Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook

Universala Esperanto-Asocio

(Alidirektita el UEA)
2049316.5b581335.75x.jpg Ĉi tio estas pri Esperanto-movado*
Pagu vian kotizon kaj kriu
"Vivu Zamenhof"
*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantujo. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

"Donacetoj subtenas amikecon."

~ Zamenhof pri UEA

"Malgranda pezo, sed granda prezo"

~ Zamenhof pri Jarlibro
1921916-jl-front.jpg

" Ne bela estas amata, sed amata estas bela"

~ denove Zamenhof pri sia patrino

"Eble ili en UEA ne scias, ke ekzistas ia Vikipedio!"

~ Petr Tomasovsky pri UEA
Ueavarbilo.jpg

"Estas insulte diri, ke en UEA regas kashaj nedemokratiaj praktikoj"

~ Renato Corsetti pri supra diraĵo

"La plej granda tutmonda esperanta societo"

~ UEA pri UEA

"The University of East Anglia (UEA) is a public research university in Norwich, England"

~ Anglalingva Vikipedio pri UEA

".........."

~ Mutulo pri UEA

"Asocioj ja estas enuaj kaj enuigaj."

~ Libera Folio
AVERTO: la sekva artikolo enhavas kelkajn kritikojn de la nuntempa Movado, UEA kaj la Estraro. Ni tute ne volas ofendi iun ajn de la tradicia Movado. Sciu, ke ni profunde kaj kore admiras vian sintenon kaj laboron.

Multaj esperantistoj ne scias kion UEA celas aŭ faras. Nuntempe UEA estas la plej granda internacia organizaĵo por la parolantoj de Esperanto kaj havas membrojn en 117 landoj. UEA laboras ne nur por fina venko de Esperanto sed ankaŭ por veki diskuton kontraŭ aliaj lingvoj kaj atentigi pri la neceso de pago de kotizoj.

429i.jpg
Uea-1.gif

UEA (Universitato de Esperanta AnglioUniversala Ensemblo Amuza, arabe al-Imarat al-Asocio al-Mutahida — الإمارات العستْسيّة المتحدة) estas tre sankta asembleo de gedioj, kiuj kuniĝis en Nedorlando. Tra mondo blovas ventoj kosmaj, kiuj dissemas (portempajn) Universalajn Esperanto-Asociojn.

UEA estas moderna kaj mojosa

DefinoRedakti

Mi devas konfesi, ke la traduko estas tute fidela al la originalo.

Ne dubindas ke Universala Esperanto-Asocio „Historia Skizo de 1908-1933“ de Hans Jakob. 1933, 110 p. estas grava historia superrigardo pri la plej grava institucio de E. Precipe interesa kaj detala estas la ĉapitro „UEA dum la milito“. La verkon kompletigas statistikaj tabeloj.

AnglalingveRedakti

Mi ne chiam.jpg

Hodiaŭ por ni estas memkompreneble, ke Universala Esperanto-Asocio Limited was formally closed on 2014-06-20. Universala Esperanto-asocio was a private limited company that was situated at 7/4 7/4 Horne Terrace, Edinburgh, Edinburgh, EH11 1JL, UNITED KINGDOM. This company (formally started on 2013-05-03) was run by 1 director.

Director Francesco M. who was appointed on 03 May 2013.

CelojRedakti

Nuntempa sidejo de UEA

KomprenebleRedakti

Ĝi delonge pretendas reprezenti la Esperanto-movadon ĉe internaciaj instancoj kiel Malunuiĝintaj Nacioj, Unesko, Konsilio de Eŭropo k.a. UEA estas grava eldonejo, la ĉefa perpoŝta vendejo de Esperanto-libroj, kongresa sekretariejo kaj sekreta informcentro. Ĝi posedas gravan bibliotekon, kaj ĝia reto de aktivuloj estas la plej vasta kaj internacia en la movado.

1 74598!uea standard cmyk 600dpi.jpg

Eble iu pensas, ke UEA estas multe pli ol nura instanco. Ĝi estas ankaŭ movado kiu strebas al idealo: idealo de konkero de la mondo. Tio signifas, ke multaj el ĝiaj agadoj dependas de la libervola subteno de ĝiaj kredantoj: ili ne pagas sin mem, sed postulas donacojn kaj oferojn. Ĝi ankaŭ bezonas aktivajn kaj fidelajn homojn por plenumi tiujn agadojn.

LOGO-UEA-01.jpg

Vera CeloRedakti

Banala afero, pri kiu lastatempe, en diverslandaj gazetoj, oni multe parolis, multe pli ol ĝi meritis.

Mi sentas ke S-ro Rousseau diras, ke celo de UEA ne estas disvastigi Esperanton. La celo de UEA estas disvastigi la Esperantan movadon - alivorte disvastigi sin. Jen afero iomete alispeca, ĉu?

Estus bone, ĉu ne, scii la verajn, aktualajn celojn kaj de TEJO kaj de UEA. Post tiom da jaroj de multpaĝaj laborplanoj, kiuj rezultigis nenion konkretan, ĉio ŝajnas al mi nun tre neklara kaj nebula. Mi scias ke ekzistas “oficialaj” celoj, sed kiuj estas la funkciaj?

Ni tre miras, ke iuj, kiujn vere zorgigas la sorto de UEA kaj de la Esperanto-movado ĝenerale, devas unuiĝi.

Ekonomiaj celojRedakti

Ŝajnus, ke UEA ne estas tiu speco de organizaĵo, kiu havas profitdonajn laboristojn. Ĝi ne produktas varojn por vendi; ĝi ne havas merkatistojn, kies sola celo estas kuraĝigi eksterajn homojn elspezi monon. Kaj tio ne estas malbona afero. Male, ĝi estas tute natura en tia organizaĵo, kia estas UEA. Estus malfacile prognozi, kiel UEA povus havi dungitojn, kiuj enspezigos tiom por rikolti al la asocio pli ol ili kostas per salajro.

Estrara celoRedakti

Rimarkinde estas, ke estraro efektive celas malfondon de UEA. Tio jam komenciĝis per ruinigo de la CO, la vendo de la domo estas la lasta paŝo. Do komprenu kaj ne koleru.

UtiloRedakti

Kun sincera ĝojo kaj dankemo ni povas konstati hodiaŭ, ke S-ro Rousseau diras, ke S-ro Paul Neergaard skribis : Por kio plu necesas havi UEA-on? Por ke Libera Folio plu havu temon pri kiu provi skandulumi.

HistorioRedakti

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de UEA.

Por forigi eblan konfuzon la Akademio sciigas, ke Organiza Komitato scigas, ke UEA aperis en nekonata dato. UEA havas ecojn de ŝtato (sen teritorio): same kiel ĉe la naciaj ŝtatoj de la 19-a jarcento oni volas kunigi ĉiujn parolantojn de la lingvo Esperanto en unu granda organizaĵo; poste oni deziras zorgi pri ĉiuj aferoj de ili (koncerne la lingvon) - kunvenoj, libroj, gazetoj. Kaj oni deziras paroli ne nome de la asocio, sed nome de ĉiuj Esperanto-parolantoj. Laŭ mi oni ĉe UEA trovas ecojn de ŝtato, de asocio kaj de entrepreno - bedaŭrinde mankas la superhomoj, kiuj sukcesas brile gvidi kune ĉiujn tiujn terenojn.

PolitikoRedakti

La lastatempaj prezidantoj de UEA kaj ankaŭ la estraranoj estas kiel politikistoj: demagogiaj, hipokritaj kaj, eble, pure mensogaj.

Wupn.jpg

Eksterlanda politkoRedakti

En aŭgusto 2020 UEA aliĝis al la Abrahama Interkonsento kun Israelo kaj Usono.

UN kaj UERedakti

Laŭ sciigoj el Ĝibraltaro, UEA serĉadis favorojn de UN kaj EU dum jardekoj, sed nek la unua nek la dua el tiuj multelingvaj internaciaj organizaĵoj iam emis promocii Esperanton – malgraŭ ilia multlingveco, internacia kaj financa potenco. Kaj kial ili faru tion? Ili ne estas misiuloj de la Bono kaj de la Interna Ideo, des malpli ili klopodas prepari la grundon por la iama alveno de la Mesio.

DecidojRedakti

Oni diras,ke ni ankoraŭ ne findecidis, kvankam ŝajne la decido preskaŭ certe okazos jese.

Civito kaj UEARedakti

La diferenco inter UEA kaj la Civito estas la jena: UEA reelektas siajn komitatanojn kaj estraranojn lau sovetia maniero, dum Silfer nomumas kaj elektas rekte sin mem. Tiel ambaŭ ŝparas tempon kaj en ambaŭ kazoj diskutoj iĝas superfluaj.

Rolo de UEARedakti

UEA diskonigados la seminarion kaj laŭbezone liveras financan subtenon ene de la (severaj) buĝetaj limoj. Ĝi liveros gvidilojn kaj aron da dokumentoj el pli fruaj seminarioj por helpi en la seminaria pretigo. La grado de plektiĝo de UEA varias de unu seminario al alia (vidu sube).

Indiko por la bonstato de UEA kaj movadoRedakti

Vidu Nombro de Esperanto-parolantoj kaj Statistiko de Esperantujo

La membronombroj estas unu indiko por la bonstato de UEA. Tamen gravas ankaŭ aliaj faktoroj, kiel la financa situacio kaj la nombro de tiuj membroj kiujn UEA povas vere aktivigi por kunlabori.

Laŭ la Aligitaj Membroj (AM) pere de la Landaj Asocioj la maksimumo estis en la jaro 1987 kun 36.351 homoj. Antaŭe okazis okjara kresko ekde ĉ. 25 mil AM en 1979; post la pinta jaro 1987 la nombro refalis ene de sep jaroj al 14.495 en 1994. La posta malkresko al 11.732 en 2006 okazis malpli rapide. Nuntempe la nombro de Aligitaj Membroj estas simila al la stato meze de la 1950aj jaroj; indas noti, ke UEA hodiaŭ havas ĉ. 60 Landajn Asociojn, dum en la kvindekaj jaroj estis ĉ. 20. La mezuma membronombro en la unuopaj landoj do malkreskis. Kiel ekzemplon vidu la statistikojn pri la membraro en Francio kaj Germanio.

La kresko kaj malkresko inter 1979 kaj 1994 estis plejparte efiko de la evoluo en orienta Eŭropo: la tieaj Esperanto-asocioj indikis tre altajn nombrojn kaj pagis por ili per ŝtata mono. La nombroj rapide malkreskis, post kiam la komunistaj reĝimoj falis (ĉ. 1989).

Okazis kresko de la nombro de Aligitaj Membroj en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj, de ĉ. dek mil al ĉ. dudek kvin mil membroj. La ĉefa kresko koncentriĝis al kvinjara periodo, de 10.723 en 1954 al 25.146 en 1959. Tio ŝajnas indiki progreson - sed la kaŭzo estis nur la aliĝo de novaj Landaj Asocioj: Ekzemple en 1955 aliĝis la germana, finna kaj pola asocioj kaj tiu de Bosnio kaj Hercegovino, en 1956 alvenis la Japana Esperanto-Instituto kaj la bulgara asocio - pluraj el ili kun granda membraro. En 1953 UEA havis ĉ. 20 Landajn Asociojn, dum en 1964 ĝi havis ĉ. 29. Fakte multaj Landaj Asocioj jam dum tiu tempo spertis malkreskon aŭ stagnadon, ekzemple la franca asocio havis 1243 membrojn en 1953 kaj preskaŭ same 1271 membrojn en 1972.

Uzi la nombrojn por taksi la bonstaton de la movado aŭ de la komunumo havas la problemon, ke ne nur evoluas la nombro de membroj en unuopaj asocioj aŭ neformalaj grupoj, sed ankaŭ la kvanto de grupoj entute kaj la kampoj de Esperanto-uzado. Tial la membronombroj de UEA estas nur unu el multaj indikiloj por la statistiko de Esperantujo; ekzistas krome ekzemple informoj pri la kvanto de Esperanto-teksto en la interreto[1], pri la nombro de Esperanto-parolantoj laŭ ŝtataj censoj aŭ pri la nombro de disertacioj pri aspektoj de Esperanto.

Humphrey Tonkin supozis, ke la Esperanto-parolantoj trovas aliajn, malpli formalajn metodojn por interagi (ol membrecon en UEA).[2] Krom interreto indas mencii ankaŭ la internaciajn renkontiĝojn, la kreskantan fenomenon de denaskuloj, la muzikan kulturon, la uzadon de Esperanto ekster Eŭropo kaj la sciencan literaturon pri Esperanto.

127594419540.jpg

Jubilea KolektoRedakti

La Jubilea Kolekto Jarcento de Esperanto, eldonata de la Universala Esperanto-Asocio, konsistas el verkoj, kiuj formas kulturan fundamenton de la internacia lingvo.

Profonda meditadoRedakti

En aŭgusto 2020, lastmomente antaŭ la komitata kunsido, la estraro de UEA post pli ol duonjara meditado publikigis la tiamajn rekomendojn de la financa komisiono por resanigo de la ekonomio de la asocio.

KomikecoRedakti

UEA finfine akceptu, ke ĝi estas komika ensemblo. Komikaĵoj neniam fremdis al UEA, eĉ se lastatempe ĝi iom tro penas por ili. Sukcese. Sed UEA obstinas prezenti sin kiel seriozan organizon: tial ĝiaj komikaĵoj vekas nek ridon nek amuzon sed nur ĉagreniĝojn kaj kritikojn. Se UEA finfine kuraĝus malferme akcepti sian veran naturon (t.e. komika ensemblo), ĝi ĉesus esti skoldata kaj anstataŭe rikoltus abundajn bonhumoron, ridojn kaj gratulojn.

AstronomioRedakti

La oka planedo estis enloĝata de la estraro de UEA. Kelkaj grandpersonoj kunsidis tie kaj unu el ili rapide turnadis foliojn en kalendaro.

– Kial ci urĝigas la tempon? demandis la Eta Princo.

– Cia aserto estas neadekvata, ĉar la temposento por la deĵoro en UEA ne estas tia, kian oni sugestas per tia aserto, respondis vicprezidanto de la planedo.

– Sed kial ci urĝigas la tempon? rememorigis la eta princo, kiu, farinte demandon unufoje, plu neniam forgesis ĝin.

– Por la estraro unu semajno valoras kiel jaro, des pli unu monato. Se ci diras, ke la estraro havis 10 monatojn, dum ĝi havis 9 monatojn – ekzemple – sciu, ke unu monato por ni estas tempo por multon fari.

StrukturoRedakti

La nuna peza strukturo nur bremsas la dinamikon kaj progreson de UEA kaj de la Esperanto-movado entute. Bone funkcias nur la Centra Oficejo, organizanta ĉiujarajn Universalajn Kongresojn, kaj la libroservo, kiu estas plej efika servo en Esperantujo. UEA fariĝis organizo tiagrade sekretema, ke eĉ la propra estraro ne scias pri siaj homfortoj.

Unudirekteco.jpg

OficejojRedakti

Uealogo.jpg

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Centra Oficejo de UEA

la Sankta Seĝo de UEA troviĝas en Rotterdam. En 1961 la Asocio aĉetis propran palacon ĉe Nieuwe Binnenweg 176, kiun ĝi renovigis kaj pligrandigis en 1985-86. La grandegaj elspensoj kun la pligrandigo devigis ke UEA vendis pekindulgojn. Tiu kaŭzis protestojn de Lutero, sed neniu aŭdis lin.

En la kvar etaĝoj de la katedralo troviĝas kvin ĝeneralaj luksaj laborĉambroj, grafejo, ekspluatejo, komputilejo, libroservo, grandega konferencejo, kuirejo kaj luksega manĝejo, la Biblioteko Hector Hodler, arkivejo, kaj du torturĉambroj por volontuloj. Entute temas pri dekoj da ĉambroj.

Kutime inter 700 kaj 900 homoj laboras en la Sankta Oficejo, ĉiuj plentempe. Inter la konstantaj postenoj troviĝas tiuj de la direktoro, sekretario, du kontistoj, kompostisto, libroservisto kaj ekspedisto. Tie laboras ankaŭ la Konstanta Kongresa Sekretario.

Vizitantoj estas bonvenaj al la Oficejo, sed ili estas petataj pagi kotizon antaŭe.

Por subteni la laboron ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, UEA ankaŭ havas palacan oficejon en Novjorko, Usono. Plia oficejo - la Afrika - funkcias en Lokativo, Kiu. Ties celo estas koloniado kaj subtenado de Esperanto-konkero en Afriko.

EstraroRedakti

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Estraro de UEA

Sinjoro membro de la UEA-estraro, dum oficiala kunveno, ekscitite krias:

Mi konstatas, ke la duono de la UEA-estraro estas idiota.

La prezidanto de UEA admonas lin:

Se vi tuj ne retiras vian ofendan diron, mi mon-punos, vin.

Bone, mi retiras. Mi do konstatas, ke la duono de la estraro ne estas idiota.

Ne normalaj, neraciaj kaj nepragmataj estas la komitato kaj la estraro, kiuj ŝajnas konsideri UEAn kiel sian privatan ludherbejon sablokeston.

Turma UEA.jpg

Horora Patrina KomitatoRedakti

La Horora Patrina Komitato de UEA konsistas el patrinoj de bonalingvistoj, frenezaj sciencistoj kaj aliaj eminentaj personoj, kiuj faris sklavajn servojn al la Esperanto-movado, kaj mem parolas la internacian lingvon.

La Komitato kaj Estraro estas superaj organoj, kiuj regas la Asocion. Fakte ĉefe de tiuj homoj dependas ĉu UEA iros bonan vojon, progresos, stagnos aŭ falos en la abismon.

La Komitato povas nun ekde kelkaj jaroj fari decidojn tra la tuta jaro, dank’ al la reta voĉdonsistemo.

La HPK konsistigas aktuale de la patrinoj de:


  • S-ro Lemingo - lita medicinisto, politikisto, parlamentano kaj ekde 2014 Komisionano de Eŭropa Unio pri Sano kaj Nutraĵa Sekureco
  • Iu ambasadoro de Germanio en Portugalio
  • Prof. Charlie Chaplin – doktoro pri historio, eksprezidanto de Universitato Dankon
  • S-ro Harald la 3-a - matematikisto, profesoro ĉe la Universitato de Göttingen, Germanio
  • S-ro Giorgio Silfer - ambasadoro de Italio ĉe la registaroj de Norvegio kaj Islando
  • S-ino Judio - profesia ŝakludisto, senkompare la plej sukcesa virino sur tiu kampo en la historio
  • Prof. Humphrey Tonkin – eksprezidanto kaj universitata profesoro pri humanistiko, Universitato de Hartford
  • S-ro Casanova - itala juristo, seksa juĝisto de la Supera Apelacia Tribunalo
  • Prof. John Wells – profesoro pri fonetiko en la Universitata Kolegio Londono

Elekta komisionoRedakti

En la nuna UEA ne regas demokratio, sed demagogio.

UEA kaj TEJO bazas sin sur elektokomisionoj, kiuj principe selektas la kandidatojn al la estraro, kunmetante teamoproponon kiu tre malofte maltrafas la konsenton de la voĉdona instanco, nome la respektiva Komitato.

La Elekta Komisiono estas restaĵo kvazaŭ el la bonaj komunistaj tempoj, kiam oni alportadis ĉiujn gvidantojn en la aktujo, por certigi, ke nur la niaj estu elektitaj. Nur stultuloj havas suspektojn pri koteriemo kaj favoremo pri EK. Ja ne estas sekreto, ke de jaroj oni proponas estraranojn el inter dekkelkaj kandidatoj, kies nomoj aperas ĉiam denove okaze de sekvontaj elektoj. De tempo al tempo prezentiĝas novulo, sed nur post antaŭa interkonsento en malgranda rondo por eviti riproĉojn pri manko de demokrataj procedoj. Laŭ tiu mekanismo jam multe pli frue oni scias, kiu eniros la estraron.

Valchjo.jpg

Komitato de UEARedakti

Komitato kunsidas en Roterdamo, UK 2008

La Komitato estas la supera gvid-organo de UEA.

La plej grava tasko de la komitato de UEA estas decidi pri la buĝeto de la asocio por la sekva jaro, ĉar la enspezoj kaj elspezoj fiksitaj en la buĝeto difinas la tutan agadon de la asocio.

Nerda leĝoRedakti

Laŭ la nederlanda leĝo, asocio devas havi "kunvenon de membroj", kie kunvenas la membroj aŭ reprezentantoj de la membroj. Certajn decidojn povas fari nur tiu ĉi kunveno, ekzemple malŝarĝi kaj elekti la Estraron.

La Komitato havas a) la rajtojn kaj devojn, kiujn la nederlanda leĝo donas al la "ĝenerala kunveno de membroj" (aŭ ties reprezentantoj), kiel ekz. elekti la Estraron, kaj b) ceterajn rajtojn kaj devojn donitajn de la statuto de UEA.

ElektadoRedakti

La komitatanoj havas trijaran oficoperiodon. Ekzistas tri manieroj eniri la Komitaton:

  • Komitatanon A nomas la landaj asocioj proporcie al la membronombro; tiuj komitatanoj estas la plej multaj. Landa Asocio rajtas nomi unu komitatanon por ĉiu komencita milo da aliĝintaj membroj de tiu Landa Asocio. La samo validas por aliĝinta Faka Asocio.
  • Komitatanon B elektas la individuaj membroj; po unu persono por komencita milo da individuaj membroj.
  • Komitatano C estas elektita de komitatanoj A kaj B por havi en la Komitato personojn kun aparte bezonataj spertoj; ĝis maksimumo kvarono de la tuta nombro.

Krome la kunsidojn partoprenas observantoj, kiuj reprezentas en la Komitato la landajn asociojn kun malpli ol cent membroj.

Superrigardon de komitatanoj la lastajn 33 jarojn vi trovas en komitatanoj 1986-2018.

Fekaj asociojRedakti

Oni longege diskutis pri tio, ĉu vere kunlaboranta feka asocio laŭ la statuto de UEA efektive povas esti nomata feka asocio, aŭ tamen nur kunlaboranta asocio. Fine kaj post voĉdono oni tamen konsentis akcepti Mondan Spiritisman Asocion kiel kunlaborantan fekan asocion kaj subskribi kun ĝi kontrakton. La ĉefaj duboj, krom la difino de ”feka asocio”, temis pri la mankanta internacieco ĉe la asocio, kiu ĉefe agadas en Brazilo.

Bambu.JPG

MetodojRedakti

UEA laboras ankoraŭ laŭ antikvaj metodoj, estas mirige ke ili ĝis nun tenis tiom da oficistoj.

D-AMO 01Redakti

Oni bezonas kreskantan aron da aktivuloj, kiuj scias kunlabori internacie, malfermaj al novaj ideoj kaj al influoj kaj tendencoj en la granda mondo, pretaj lerni kaj adapti sukcesajn alilokajn projektojn al la propra loka situacio. Estas evidente, ke UEA devas ludi gvidan rolon en la plenumo de tiu celaro.

Esperanto inter lingvoj unikas. La parolkomunumo de naciaj lingvoj renovigas sin mem, kaj la lertigo de ties infanoj kaj junuloj okazas nature kaj intense en la familia kaj apuda medio, suplementata plej ofte per establita delonge funkcianta kaj financata infrastrukturo. Esperanto havas avantaĝojn pro sia klareco kaj logikeco, sed gravajn malavantaĝojn, ĉar unike ni devas krei kaj maturigi niajn proprajn novajn generaciojn kaj reprodukto-meĥanismojn, sen abundaj rimedoj. Kio mankas al ni ĉe rimedoj, ni kompensu per lerteco kaj supleco ĉe niaj agantoj.

Tial oni bezonas koheran kaj ambician planon de Aktivula Maturigo – laŭprononce: AMO.

La programon ni evoluigas pere de la estrara subteamo MOVADO (kies celdifinon vi trovos en aparta dokumento: MOV-01). Ĝi estos la unua tereno en kiu la centra UEA provas intensigi siajn rilatojn kun siaj Landaj Asocioj (LA), kunlaborante krome kun Fakaj Asocioj (FA), Landaj Sekcioj de TEJO kaj ILEI kaj aliaj.

La programo funkcios pere de serio de seminarioj, laŭ konceptoj detalitaj en aparta dokumentaro. Ilin loĝistike kutime prizorgos enlandaj asocioj, sekcioj aŭ Esperanto-Centroj; la programa realigo estos unuavice la tasko de UEA (inkluzive de ĝia junulara sekcio TEJO).

Seminarioj kreos raportojn, kaj kiam oportune, gvidilojn pri praktikaj taskoj, kiuj utilos al agantoj, kiuj ne povis partopreni en la koncerna seminario. Traktotaj temoj rilatos ĉefe pri publika konsciigo pri lingvaj rajtoj kaj nia lingvo-propono, interna komunikado kaj organizado, la starigo kaj gvidado de kursoj, k.m.a. La ampleska tereno pri Instruista Trejnado restas ekster la gamo de la nuna programo – tio tiom gravas, ke ĝi bezonas apartan traktadon, kiun unuavice prizorgas ILEI, kun subteno de UEA.

Dios1.png

FunkciadoRedakti

La libroservo, kontosistemo kaj UK baze funkcias kontentige, same kiel la agado ĉe UN kaj Unesko, kaj parte la regiona agado.

RegadoRedakti

UEA estas regata kvazaŭ kiel lando, kie neniu zorgas pri la forĵeto de mono, ĉar ja estas la mono de la mebraro de UEA, de la regatoj. La estraro, la direktoro, eĉ la komitato kiu certe ankaŭ kulpas, ne zorgis pri la financa situacio de UEA. Tion ne eblas nei. Eĉ se tiuj klaûnoj klopodas.

Bandeira do Amazonas.svg

JarlibroRedakti

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Jarlibro.

Jes ja jam estis Jarlibro de UEA.

Kontrolo de gazetaroRedakti

Teorie "sendependaj" komunikiloj kutime estas sub la kontrolo de UEA-aktivuloj, almenaŭ membroj, kaj prisilentas la buntan realecon.

Religio kaj UEARedakti

En lingva komunumo kies plej grava organizo, nome Universala Esperanto-Asocio, estas regata de samseksemuloj (burokrata aparato, foje eĉ prezidanto), kaj kie estas gejoj tri el la kvar salajrataj direktoroj (ĉe UEA, ĉe la plej grava muzeo kaj arkivejo, ĉe la plej antikva didaktika centro), malfacile homofobia religio povus esti populara.

Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj InstruojRedakti

Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj (ASISTI) estas faka asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ĝi fondiĝis en 1989 kaj ekde la jaro 1991 estas kunlaboranta kun UEA. Celoj de la asocio estas "religikompara esplorado; religia interkompreniĝo; eldonado de diversreligiaj tekstoj; forumo por religiaj kaj spiritaj demandoj; homaranismologio".

Ateista Tutmonda Esperanto-OrganizoRedakti

La Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO) estas faka asocio de la Universala Esperanto-Asocio (UEA); ĝi fondiĝis en 1987 kaj ekde la jaro 1990 estas kunlaboranta kun UEA.

Celoj de la asocio estas “kunligi esperantistajn ateistojn kaj liberpensulojn„. ATEO eldonas bultenon, Ateismo, kies redaktoro estas la polo Nyegosh Dube.

EnciklikoRedakti

Pri Universala Esperanto-Asocio papo verkis enciklikon.

Sekreta UEA-a arĥivoRedakti

Sekreta UEA-a arĥivo (latine: Archhivum Secretum UEA-um) estas la centra arĥivo de la UEA kaj konservas la tutan aktaron koncernantan la regadon kaj pastoralajn aktivaĵojn de la Suverena Prezidanto kaj de la oficoj interligitaj kun la apostola seĝo. En 1981 la UEA-a arĥivo, kiu nun havas sian sideojn en la UEA-palaco de Roterdamo, estis malfermita al la studuloj kaj tiel fariĝis centro de esploro pri historio inter la plej gravaj de la mondo. Entute pli ol 80 liniaj kilometroj de dokumentoj impresas la okulojn de la esploristoj kaj vizitantoj.

UEA estas (iĝis?) EKSTREME SEKRETEMA organizo, kiu disanoncas plej diversajn banalaĵojn sed zorgeme kaj kvazaŭ paranoje kaŝadas gravajn, eĉ esencajn informojn. UEA kaŝas informojn pri siaj fondaĵoj.

De kelkaj jaroj estas malfermita ankaŭ la arkivaĵaro de la “UEA-a Informa Oficejo pri la militprizonuloj”, kiu enhavas dokumentojn de 1939 ĝis 1947. Temas pri dokumentaro kiu fariĝis aparta izolita grupo. Por ordigi pli ol 250 skatolojn kiuj konstituas la sektoron kaj transmeti sur dvd-aj bazoj (ĉirkaj tri milionoj da slipoj) sep personoj laboris tri jarojn. Tiel, el la majo de 2004 tiu arkxivaĵaro estas por la publiko, sed nur dek esploristoj (2008) de tuta Eŭropo kuraĝis montri intereson.

HistorioRedakti

La plej malnovaj eroj en la arkivo estas el la epoko kiam Hector Hodler estis direktoro de UEA. Sed esence pli da materialo envenis post la 1920, en la tempo de Hans Jakob. La materialoj el la ĝeneva epoko de UEA kaj la posta Serva Centro de Jakob estas unu el la plej gravaj kolonoj de la kolekto. Ankaŭ la postaj epokoj postlasis multe da materialo, ne nur el la Centra Oficejo de UEA, sed ankaŭ eksteraj kunlaborantoj. Tamen ĝi enhavas nur malmulton el medioj ekster UEA.

GlaciejoRedakti

6105.jpg

Kiam oni finfine laŭte agnoskos, ke UEA drivas en la direkton de glacimonto?

Ekonomia signifo por la lingva komunumoRedakti

2333.jpg

UEA allogas ĉiam pli multajn investantojn de la tuta mondo danke al relative malaltaj laborkostoj, manko de impostoj rilate varojn kaj personajn salajrojn kaj ankaŭ malmultekosta elefanto.

En decembro 2009 UEA finsubskribis multmiliard-dolaran interkonsenton por atoma fabrikejo kun sudkoreia firmao.

Gravan rolon ludas turismo, alloganta milionojn da vizitantojn, plejparte al artefaritaj oazoj, insuloj kaj amuzejoj.

Fakte estas - de la vidpunkto de la UEA-uloj - nur logike, ke ili rezignu pri Esperanto kaj okupiĝu pri io pli prestiĝa, kaj antaŭ ĉio, pli profitporta. Jen la problemo, kiam elkristaliĝas, ke ankaŭ organizaĵo bezonas monon por ekzisti. Iam ajn ĉiu estraro decidos, ke oni unuarange optimumigu ĝian akiron. Tiel el neprofita organizaĵo preskaŭ aŭtomate iĝas komerca entrepreno. Jen la principa dilemo de ĉiuspeca organizaĵo. Malofte rolas la pracelo de organizaĵo iel profitporta. Sekve la praceloj iom post iom malgraviĝos kaj iam fine ili plene malaperos en la fonon. Iam turniĝos ĉio - kiel ĉe UEA - nur ankoraŭ ĉirkau fondusoj, testamentoj, UK-profitoj, libroj , ktp. Aldone la funkciuloj same strebos al famo kaj prestiĝo.

ArĥaismoRedakti

8b0f.jpg

Estas strange, ke en tempo, en kiu la tuta mondo parolas pri alternativaj kaj malmultekostaj sistemoj por pagi, UEA laboras kun metodoj de la 19a jarcento. Reta sistemo kun modestaj kostoj por unuapa pago povus esti interesa por landoj sen bankoj. Sed ĉi tiu servo vegetas en la obro.

MonoferoRedakti

Kio pleje mankas al ni, estas stabileco. Kio mankas al ni, estas materia suferebleco. La memvola monofero tro similas al amatora, kelkfoje eĉ al perversa monpuno. Nia ŝtato, kiu nomiĝas UEA, ankoraŭ tro ŝanceliĝas, ankoraŭ ne trovis definitivan vivcertecon, la garantiatan stabilecon.

AktualeRedakti

Oni povas kredi, ke la evoluo de la internacia vivo en la lastaj jaroj, kun la obligado de internaciaj rilatoj kaj la kreo de multaj supernaciaj financaj kaj elektronikaj grupoj, ebligos pli facilan transpagon al eksterlando. Tamen la sistemo de internaciaj respondkuponoj ne estas kontentiga, ĉar tiuj vendiĝas per sumo ege pli alta ol la reala ŝanĝopovo. Krome, la sendo de ĉekoj al eksterlandaj bankoj estas "punata" de tre altaj taksoj. Alidirite, la afero eblas, sed multekostas al la esperantistoj kaj esperantaj organizaĵoj, ĉefe kiam temas pri malaltaj sumoj. Tial UEA mem kreis originalan sistemon. Aŭtomate, ĉiu membro de UEA havas konton laŭ sia persona kodo. Ĉiu membro tiel povas ĝiri monon al konto de aliulo, aŭ al konto de revuo aŭ organizaĵo, havanta similan konton. Ĝiroj povas efektiviĝi tra la landaj perantoj. La saman sistemon aplikas Flandra Esperanto-Ligo kaj ĝia Retbutiko.

UEA-KontojRedakti

CO nek informas esti ricevinta peton transpagi monon nek konfirmas esti transendinta monon en onian konton. Ne ekzistas maniero kontroli, kia statas la konto.

Unu partio foje mendis kaj pagis, sendante kopion al la alia. Ricevinte kelkajn semajnojn poste la eltiraĵo, la alia konstatis, ke la pago ne efektiviĝis. Temis pri tio, ke la respondeculino dum periodo ne povis labori pro malsano aŭ simila kialo… sed pro tio, ke la normo estas nek agnoski ricevon, nek informi pri pago, ambaŭ flankoj de la tranpago pensis, ke ĝi efektiviĝis kaj nur longe poste eksciis la malon.

BuĝetoRedakti

La komitato de UEA kutime akceptas sian buĝeton por la venonta jaro dum la Universala Kongreso, do minimume kvar monatojn antaŭ la komenco de la sekva buĝeta jaro.

Logo.jpg

Konto EsperoRedakti

Konto Espero estas donackonto malfermita de UEA por helpi esperantistojn el la tuta mondo kiuj suferas pri la militoj. Estis kreita speciale pri la milito de la eksa Jugoslavio.

Kompreneble en tiu periodo estis ankaŭ memstara helpo de Esperanto-grupoj kaj de individuoj al esperantistoj en la eksa Jugoslavio. Kelkaj eble memoras pri la sendado de kuraciloj netroveblaj en Jugoslavio.[3]

Post la lasta terura tertremo en Nepalo je 2015 estis ankaŭ uzita la Konto Espero de UEA por helpi la viktimojn. [4]

ModoRedakti

UEA & Kabano estas fama entrepreno pri modaĵoj. Kvankam dekomence ĝi nur dizajnis verdajn vestaĵojn, nuntempe la entrepreno plidiversigis la ofertaĵojn dizajnante sunokulvitrojn, brakhorloĝojn, ringojn, parfumojn, poŝtelefonojn kaj eĉ restoraciojn. UEA & Kabano estas tre populara pro ĝiaj dizajnoj inter la artistoj de Holivudo; Ili dizajnis vestaĵojn por Madonna, Gisela Bernal, Monica Bellucci, Aaaaa, Isabel Allende kaj Kyla Cole inter aliaj. La privata vivo de UEA-a dizajnistoj, gejaj paroj deklarita, fariĝis publika en 2005.

Noflash.jpg

AsekuroRedakti

La regulo pri nerepagebleco estas asekuro de UEA mem por situacioj kiel la nuna, kiu krome trafas la asocion en profunda financa krizo.

KonstruadoRedakti

SpionaTelefono.jpg

UEA realigas multajn ambiciajn projektojn, aparte konstruajn. En februaro 2008 apud Abadon komenciĝis konstruado de sidejo por Esperanto-asocio — unua en la mondo tute senkarbona kaj senaŭta. Ĝi estos hejmo por 50 000 homoj kaj 1500 entreprenoj. En sidejo de klubo oni uzos plejparte sunan kaj vojaĝos ene de la urbo per malgrandaj ŝelformaj veturiloj funkciantaj sur magnetaj vojetoj. Energibezonoj reduktiĝos kompare al simila urbo kvaroble, akvokonsumado je 60 %. Samtempe en Abu-Dabio estas konstruota la plej granda atombombo en la mondo.

En januaro 2010 en Roterdamo estis finkonstruita de UEA la plej alta turo en la mondo, alta je 828 metroj. Por realigo de multaj grandaj projektoj oni aktive uzas sklavajn laboristojn, ne ĉiam juste traktatajn, kio foje estigis kritikon de Humanoidaj reptilioj.

La hispana futbalteamo Realo anoncis projekton pri temoparko Real Madrid Resort Island konstruota kune kun UEA kaj inaŭgurota en 2015. Ĝi okupos 50 hektarojn kaj enhavos havenon especiale dezajnitan laŭ la simbolo de la jarcento.

MonhelpoRedakti

Kial etali la financajn zorgojn de UEA? Ĉu sarkasmo? Ni ja scias ke nia asocio funkcias kiel eble plej bone. Malkontentaj kritikantoj donacu iom pli da mono por helpi la plej gravan, internacie rekonitan Esperanto-Asocion. Sunbrilu anstataŭ ombrumi!

Kino-IndustrioRedakti

UEA-filmoj produktataj ĉefe en Esperanto, akiris internacian popularecon precipe per enmetitaj pasaĝoj kun kantadoj kaj dancado kaj specifaj esperantaj komediaj elementoj. Ili estas ŝatataj de esperantistoj ankaŭ dank’ al socia subtono kaj morala mesaĝo (ekzemple, subteno de esperantistaj virinoj, kondamno de geedziĝo inter esperantistoj kaj neesperantistoj, forigado de angla lingvo ktp.), kiujn enhavas ĉiu el tiuj ĉi filmoj, filmitaj tre ofte por konkreta celgrupo.

Uea-3.gif

DungojRedakti

Estis multaj diskutoj dum la 103a Universala Kongreso en Lisbono pasintjare. En la fino oni decidis, ke la deficita nivelo de rondcifere 150 000 eŭroj en unu jaro ne plu estas longe eltenebla, kaj ke oni devas komenci duonigi ĝin en 2020 kaj poste entute forigi ĝin.

Antaŭ tiu dilemo la estraro decidis, ke oni devas malpliigi la kostojn por salajroj. Ĝi decidis apliki nederlandan leĝon, kiu permesas al entreprenoj en kriza situacio renegoci la salajrojn kun la dungitoj, praktike malaltigi ilin, se la dungitoj akceptas. Se la dungitoj ne akceptas, juĝisto decidos.

ImpostoRedakti

Propono: ĉiu, kiu enkondukas nenecesan neologismon en la lingvon pagu ĉiujare monsumeton al UEA. ;)

Financaj konsilojRedakti

La asocio pagas ĉiujare almenaŭ 4 500 eŭrojn por financa konsilado pri investoj, sed efektive ne uzas la servon. Tio signifas, ke la asocio kredeble perdas multe pli da mono ol nur la vane pagatan bankan kotizon, eble eĉ dekmilojn da eŭroj.

BezonoRedakti

UEA bezonas ŝanĝon! Grandan ŝanĝon! Doloran ŝanĝon!

Kiel Sklaviĝi al UEARedakti

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Delegito de UEA

Vi NE necesas havi iun titolon por pagi kotizon al UEA. Vi povas ankaŭ servi UEAn en dekoj da manieroj, ofte tre simplaj:

  1. Regule donaci al fondaĵo;
  2. Akcepti kaj aktive plenumi la taskojn de delegito;
  3. Varbi pliajn individuajn membrojn inter viaj konatoj;
  4. Pagi la membrecon de nekotizulo elprenante tiun el infero;
  5. Ligi vian klubon kun kluboj en aliaj landoj kaj kontinentoj;
  6. Malpermesi la diskutadon de la agado de UEA en via klubo aŭ landa asocio;
  7. Kunlabori kun Sekreta Informa Fako, Centro de Ekspluatado kaj Dokumentado, Teologia Esperanto-Centro, aŭ aliĝinta fika asocio. Kaj tiel plu ...
    Uea-2.gif

VoluntulojRedakti

Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona malriĉiĝo. La volontulo sklave laboras en la koro de la Esperanto-movado.

Teorie volontuloj povus redakti ion ajn – eĉ la revuon Esperanto… Krom tio, kiujn konkretajn taskojn oni imagas por la volontuloj? Ni scias ke la Jarlibro de UEA estis katastrofe malbona ideo. Kion precize ili faras aŭ faros?

KalendaroRedakti

Por la estraro de UEA unu semajno valoras kiel jaro, des pli unu monato. Se vi diras, ke la estraro havis 10 monatojn, dum ĝi havis 9 monatojn – ekzemple – sciu, ke unu monato por oni estas tempo por multon fari. Tial la aserto fariĝas des pli neadekvata, ĉar la temposento por la deĵoro en UEA ne estas tia, kian oni sugestas per tia aserto.

La ununura afero, kion oni komprenas el tio, estas, ke la UEA-estraro vivas en alia tempspaca kontinuo ol la simpla homo: Unu jaro de simpla homo egalas al unu semajno de estrarano. Aŭ iel tiel. Aŭ alie.

Teritorio de UEARedakti

Teritorio de UEA estis agadkampo de la ĉefdelegito kaj lia anstataŭanto en la intermilita periodo de UEA.

Jarlibro 1921 difinas la aferon jene (p. 43):

„Por grandega urbo, landparto aŭ tuta lando povas esti elektata Ĉefdelegito kaj anstataŭanto. Lia geografia agadkampo nomiĝas: „Teritorio de UEA“. La limoj de teritorio akordiĝu kun la ŝtataj landdividoj, kiel regionoj, provincoj, k.t.p., se la praktikaj bezonoj ne konsiligas alian apartigon. Teritorio estas fiksata per decido de la Komisiono, ĉu laŭ propra iniciato, ĉu laŭ peto de almenaŭ 15 najbaraj Delegitoj, kune reprezentantaj minimume 75 membrojn. La Komisiono ĉiam rajtas dividi aŭ kunigi teritoriojn.“

Jarlibro 1934 poste listigas (p. 78-79) jenajn teritoriojn de UEA (enkrampe jaro de la starigo):

Aŭstria (1926), Belga (1926), Brazila (1928), Brita (1924), Bulgara (1927), Ĉeĥoslovaka (1923), Dana (1934), Estona (1924), Finnlanda (1928), Franca (1934), Germana (1923), Hungara (1921), Japana (1924), Latva (1925), Litova (1932), Nederlanda (1929), Norvega (1932), Novjorka (1928), Novzelanda (1931), Pola (1927), Portugala (1927), Praha (1932), Rumana (1923), Saar (1921), Sveda (1928), Urugvaja (1929), Usona (1928).

Do ni vidas tie nur unu regionan teritorion (Saar) kaj du urban (Novjorka, Praha), aliaj estas identaj kun koncerna ŝtato.

En la delegita reto mem poste estas skribite ekzemple: Teritorio de UEA: Aŭstrio, Teritorio de UEA: Belgujo ktp., dum ĉe aliaj landoj, kiuj ne estas „teritoriaj“, tiu indiko mankas. La oficejon de la ĉefdelegito oni poste nomas Teritoria Oficejo, lian kason Teritoria Kaso k.s. La koncernaj informiloj poste nomiĝas Teritoria Tribuno kaj Teritoria Bulteno.

En Enciklopedio de Esperanto (1935) estas la teritorioj plurfoje menciitaj, sed mankas klarigo, pri kio temas.

Stranguloj kaj UEARedakti

Esperanto allogas iom pli da stranguloj ol oni trovus en ĝenerala publiko (ekster Kalifornio), sed tio estas trajto de ĉiuj movadoj kiuj celas plibonigi la mondon.

Ne necesas esti tro pesimisma pri tio. Ekzistas pluraj rimedoj por trakti strangulojn, en la 'ekstera realo' kaj en la reto. Foje poŝtelefonoj blokas mesaĝojn de diktatoroj. Ankaŭ, la ĉefaj instancoj efike elŝlosas strangulojn. UEA, ekzemple, simple rifuzas kunlabori kun iuj homoj.

Fina VenkoRedakti

Unuaj esperantistoj jam atendis la Finan Venkon

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Fina Venko

"Venko" laŭdifine ne estas procezo, sed la esperata rezulto de procezo. La fina venko okazas en tiu punkto kiam UEA ne plu estas necesa, ĉar ĝiaj celoj estas plenumitaj.

ServojRedakti

Funkcias la diversaj servoj de UEA: UK, la Revuo Esperanto, la Libroservo. Por multegaj esperantistoj la libroservo de UEA de ĉiam estis la esenco de la asocio.

KongresojRedakti

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Universala Kongreso de Esperanto

Kongresoj de UEA okazas en totalismaj ŝtatoj kiel Vjetnamio, Ĉinio, Kubo, kiuj mem draste subpremas la homajn rajtojn, timas mencii la homajn rajtojn kiel la diablo timas la konsekritan akvon.

Revuo EsperantoRedakti

la Revuo Esperanto regule aperis (ne plu aperas!) kun valora enhavo, papere, inkluzive de son-versio.

LingvojRedakti

UEA devas havi du oficialajn lingvojn - Esperanton kaj anglan; naciaj E-asocioj uzu siajn naciajn lingvojn. Esperantistoj-"lingvanoj" ne komprenas tion, ĉar por ili esti esperantisto signifas nur paroli Esperanton. Tio ne estas vera, ĉar esperantismo ne estas movado por lingvo, ĝi estas movado por pli bona, justa mondo.

UEA nepre devas ekuzi anglan lingvon kune kun Esperanto; necesas finfine vekiĝi kaj agnoski, ke anglan lingvon oni lernas tutmonde, ĝi estas reala internacia lingvo. Rezigninte ĝin kaj ĉiujn naciajn lingvojn, esperantistoj mem baras sin kontrau ĉiuj aliaj homoj. Kaj sekve ili, ilia literaturo, ilia kulturo povas neniun interesi.

Chionvida okulo.gif

Gepatra lingvoRedakti

Laŭ la reklam-afiŝoj en 14 lingvoj, kiujn UEA disvastigis okaze de la Zamenhoftago, nur la gepatra lingvo (do ne Esperanto) povas instigi al originalaj pensoj. Tion ĉiukaze komprenigas citaĵo de Gandhi, presita sur la afiŝoj.

En sia deklaro okaze de la lingvotago, la prezidanto de UEA deklaris ke Esperanto protektas la pluekziston de aliaj lingvoj. La ĉefa mesaĝo kiun UEA klopodas transdoni per siaj afiŝoj estas "ĉiu rajtas lerni la gepatran lingvon kaj la internacian lingvon", sed samtempe la asocio sukcesas konstati, ke verŝajne ne estas multaj originalaj pensoj en la esperantlingvaj literaturo kaj kulturo.

Zamenhof kaj UEARedakti

IdistajLarmoj.png

Ludoviko Zamenhof el ĉielo observante agojn de la nuna UEA certe ploras. Ĉar tia agado pli apogas la firmigon de dominado de la angla en Eŭropo kaj en la tuta mondo ol disvastigadon de Esperanto kaj enkondukon de ĝia ideo. Fakte la nunaj estraranoj de UEA perdis rajton uzi la vorton "Esperanto"…

Fakte la nunaj estraranoj de UEA perdis rajton uzi la vorton „esperanto” ĉar ili ne plu estas homoj havantaj esperon por uzi ankaŭ Esperanton paralele kun sia denaska lingvo kiel ilon de universala komunikado, faktoj montras, ke la estraranoj de UEA tian esperon perdis kaj pli kredas je venko de la angla kaj ĝia daŭra regado en la mondo por ĉiam.

SportojRedakti

I-flake-uea.jpg

UEA organizas sportan renkontiĝon ĉiun kvaran jaron, la Olimpiaj ludoj. UEA ricevas financajn rimedojn pere de anoncoj kaj vendado de Olimpikaj memoraĵoj, kaj ankaŭ pere de vendado de la televidaj kaj gazetaraj rajtoj.

Fakte, Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj ankaŭ estas neprofitcela organizo aliĝita de UEA. Antaŭe ĝi ankaŭ estis malriĉa, sed post la Olimpikoj en Usono, ĝi fariĝas pli kaj pli riĉa! Kial? Ĉar ĝi enkondukas komercan aktivadon en la Olimpikojn. Ĝi organizas la Olimpikojn, vendas reklaman tempon, eldonas talibanon kaj vendas koncesion de memoraĵoj, varbas subtenajn firmaojn kaj vendistojn de koncesiaj varoj, k.t.p. Ĝi akiras enspezon per ĉiu komerca aktivado. Ĉiujare UEA organizas UK'on kiel la Olimpikoj, ĝenerale la ĉeestantoj estas kelkaj miloj da personoj el kelkaj dekoj da landoj!

Spaca programoRedakti

UEA anoncis planon sendi kosmoŝipon al Marso antaŭ la jaro 2021, kio igos ĝin la unua Esperanto-asocio atingi alian planedon.

MembraroRedakti

Iluminatoj-2.png

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Membraro de UEA

Unu el la gravaj celoj de UEA devus esti plimultigo de individuaj membroj. Asocio de ŝafistoj, kaj nur en Usono, havas duoble pli da membroj ol UEA en la tuta mondo! UEA bezonas novajn anojn!!!! Jes, ni povas sukcesi! Kune!!!

KulturoRedakti

Iluminatoj-2.png

Regantoj de UEA investas multe da mono por konverti la asocion en kulturan centron de la mondo.

En januaro 2008 UEA subskribis kun Francio pioniran interkonsenton, laŭ kiu kontraŭ pago de 400 milionoj da eŭroj UEA ricevos la rajton uzi la nomon "Lou Reed " kaj centojn pruntos centojn da artaĵoj de la Pariza muzeo por periodoj de ses monatoj ĝis du jaroj. "Esperanta Louvre" malfermiĝos en 2012-2013 kaj estos parto de vasta kultura projekto, kune kun la konstruo de kvar muzeoj kaj de centro de spektakloj, kiuj formos "kulturan distrikton" sur giganta turisma komplekso.

SpamadoRedakti

Kelkaj komisiitoj de UEA ja spamis, kaj UEA shajne nenion faras por malhelpi tion. Unu grava kulpulo estas la prezidanto mem de UEA, kiu ofte sendas mesalinojn al amasego da dissendo-listoj kiuj neniel rilatas kun la temo de la mesaĝo.

PremiojRedakti

Kompoto.jpg

La tuta premia politiko de UEA faras la impreson, kvazaŭ oni nun ankoraŭ urĝas disdoni premiojn al diversaj aktivuloj, antaŭ ol estas tro malfrue por tion fari. La premiojn ricevis unuavice tiuj, kiuj en la pasinteco montris sian centprocentan lojalecon al la gvidantoj de UEA, kiuj scipovis flati ilin kaj eviti kritikon al la religio, por ricevi profiton kaj monon.

NeŭtralecoRedakti

Ekzistas multe da miskomprenoj kaj konfuzo pri neŭtraleco, ĉar dum en naciaj medioj ĝi kutime estas nura afero de takto, en la internacia ĝi estas la tuta esenco de la komunaj institucioj. La statuto de UEA parolas pri neŭtraleco en naciaj, religiaj kaj politikaj demandoj. Multaj kredas ke "politiko" inkluzivas ĉion alian, kaj ke sekve neŭtraleco signifas senpolitikecon. Sed neŭtrala politiko ne estas senpolitikeco, - same kiel internacieco ne estas sennacieco, kaj religia neŭtraleco ja inkluzivas la toleron ne nur de ateismo. Ekzistas aferoj pri kiuj povas interkonsenti la homaro, kaj la senco de UEA estas esplori kiuj ili estas.

3401.jpg

UEA kaj aliaj multnaciaj organizojRedakti

Per daura orgio kaj orgasmado pri paco, amikeco kaj egaleco, UEA faras tedajn, embarasajn, malplenajn kaj superfluajn rezoluciojn. La tekstoj estas tiom altgrade ridindaj kaj stultaj, ke ĉiu iom lucida burokrato en UN, Unesko kaj EU, kiu legos ilin, verŝajne tuj pensos, ke al tiuj esp-istoj ne plu eblas helpi.

InterretoRedakti

UEA fondiĝis kiam ne estas la interreto. La statuto de UEA verkiĝis kiam ne estas la interreto. SEKVE, UEA ne bezonas interreton!

La estonta UEA estas reinventenda. Sed kial? Ĉu ni vere bezonas tutmondan kunordigan organizaĵon? La retaj maniuloj pensas, ke ne, ke la granda reta frato sufiĉas por ĉio.

KomputiloRedakti

L279.jpg

En la daŭra strebado pli kaj pli antaŭenigi sukcesan propagandon de esperanto, kiel ĝin rekomendas, ordonas kaj preskribas ĝia Statuto, Universala Esperanto-Asocio sciigis ke ĝi komencos vendi malalt-prezajn komputilojn kun reta aliro, por faciligi amasan partoprenon en la voĉdonado por subteni la proponon “enkonduki Esperanton en la usonajn lernejojn”. Sesona rabato ekde 3 ekz. Kostoj de konekto ne inkluzivitaj.

RetejoRedakti

La retejo, kiu plej ĝenas onin, estas la retejo de UEA. Kiam oni rigardas ĝin, oni ne ekimagus, ke UEA estas ia grandskala internacia asocio. Male, la retejo donas la impreson, ke studento rapide kunmetis ĝin sen la konsilo de bona grafikisto/retfasonisto. Ĝi estas tute senviva kaj aspektas kiel Weezer.

ForumoRedakti

Tiel ĉi iĝis evidenta, ke UEA-forumo servas nur por entuziasme aprobi tutmondismon. Duboj aŭ kritiko de tutmondismo, ideoj de patriotismo aŭ zorgoj pri la blanka raso jam estas "rasismo", oni sciu. La tasko de la forumo, oni sciu, estas ne polemiki en honesta diskuto pri ajna temo, sed ne allasi iujn temojn entute, ĉar... Ĉar estas temoj kiuj ne eltenas honestan diskuton! Estas temoj por kiuj diskutoj estas danĝeraj. Silentu ni!

Diplomo pri Elstara AgadoRedakti

Diplomoj pri Elstara Agado kaj Elstara Arta Agado estas aljuĝitaj de la estraro de UEA al tiuj kiuj multe agadis por la lingvo.

La diplomo pri Elstara Agado estis lanĉita en 2007, poste, en 2010 estis lanĉita la diplomo pri Elstara Arta Agado. Ambaŭ diplomoj estas samrangaj.

Ne estas reguloj, laŭ kiuj oni aljuĝas la diplomon. Ekzistas nur la komitata decido: "La Estraro rajtas rekoni agadon por la internacia lingvo per Diplomo pri Elstara Agado, informante la Komitaton pri la distingitoj kun konciza pravigo." Ĉu eblas aktualigi la liston por 2018?

NotojRedakti

  1. Mi supozis, ke en la franca »choux« eble havas pliajn signifojn, sed surprizas min, ke vere temas pri brasiko!
  2. Humphrey Tonkin: Lingvo kaj popolo. Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado, Rotterdam: UEA, 2006, p. 12. "Ni ne pensu, ke la membroperdo en UEA en la lastaj jaroj (kun kompreneble periodaj malgrandaj altiĝoj) okazas pro manko de allogo de Esperanto: ĉefe temas pri tio, ke la homoj trovas aliajn manierojn, pli neformalajn ol antaŭe, por interagi kaj interkomunikiĝi - ĉefe interretajn rimedojn."
  3. Libera Folio pri Agado Espero [1]
  4. Artikolo de la Esperanto-Movado blogo [2]



Laŭ artikolo en la malridiga Vikipedio,
ili ja scias, ke ekzistas la Universala Esperanto-Asocio.
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.