Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook

Lenso estas disko farita de travidebla materialo kun du glataj surfacoj. Ĉiuj el la surfacoj povas esti ebena, sfera kaj simila al sfera sed ne sfera. La materialo kutime estas speciala optika vitro, plasto aŭ ia alia.

Lenso konveksa je du flankoj

Ĉefaj parametroj de lenso

redakti

Depende de formo lenso estas konverĝa (plusa signo de la radiuso de la antaŭa surfaco kaj minusa signo de la radiuso de la malantaŭa surfaco, laŭ optika konvencio) aŭ diverĝa (minusa signo de la radiuso de la antaŭa surfaco kaj plusa signo de la radiuso de la malantaŭa surfaco, laŭ optika konvencio). Konverĝa lenso havas la mezon pli dikan ol la randoj, diverĝa havas la mezan malpli dikan ol la randoj.

 

Specoj de lensoj: konverĝaj: 1 — konveksa je du flankoj, 2 — ebenkonveksa, 3 — konveks-malforte konkava;

diverĝaj: 4 — konkava je du flankoj, 5 — ebenkonkava, 6 — konveks-forte konkava.

Eksteraj ligiloj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti
 
La paralelaj radioj konverĝas al la bilda fokusa ebeno
 
Dukonveksa, konveks-plata, dukonkava, meniska, platkonkava
kaj dukonkava lensoj.