Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook

Therese Giehse

germana aktorino
Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Therese GIEHSE [tereze gize] (naskiĝis la 6-an de marto, 1898, mortis la 3-an de marto, 1975) estis germana aktorino.

Therese Giehse
Persona informo
Therese Giehse
Naskonomo Therese Gift
Naskiĝo 6-an de marto 1898 (1898-03-06)
en Munkeno
Morto 3-an de marto 1975 (1975-03-03) (76-jaraĝa)
en Munkeno,  Germanio
Tombo Tombejo Fluntern, 80045 Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko MunkenoZuriko vd
Ŝtataneco Germanio
Germana Regno (–1935) Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Therese Giehse
Familio
Edz(in)o John Hampson (en) Traduki (1936–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Erika Mann Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Therese Giehse vd
Okupo teatra aktoro
kabaredisto
aktoro
filmaktoro
rezistobatalanto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Aktorado kaj kabaredo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en ZurikoBerlino vd
Aktiva dum –1975 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Therese Giehse naskiĝis en Munkeno. De 1925 ĝis 1933 kaj ŝi laboris por la Münchner Kammerspiele. En la jaro 1933 ŝi kune kun Erika Mann fondis la kabaredon Die Pfeffermühle, kiu tamen mallonge poste pro la politika situacio en Germanio nur eksterlande povis turnei.

Post la Dua mondmilito Therese Gift laboris kun Bertolt Brecht en Zuriko kaj Berlino. Krom en teatraĵoj de Brecht (i.a. kiel Mutter Courage) ŝi brilis en dramoj verkitaj de Gerhart Hauptmann, Henrik Ibsen, Friedrich Dürrenmatt kaj Maksim Gorkij.

En filmoj ŝi malofte aperis, sed menciindaj estas Mädchen in Uniform (Germanio, 1958) kaj Lacombe Lucien (Germanio/Francio/Italio, 1973). Ŝi mortis en Munkeno.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.