George Cox
angla esperantisto kaj majorgeneralo
George COX [ĝoĝ koks] (naskiĝis en 1838, mortis la 27-an de oktobro 1909) estis angla esperantisto kaj majorgeneralo.
George Cox | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1837 |
Morto | 27-an de oktobro 1909 (71-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
De 1861 ĝis 1898 li servis en la brita armeo en Malto, Egiptio kaj Sud-Afriko.
Li esperantistiĝis en 1905 kaj multe laboris por la gazeto La Brita Esperantisto. Li en 1906 eldonis proprakoste libron Grammar and Commentary on the Esperanto Language, kiu ankaŭ post lia morto bone vendiĝis kaj en 1924 presiĝis en 4-a eldono. Li partoprenis la tradukon de la Nova Testamento kaj eldonis tradukojn el Mil kaj unu noktoj.
Verkoj
redakti- Aventuro de la Kalifo Harun Abraŝid. Eld. British Esperanto Association, Londono, 1909? (19x12) 32 paĝoj.