Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Libereco de panoramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 23 jul. 2024.
Neekzisto de libereco de panoramo en Belgio malebligas senpermesan disvastigon de bildo de Atomium sur tiu ĉi foto de konkuro Tour de France el la jaro 1960.

Libereco de panoramo estas limigo de kopirajto en kelkaj jurisdikcioj, kiu permesas fotadon kaj filmadon aŭ kreadon de aliaj derivitaj verkoj (ekz. pentraĵoj) de konstruaĵoj aŭ ankaŭ de statuoj kaj aliaj artverkoj, kiuj estas permanente lokigitaj en publika spaco. Ĝi ebligas ankaŭ disvastigadon de tiaj derivaĵoj kaj diras, ke tiu ĉi agado ne kontraŭas la kopirajton, kio alimaniere estus kontraŭ ĝi.[1]

Leĝoj tra la mondo

[redakti | redakti fonton]

Multaj landoj havas similajn dispoziciojn kiuj restriktas la atigon de la leĝo de aŭtorrajto por permesi la fotadon de imaĝoj en publikaj lokoj aŭ fotojn de publikaj lokoj. En aliaj landoj vaste diferencas la interpreto de la principo.[1]

Mapo de la stato de la libereco de panoramo en la eŭropaj landoj:
  •  Ekzistas libereco de panoramo, inkluzive en la interno de publikaj lokoj
  •  Ekzistas libereco de panoramo
  •  Ekzistas libereco de panoramo nur por la konstruaĵoj
  •  Ekzistas libereco de panoramo, inkluzive konstruaĵoj, artaĵoj kaj kelkaj internoj
  •  Ne ekzistas libereco de panoramo
  •  Nekonata
  • En la Eŭropa Unio, la gvido 2001/29/EC donas la eblecon al siaj membroj de inkluzivi klaŭzon kiu similas al siaj leĝoj de aŭtorrajto, sed ne admonas regularon.[2] Panoramafreiheit estas difinata en la artikolo 59 de la Germana Urheberrechtsgesetz,[3] en la artikolo 27 de la Svisa Urheberrechtsgesetz,[4] en la sekcio 62 de la Aŭtorrajto, Dizajno kaj Patentoj de Britio de 1988,[5] kaj ekzistas en pluraj aliaj landoj.

    Ankaŭ ekzistas eŭropaj landoj (kiel Italio[6]) kie la libereco de bildo tute ne ekzistas. En Italio, malgraŭ pluraj oficialoj protestoj[7] kaj nacia iniciato[8] gvidita de la advokato Guido Scorza kaj la ĵurnalistino Luca Spinelli, la publikigo de fotografaĵoj de publikaj lokoj ankoraŭ estas malpermesita, laŭ la antikvaj italaj leĝoj de aŭtorrajto.[9][10]

    Kelkaj landoj, kiel Francio kaj Belgio, ne havas tiun globalan permeson por krei fotojn en publikaj lokoj kaj permesas bildojn kun aŭtorrajto nur sub klaŭzoj de “hazarda inkluzivo”.[11] En ekzemple Litovio ekzistas "libereco de panoramo kun limigo", kiu permesas uzon de panorame faritaj bildoj de konstruaĵoj aŭ aliaj artaĵoj por personaj, edukaj kaj informaj celoj, sed ekskludas uzon por komerca reklamo. Por la vikimedia komunejo tia rajtigo kun ajna limigo tute ne estas libereco. Tial ĉiuj bildoj faritaj de litoviaj objektoj pri kiuj ne estas garantio ke la farinto de la objekto estas konata kaj estas certe morta ekde pli ol 70 jaroj, estas en granda danĝero esti forigitaj el la vikimedia komunejo, kvankam la farintoj de la litova leĝo ĝuste volis subteni informajn kaj edukajn uzojn. En la diversaj lingvoversioj ili tamen permeseblas, se la fotinto mem liberigis ilin per bona licenco.

    En Usono, ne ekzistas regulo tiel ampleksa;[12] la unika aperinta artikolo estas la 17 USC 120(a), kiu liberigas la kreadon de desegnitaj reprezentoj de konstruaĵoj el la aŭtorrajtoj de la arkitekto.[13][14]

    Laŭ la Federala Leĝo de la Aŭtorrajto, en la titolo 6 de la ĉapitro 2; “La limigo de la heredaj rajtoj”, la artikolo 148 citas:

    «la artaj kaj la literaturaj verkoj jam publikigitaj povos esti uzitaj, kondiĉe ke la normala ekspluato de la verko ne estu afekciita, sen permeso nek monrekompenco de la posedanto de la hereda rajto, citante senŝanĝe la fonton kaj sen ŝanĝi la verkon, nur en la sekvantaj kazoj [...] VII. Reprodukto, komunikado kaj disdono per desegnoj, pentraĵoj, fotografaĵoj kaj aŭdvidaj procesoj de la verkoj kiuj estos videblaj ekde publikaj lokoj».

    Tiu ĉi prezentaĵo en Esperanto klarigas, kiel funkcias libereco de panoramo en Vikimedia Komunejo.

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]

    En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Svoboda panoramatu en ĉeĥa  Vikipedio kaj Libertad de panorama en hispana  Vikipedio.

    1. 1,0 1,1 Seiler, D.: Gebäudefotografie in der EU – Neues vom Hundertwasserhaus Arkivigite je 2016-06-04 per la retarkivo Wayback Machine, in Photopresse 1/2 (2006), p. 16. URL last accessed 2007-09-20.
    2. N.N.: Panoramafreiheit Arkivigite je 2015-04-18 per la retarkivo Wayback Machine. Vidu ankaŭ Article 5(3)(h) of 2001/29/EC.
    3. Seiler, D.: Fotografieren von und in Gebäuden Arkivigite je 2016-05-21 per la retarkivo Wayback Machine, in visuell 5/2001, p. 50. See also §59 UrhG (Germanio).
    4. Rehbinder, M.: Schweizerisches Urheberrecht 3-a eldono, p. 158, Stämpfli Verlag, Berno, 2000. ISBN 3-7272-0923-2. Vidu ankaŭ §27 URG (Switzerland).
    5. Lydiate, H.: Advertising and marketing art: Copyright confusion. Vidu ankaŭ section 62 of the Copyright, Designs and Patents Act 1988.
    6. Spinelli, L. Wikipedia cede al diritto d'autore, en la retejo Punto Informático.
    7. Grillini, F. Diritto di panorama Arkivigite je 2008-10-25 per la retarkivo Wayback Machine, parlamenta demando
    8. Scorza, G., Spinelli, L., Dare un senso al degrado Arkivigite je 2009-07-08 per la retarkivo Wayback Machine
    9. Legge 22 aprile 1941 n. 633
    10. Decreto Legislativo 22 gennaio 2004, n. 42
    11. Koetz, D.: Erlaubnis zum Ablichten von Sehenswürdigkeiten, in Photographie 10/2002. Vidita la 20-an de septembro 2007.
    12. Lydiate, H.: "Public Sculpture Arkivigite je 2015-02-24 per la retarkivo Wayback Machine", Art Monthly 11/2006
    13. Gorman, R.A.: Copyright law, 2-a eldono, U.S. Federal Judicial Center, 19-a de junio 2006, paĝoj 48, 166.
    14. Brinson, D.: The Law for Photographers: Do I Need Permission?