakti | redakti fonton]


  1. (en) Raporto pri Internacia Religia Libereco: Mikronezio (2019). United States Department of State. Arkivita el la originalo, la 26-an de marto 2023. Alilritye la 28-an de oktobro 2022.
  2. (en) Statuso de Civitanoj de la Libere Asociitaj Ŝtatoj de la Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio kaj la Respubliko de la Marŝala Insularo. Arkivita de la originalo, la 12-an de julio 2021. Alirite la 24-an de januaro 2023.
  3. (en) Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio - Mikronezio, Ethnologue.
  4. (en) Pri la Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio