Cauayan (Isabelo)
Cauayan, [kaŭajan] - tagaloge Lungsod ng Cauayan - estas kvinaklasa komponenta urbego en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Kagajana Valo, en Isabelo (provinco). La loknomo signifas en loka lingvo: bambuo. Cauayan havas 65 distriktojn.
Cauayan | |||||
---|---|---|---|---|---|
component city (en) urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3305 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 143 403 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 426 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 16° 46′ N, 121° 47′ O (mapo)16.766666666667121.78333333333Koordinatoj: 16° 46′ N, 121° 47′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 65 m [+] | ||||
Areo | 336,4 km² (33 640 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cauayan, Isabela [+] | |||||
Geografio
redaktiCauayan situas en nordorienta parto de la insulo laŭ rivero[1]. Cabatuan troviĝas 11, provinca ĉefurbo Ilagan 26, Santiago (Isabelo) 35, regiona ĉefurbo Tuguegarao 76, Kezonurbo 261, ĉefurbo Manilo 276, Cebuurbo 773, Puerto Princesa 865, Dabao 1176, General Santos 1260 kilometrojn (aere) [2].
Historio
redaktiLa nuna Cauayan origine estis indiĝena vilaĝo. Dum la hispana dominado la areo estis pli granda kaj enhavis ekzemple la nunan Cabatuan. La oficiala fondo okazis en 1740. La komunumo unue situis tre proksime al rivero. Post serio de katastrofaj inundoj ĝi translokiĝis al sia nuna loko. Inter 1942-1945 la japanoj regis, pli frue en la sama jarcento usonanoj. En la malfruaj 1990-aj jaroj Cauayan atingis la internacian kriterion urbego (pli granda, ol cent mil) kaj en 2001 ricevis la titolon sendependa komponenta urbo laŭ filipina kriterio.
Ekonomio
redaktiDum la hispana reĝimo Cauayan estis grava parto de la tabaka industrio. Baldaŭ la agrikulturo graviĝis kun rizoj kaj maizoj, iomete kun fruktoj kaj legomoj, sed ekzistas ankaŭ bredado de kortobirdoj, brutoj. La urbego estas tre fama pri fungoproduktadoj. Cauayan estas proponita loko pri speciala ekonomia zono kaj agroindustria centro.
Religio kaj eduko
redaktiLa domina religio en Cauayan estas la katolika. En la urbo kampusoj funkcias.
Trafiko
redaktiAl Cauayan kuras 3 vojoj kaj menciindas ponto tra la rivero kaj enlanda flughaveno.
Klimato
redaktiCauayan situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 1651 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj oktobro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans