Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook

Luzaga

municipo en la regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro de Hispanio

Luzaga estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 68 loĝantoj sur areo de 29,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,3 loĝantoj/km².

Luzaga
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo
Poŝtkodo 19261
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 68  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 2° 27′ U (mapo)40.974444444444-2.4441666666667Koordinatoj: 40° 58′ N, 2° 27′ U (mapo) [+]
Alto 1 072 m [+]
Areo 29,7 km² (2 970 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Luzaga (Kastilio-Manĉo)
Luzaga (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Luzaga
Luzaga (Hispanio)
Luzaga (Hispanio)
DEC
Situo de Luzaga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Luzaga [+]
vdr

Etimologio kaj loĝantoj

redakti

Oni proponis keltan devenon de la toponimo — «Lutiakos» — kie -akos estus adjekta sufikso. Joan Corominas rilatigis ĝin kun la antroponimo Lucius, de antaŭromia deveno. Oni indikis ankaŭ probablan rilaton de la toponimo kun la tribo de lusonoj. Oni dokumentis la formojn Lurzaga (1197) kaj Lurzaga (1353) en dokumentoj de la Mezepoko.[1] La loĝantoj nomiĝas luzagueños respektive 'luzagueñas.

Situo kaj geografio

redakti

Luzaga situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la norda parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.072 m super marnivelo; je 87 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°58′28″N 2°26′39″Ok.

Ĝi situas en zono karakterizita de malvarmaj vintroj, kontraste kun sekaj someroj. La limaj vilaĝoj estas Cortes de Tajuña, Tortonda, Villaverde del Ducado, Alcolea del Pinar, Garbajosa, Anguita, Hortezuela de Océn, Sotodosos kaj Abánades.

Historio

redakti
 
Bronzaĵo de Luzaga.

Luzaga estas identigita de kelkaj aŭtoroj kun la antaŭromia urbo Lutia,[2][3] La traduko de la Bronzaĵo de Luzaga, nome gastiga interkonsento de keltiberoj aktuale perdita, sed kies foto konserviĝas en la Reĝa Akademio de Historio, en Madrido, faris ke kelkaj historiistoj rilatigu Lutia kun Luzaga.[4] Tiu fakto estas apogita de la malkovro de keltibera nekropolo kun tomboj de diversaj periodoj.

Krom restoj de keltiberoj kaj romianoj de la malfruimperia kuŝejo de Los Palacios, troviĝas sur meandro de la rivero Tajuña la restaĵoj de la kastelo de Albalate de Tajuña, konata kiel la "torreón de Albalate".

Ĝi apartenis dum jarcentoj al la duklando de Medinaceli, kio okazigis, inter aliaj konfliktoj, la kverelo pro posedo de la pinaro, kiu finis fine de la 20-a jarcento pere de la aĉeto de tiu al la lasta posedanto fare de la regiona registaro Junta de Comunidades de Castilla-La Mancha, kaj la sekva donaco al la municipo.

Estas facile videblaj ankaŭ la restoj de tranĉeoj, mitraletejoj kaj aliaj militkonstruaĵoj de la Enlanda Milito, en la zono de la municipo kiu limas kun Sotodosos kaj Abánades.

Post la Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 69 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Luzaga, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Luzaga kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 68 en 2023.

Ekonomio

redakti

Agrikulturo, forstado kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidindaĵoj

redakti
  • Preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción (Ĉieliro)
  • Ermitejo de Albalate.
  • Torreón (turego) de Albalate.
  • Roniaj ruinoj en la kuŝejo de Los Palacios.
  • Keltiberaj ruinoj en Castro del Castejón.
  • Restaĵoj de la Enlanda Milito.
  1. Ranz Yubero kaj López de los Mozos, 2006-2007, p. 346.
  2. Aliaj aŭtoroj ligigis ĝin ankaŭ kun Luzón, Cantalucía, Lubia aŭ kun setlejo ĉe Villar del Río.​
  3. Ramírez Sánchez, 1997-1998, p. 74.
  4. Ramírez Sánchez, 1997-1998, p. 74.

Bibliografio

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti