László Holló
László Holló [lAslO holO], hungare Holló László, Esperante Ladislao Holló estis hungara pentristo.
László Holló | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Holló László Lajos |
Naskiĝo | 6-an de marto 1887 en Kiskunfélegyháza |
Morto | 14-an de aŭgusto 1976 (89-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
László Holló naskiĝis la 6-an de marto 1887 en Kiskunfélegyháza. Li mortis la 14-an de aŭgusto 1976 en Debrecen.
Vivo
redaktiLászló Holló frekventis gimnazion en Kiskunfélegyháza, ĉeflernejon en Budapeŝto, kie li lernis pentradon de Pál Szinyei Merse kaj Bertalan Székely. Inter 1909—1911 li lernis en Munkeno de Simon Hollósy, poste li studvojaĝis al Parizo, Hispanio kaj Italio. Ekde 1914 li pentradis en Debrecen, sed dum someroj en Tiszadada. Li ricevis premion Kossuth en 1961, ekde 1941 ankaŭ aliajn premiojn.
Memorigiloj
redaktiLiaj pentraĵoj (selekto)
redakti- Kalapos nő (Ĉapela virino)
- Feleségem (Mia edzino)
- pluraj Önarckép (Memportreto)-j
- Cigányleány (Cigana knabino)