Iu urba ĵurnalo aperigis (sen dato, sed oni komprenas, ke dum la militjaroj 1914-1918) tekston pri Merchant. Jen traduko de la artikoleto.
„ S-ro John Merchant estas bone konata en Sheffield pro sia senlaca interesiĝo pri YMCA, pro sia sindediĉo al rondoj literaturaj kaj atletismaj, kaj, precipe dum la lastaj jaroj, ĉar li estas unu el la plej lertaj parolantoj de Esperanto. Ekde kiam li forlasis la lernejon li estas daŭre ligita al la kompanio John Adams. En junaĝo li aliĝis al YMCA kaj jam de 22 jaroj servas en la Komitato de la asocio en Sheffield. En diversaj tempoj li jam tenis preskaŭ ĉiun oficon alireblan por la membroj, ĉiam kun notinda sukceso. Dum la milito li laboras senlace por progresigi la vastan kaj diversan programon de laboroj favoraj al la soldataro kaj al la municiaj laborantoj. Krome li estas de dek jaroj kasisto de la Merkreda Kriketa Klubo de Sheffield. Li estas framasono, membro de la loĝio S-ta Leonardo. Dum tri jaroj s-ro Merchant kontribuis priesperantan kolumnon al nia ĵurnalo, sub pseŭdonimo “Mercutio”, kaj lia originala romano en Esperanto, titolita “Tri Angloj Alilande” tiel bone vendiĝis, ke dua eldono estas nun bezonata. Laŭ la opinio de s-ro Merchant, Esperanto ne estas nur inventaĵo, elpensita por komercaj rilatoj inter la nacioj, sed kreitaĵo de unu el la plej altaj idealoj – la kunfrateco de la homoj – do plej bona rimedo por estigi interkomprenon inter la popoloj, kaj do por atingi interkonsenton pri ĉio interkonsentinda; praktika ilo por estigi tian idealan interrilaton inter raso kaj raso, kiu estas esenca faktoro por atingo de universala paco. Kion ajn s-ro Merchant entreprenas, li neniam tion forlasas antaŭ ol ĝisfunde regi la aferon. Li neniam domaĝas penon por afero farinda. Kaj inter la homoj li estas granda vigliganto; lia fonto de humuro estas neelĉerpebla, ĉu inter amikoj ĉu sur podio. Li neniam nur esprimas opinion – li deklaras konvinkojn, ankaŭ kun profunda kuraĝo. Li ĝisfunde ĝuas la vivon, kaj liaj ideoj estas senmanke pravaj, pro lia vasta kono de la homoj, kaj ĉar li multe legis inter la ĉefaj prozaj kaj poezioj de ĉiuj nacioj... ”
Pri Joseph Rhodes kaj la fruaj tagoj de Esperanto en Anglujo.
„ En 20 ĉapitroj la aŭtoro detale priskribas la historion de Esperanto en Anglujo, priskribon kiun li interplektas per specialaj notoj pri la agado de la persistema pioniro Joseph Rhodes, konsiderata kiel unu el la unuaj esperantistoj
en Britujo, sed certe la fondinto de la unua esperanto-grupo en tiu lando (Iveighley 1902). La libro estas plej valora dokumento, kun granda intereso legota de ĉiu samideano kaj sendube konsultota de ĉiu estonta historikronikisto de Esperanto. ”