Mesquite (Teksaso)
Mesquite estas antaŭurbo de Dallas, grandurbo de Teksaso en Usono. Ĝi apartenas al la urbara statistika areo Dallas-Fort-Worth. La loknomo signifas: prosopo (nova vorto por arboj de la arba familio Prosopis).
Mesquite | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 75149, 75150, 75180, 75181, 75185, 75187 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 150 108 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 222 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 47′ N, 96° 37′ U (mapo)32.78278-96.60972Koordinatoj: 32° 47′ N, 96° 37′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 151 m [+] | ||
Areo | 122,800594 km² (1 228 0.0 594 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mesquite, Texas [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 120 km²
- Loĝantaro: 139 824 (en 2010)
- Supermara alteco: 151 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodo: 75149, 75150, 75180, 75181, 75185, 75187
- Telefonkodo: 214, 469, 972
Geografio
redaktiMesquite situas sur ebenaĵo en la suda landparto de Usono, en la nordorienta parto de Teksaso. Garland (Teksaso) troviĝas 14 km.
Historio
redaktiMesquite estis fondita en 1873 kiel apudaĵo de la nova fervojo. La areo oficiale urbiĝis en 1887. La loĝantoj komence okupiĝis pri kultivado de kotonoj, fojnoj, maizoj. Tiu stato restis ĝis la 2-a mondmilito, poste la urbo iĝis antaŭurbo de Dallas. Precipe la komercado evoluis.
Klimato
redaktiMesquite havas humidan subtropikan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 13-25 °C. La varmo kulminas en julio ofte kun 36 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun ĉ. frostopunkto. Jare pluvas po 942 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en majo, plej malofte januare.
Trafiko
redaktiMesquite havas malgrandan flughavenon, sed internacia flugheveno de Dallas estas proksime. Publika transporto ne estas havebla en la grandurbo, nur por maljunuloj kaj handikapuloj. La urbego havas 3 naciajn ĉefvojojn.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva kaj nederlanda Vikipedioj