Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook

"La afero ne brulas"

~ Zamenhof pri akvo

"En Japanio oni rekte trinkas kaj uzas por kuirado la kranakvon. Sed la akva fonto estas malpurigita de radioaktiveca materio"

~ Meduzo pri akvo

"Tale, vu atakas Ido fundamente"

~ Idisto
Essai-4-logo-akvo.jpg

Akvo (etimologie el Afrika Kongreso de VirinOj) estas senkolora, senodora kemia kombinaĵo konsistanta el hidrogeno kaj oksigeno en la proporcio 2:1 (de numero de atomoj, sed maso de la oksigeno en la kombinaĵo estas 8-foje pli ol tiu de la hidrogeno). Ĝi estas en formo likva inter temperaturoj de 0 °C ĝis 100 °C sub norma premo, kaj estas preskaŭ tiel grava en biologia funkciado de homa vivo kiel la alkoholo. Sub la fandopunkto de 0 °C, ĝi estas en solida formo, glacio, tre utila por uzi kun viskio; super la bolpunkto de 100 °C, ĝi utilas por saŭno.

Tri kvaronoj de la surfaco de la tero estas kovritaj per granda kvanto da akvo, la oceanoj. Se ne estus akvo, oni povis piediri de Ameriko al Eŭropo, do, multe pli malmultekoste vojaĝi ol hodiaŭ.

Akvo estas la ĉefa trinkaĵo de ĉiuj neraciaj animaloj, homoj trinku bieron kaj kafon.

1399062155009.png

KemioRedakti

 
Akvo estas la reĝo de manĝaĵoj.

Akvo estas tre simpla kemia kombinaĵo. Ĝia drogo estas H2O. Simpla sed grava kaj unika eco de akvo estas, ke ĝia solida formo flosas sur la likva, sekve, oni povas ludi per glacikubetoj dum trinkas alkoholaĵojn.

ĜeneralaĵojRedakti

  • Akvo estas malseka substanco, ĥemie nomita HduO. Estas superplena dum pluvego, kaj malsufiĉa dum seka sezono.
  • Aeron oni havas senpagan, sed akvo kostas “tiom” po mil futoj (en Usono) kiam fluanta.
  • Antaŭ la jaro mil naŭcent deknaŭ oni uzis akvon ĉefe por surflosigi la boatojn, kaj surkonstrui la pontojn sed de tiu tempo ni trinkas ĝin.
  • Akvo estas kadukaĵo. Ni ne povas ĝin dependi. Boligu ĝin en bolilo, ĝi malaperas. Metu ĝin eksteren de la domo en la malvarmego, ĝi glaciiĝas rigida, ĵetu sur la teron sitelon da akvo, kaj, kiam, post kelkaj minutoj, oni revenas, ĝi forestas.
  • Miksita kun polvo, akvo fariĝas koto. Miksita kun nudeloj, ĝi iĝas supo. Miksita kun faruno, akvo donas al ni panon, kaj kunmiksita je fiŝkapoj, akvo fariĝas gluo.
  • Akvo estas iam tre mallaborema. Facile ĝi malsuprenkuras la monteton, sed ĝi ne deziras suprenrampi, escepte, ĝi estas puŝata la tutan vojon.
  • Akvomelono konsistas el 95 procento akvo; tamen oni ne povas kreskigi akvomelonon plantinto akvon.
  • Estas dirite ke pli da akvo estas uzata sabatan vesperon ol ian ajn alian tagon dum la semajno.
  • Nenio estas pli malseka ol akvo. Se vi ne tion kredas, saltu iam en la riveron kaj vi trovos la veron pri ĝi.

Ho, hoRedakti

“Kio estas akvo, Bill ?” demandis la instruisto de juna knabo.

“Akvo,” respondis la alia, “estas senkolera fluido, kiu fariĝas nigra kiam oni metas la manojn en ĝin.”

DanĝeroRedakti

Tute ne necese estas diri ke iun, kiu amas akvon, ekfaligu en la riveron. Feliĉe, nuntempe ekzistas alternativoj taŭgaj por preskaŭ ĉio kaj facile haveblaj.

EsperantoRedakti

Eblas fari multajn komparojn inter akvo kaj Esperanto. Jen kelkaj el ili:

Akvo kaj Esperanto ambaŭ estas internaciaj. Akvo estas neceso por vivado kaj ekzistas en ĉiuj partoj de la mondo. Esperanto ankaŭ estas internacia lingvo, kiu estis kreita por helpi homojn kun malsamaj lingvaj kaj kulturbazoj komunikiĝi pli facile.

Akvo kaj Esperanto ambaŭ estas puraj kaj klaraj. Akvo estas senkolora kaj senodora, kaj Esperanto estas lingvo sen la komplikoj kaj malklerecoj de la naturaj lingvoj.

Akvo kaj Esperanto ambaŭ fluas. Akvo fluas tra riveroj kaj fontoj, kaj Esperanto estas lingvo, kiu estas vigla kaj konsistigita per la fluo de ideoj kaj vortoj inter homoj.

Akvo kaj Esperanto ambaŭ estas vivaj. Akvo estas esenca parto de ĉiuj vivaj estaĵoj kaj la mondo mem. Esperanto estas lingvo, kiun parolas kaj uzas homoj por komunikiĝi kaj esprimi siajn pensojn kaj emociojn.

Tre amuzaj ŝercojRedakti

Jen kelkaj ŝercoj pri akvo:

Kial la fiŝoj ne ŝtelas en la maro? Ĉar se ili farus tion, ili riskus esti akuzitaj pri mar-salato.

Kial la akvo salas? Ĉar ĝi foriras al maro por havi ion da agado.

Kial la ŝarkoj vivas en akvo? Ĉar en aero estas tro da krimo.

Kiel nomi grupon da fiŝoj kiuj ludas muzikon? Akaŭstika bandof fiŝoj.

Kial la fiŝoj ne faras bone en la lernejo? Ĉar ili ne povas teni ĉapelon sur la kapon, kaj sen ĝi ili havas tendencon foriri.

Kial la akvo estas kiel malriĉa virino? Ĉar ĝi bezonas salojn por esti almenaŭ iom interesa.

Kial akvo havas nenian nevojon? Ĉar ĝi estas tiel pura, ke ĝi ne povas montri sian identecon.

Kial akvo ne volas esti sola? Ĉar ĝi sentas sin nudi sen siaj amikoj, la hidrogeno kaj oksigeno.

Kial la fiŝoj amas musikon? Ĉar ĝi havas akvo-vibron, kiu igas ilin moviĝi.

Kial akvo estas kiel interrompita libro? Ĉar ĝi havas ondojn, kiuj rompas ĝian fluancon.

SciencoRedakti

En respublikana zono la situacio normaliĝis, laŭ financa aspekto, ĝis tiel tre supera grado, ke ni povas facile kompreni, ke Masaru Emoto, kies malkovroj pri la kristaliĝo de akvo revoluciigis nian universon, ĉar nia emocia kaj fizika stato reflektas en la kristaloj. Ĉi tiu esplorado de la resanigaj fortoj de akvo ĝuste disvolvas la specifan mesaĝon de ĉiu kristalo, depende de la sentoj, al kiuj ĝi estis elmetita sur la vibra ebeno. Lasu vin delogi de ĉi tiuj bildoj, kiuj parolas pri la neatenditaj potencoj de akvo. Subĉiela meditado, sudaj akvoj de la bapto de la spirito, ĉeestas en ĉiu linio de ĉi tiu libro.

Kiel fascina estas la eltrovo de D-ro Emoto, la fama japana sciencisto, kiu pruvis, ke akvomolekulojn povas influi niaj vortoj, pensoj kaj sentoj!

VarmecoRedakti

Patro riparas akvovarmigan provizujon en kelo kaj vokas al la filo supren:

„Ĉu jam fluas varma akvo?“

„Jes, ĝi fluas, sed ĝi estas malvarma.“

Benita akvoRedakti

Benita akvo aŭ sankta akvo aŭ sanktigita akvo (latine aqua benedicta) estas benita, sanktigita akvo en kelkaj kristanaj eklezioj, per kiu la sacerdoto ŝprucigas, tuŝas la kredantojn komence aŭ fine de la [meso]] aŭ la kredantoj mem tuŝas sin per tio en la hejmo, ĉe eniro de la preĝejo aŭ ĉe foriro.

Benitan akvon uzas la romkatolika eklezio, la orienta ortodoksa eklezio, la prakatolika eklezio, la anglo-katolika eklezio kaj aliaj eklezioj.

Oni do ankaü kredos, ke ni rezervas la benitan akvon en aparta duonronda baseno el ŝtono, kiu estas lokata ĉe la enirejo en preĝejoj, malofte en privataj domoj. Krom tiu benita akvo, la eklezio faras benadon de tempo al tempo (dum festo de la tri reĝoj, je Sankta Verdastelo kaj dum antaŭtago de pentekosto kaj dum sanktigo de preĝejoj, altaroj, sonetoj (Gregoria akvo).

La benita akvo havas gravan rolon en kuracado de bestoj, homoj. Oni santigas per tio liton de gravedaj virginoj, metas el ĝi en kavon de novnaskito, ŝprucas per tio la fianĉon akj fianĉinon antaŭ la geedziĝo, eĉ la kadavron de mortinto.

Do , niaj kolegoj povas konstati, ke ial estas kompreneble, ke ni taksas ĝin efika kontraŭ la damaĝaj spiritoj, malbonintencaj spiritoj, por forpeli tempeston kaj vampirojn.

UjojRedakti

La cisterno enhavas, la fontano superfluas.

Glaso da akvoRedakti

Barono, al nova servisto : — Donu al mi glason da akvo.

La servisto alportas ĝin.

— Johano, rimarkigas la barono, prezentu tion sur telero !

La servisto revenas, kun telero sur kiun li verŝis la enhavon de la glaso.

— Idiotulo, krias la barono ; kiamaniere mi trinku tion ?

— Mi verdire faris al mi la saman demandon, murmuris la servisto.

AstronomioRedakti

 
Akvo ruinigas domon, Zorgo ruinigas homon.

Likva akvo povas ĉeesti sur la Tero, kovrante 71% de sia surfaco. Sciencistoj kredas ke likva akvo ĉeestas en la Saturnianaj lunoj de Encelado, kiel 10-kilometra dika oceano kiun ĉirkaŭ 30-40 kilometroj sub Encelado estas estas sude polusa surfaco, kaj Titanon, kiel subtertavolo, eventuale miksitan kun amoniako. La luno de Jupitero Eŭropo havas surfackarakterizaĵojn kiuj indikas subteran likvaakvan oceanon. Likva akvo ankaŭ povas ekzisti sur la luno de Jupitero Ganimedo kiel tavolo krampita inter altaaerprema glacio kaj skui.

PagoRedakti

La edzino demandis la edzon: kial ne pagis la fakturon de akvo en la poŝto?

- Pro ke tie estis longega vico!!

- Kaj kial ne staris vi en la vicfinon????

- Pro ke jam iu staris tie! :DDD

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

UtiloRedakti

La purigado de anuso per akvo estas farata per lavo per varma aŭ varmeta akvoj kiel aliajn partojn de la korpo, kaj tamen sub fluanta akvo super biciklo - La bideo estas uzata plejparte en Hispanio, Italio, Grekio aŭ Francio. En kelkaj landoj ĝi estas uzata komune kun la neceseja papero, en Japanio male sen ĝi. En pli moderaj kondiĉoj estas uzata duŝilo kunigita kun la necesejo (ankaŭ malofte muslima duŝilo) aŭ duŝilo kun varma akvo kunigita kun lavmaŝino (en Eŭropo pli ofta).

Vegana akvoRedakti

Komercaj reklamoj avertas pri la neceso trinki akvon. Kelkaj diras ke oni devas trinki du litrojn da akvo en la tago. En la nuntempo ankaŭ kelkaj dietistoj rekomendas la trinkadon de sufiĉe da akvo. La kvanto de ĉiutaga trinkenda akvo varias, inter kelkaj aliaj aferoj, laŭ la dieto kiun ni mem sekvas. Se oni sekvas dieton riĉa je saturitaj grasoj, troaj bestodevenaj proteinoj, saloj, toksinoj, nia korpo bezonos pli da akvo por helpi forigi ĉi tiujn substancojn. Tamen, en ekvilibrita vegana dieto riĉa je mineraloj, abunda je legomoj, kremoj, supoj kaj ia infuzaĵo, oni ne bezonos trinki tiom da akvo.

Kompreneble, ĉiam trinki bonkvalitan akvon, kaj eviti akvon kun kloro. La akvo estas grasa.

BiologioRedakti

Akvo estas la plej necesa substanco por ĉiu vivanto, krom la biero kaj la kafo ĉar sen ĝi, oni biero kaj kafo estus nur netrinkreblaj polvoj. Akvo estas tre bona solvilo, kaj dissolvas multajn specojn de substancoj, kiel salon kaj sukeron.

NaturprotektadoRedakti

Mia amikino Franjo Dodik diras petante nin:

-``Karaj amikoj , estu atentemaj ŝparu la naturan akvon`` .

Al tio amiko Zivanko respondis:

-Ja ,mi jam faras tiel . Mi trinkas nur konjakon!

Fizikistaj demandojRedakti

Dum fizika kongreso, profesoro demandis:

La hodiaŭ­a demando estas: se oni prenas kelkajn fajrojn kaj metas ilin en lokon plena je fantomoj, ĉu tio malhelpas la ŝutado kaj ŝirado de la akvo de la mondaj riveroj?

Post kelka tempo, oni respondas:

Mi provos respondi: Tio fakte dependas de la tipo de fantomoj. Ili povas fari ĉion kion ili volas al la riveroj post via eksperimento. Mi ne scias kion fantomoj pensas pri fajro... Ĉu vi jam intervjuis fantomon?

La palestranta profesoro diras:

Ĝuste! La fakto estas tio, ke ili povas fari ĉion kaj ni ne povas eviti... Mi provis intervjui kelkajn, sed ili nur parolis Volapukon. Pri via antaŭa demando, jes! Mi fumis iom da nigra teo... estis tre plezura!!

Iu kontraŭdiras:

Verŝajne vi ne estis en spiritista renkontiĝo. Mi dubegas ke fantomoj parolus Volapukon tie!!! Respondante la unua demandon, mi pensas ke ĉio interrilatiĝas. Do mi pensas ke la fajro ĉe la fantomoj, povus ex factum kontribui por la tutaĵa varmiĝo. Sed ankaŭ ĉi profunda debato igis mian edzinon alporti al mi panon kun fromaĝo kaj gujavaĵo.

La profesoro finfinas la palestro:

Pri la fantomoj kiuj parolas volapukon mi volas paroli gravegan aferon. Zamenhof savis la mondon de invado. la volapukanoj vere devenas el alia planedo kaj ili sendis kelkajn reprezentantojn por disvastigi ilian lingvon sur tero preparante nian mondon por la invadon. Sed Zamenhof estis klarigita pri tio, kaj la spiritoj verdaj el la verda mondo MELEKO inspiris Zamenhof krei la internacian lingvon kiu nomiĝus melekon sed Zamenhof ne akordis pri tio. Li nur akordis pri la koloro verda esti simbolo de la lingvo.

NotojRedakti

La supra artikolo enhavas erarojn kaj konfuzojn, ĝustigi ĉiujn postulus historian eseon[1].

ReferencojRedakti

  1. Kaj mi atendas refuton...
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.