James Cowles Prichard
James Cowles PRICHARD, membro de RSL (11a de Februaro 1786 – 23a de Decembro 1848) estis brita kuracisto kaj etnologo kun ampleksaj interesoj en fizika antropologio kaj psikiatrio. Lia influa verko Researches into the Physical History of Mankind temis pri evolucio. El 1845, Prichard servis kiel Medicina Komisiano in Lunacy. Li enkondukis la terminon "senila demenco".[1]
James Cowles Prichard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1786 en Herefordshire |
Morto | 23-an de decembro 1848 (62-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Alma mater | Universitato de Edinburgo |
Familio | |
Edz(in)o | Anna Maria Estlin (en) |
Infanoj | Augustin Prichard (en) , Iltudus Thomas Prichard (en) |
Okupo | |
Okupo | antropologo lingvisto kuracisto |
Li decidis al kariero de medicino kaj kiel kvakero li ne rajtis iĝi oficiala kuracisto en la Reĝa Kolegio de Kuracistoj, sed li plue studis. Li doktoriĝis en Edinburgo, kaj lia doktoriga disertacio de 1808 estis lia unua klopodo pri la demando de lia vivo: la origino de homaj variaĵoj kaj rasoj.[2] Poste, li instruis dum unu jaro en la Trinity College (Kembriĝo).[3]
Li aliĝis al la Eklezio de Anglio kaj poste eniris en la St John's College (Oksfordo) kaj poste en la Trinity College, Oksfordo, sed li ne gradiĝis. En 1813 li publikigis Researches into the Physical History of Man, en du volumoj, pri centra konkludo pri la unueco de la homa specio, kiu pro diversaj tialoj estis dividitaj en permanenta variaĵoj aŭ rasoj. Tiu verko estas dediĉita al Johann Friedrich Blumenbach, kies kvin proponitaj homrasoj estis adoptitaj.
Kelkaj verkoj
redakti- 1819: Analysis of Egyptian Mythology
- 1829: A Review of the Doctrine of a Vital Principle
- 1831: On the Treatment of Hemiplegia
- 1839: On the Extinction of some Varieties of the Human Race
Notoj
redakti- ↑ Prichard J. C. 1835. Treatise on Insanity. London. p. 92
- ↑ Prichard, J. C. 1808. De generis humani varietate. Edinburgh: Abernethy & Walker.
- ↑ "Prichard, James Cowles (PRCT808JC)". A Cambridge Alumni Database. University of Cambridge.