Zael
Zael [zaEL] estas municipo de Hispanio, en la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono. Ĝi havas areon de 18,76 km² kun 117 loĝantoj (2021). Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Arlanza.
Zael | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09339 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 116 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 7′ N, 3° 49′ U (mapo)42.109444444444-3.8238888888889Koordinatoj: 42° 7′ N, 3° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 850 m [+] | ||
Areo | 18,76 km² (1 876 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zael [+] | |||
La loknomo Zael devenas de la araba Sāhil aŭ Sāhel (ساحل), kiu signifas 'sablejo' aŭ 'sabla riverfluejo' (ĝi havas tial la saman etimologion kiel la afrika mondoregiono Sahelo).
Demografio
redakti1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
168 | 156 | 135 | 129 |
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun belega pordego.