Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook

Portalo:Homoj

(Alidirektita el Portalo:Biografio)
HOMOJ
Biografia portalo

red.

Estu bonvenata en portalo pri homoj.
Naciaj enciklopedioj
Naciaj enciklopedioj

Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.


Nomtagoj en landoj

red.

Bv aldoni landon kaj la nomojn al la tagoj.

Hodiaŭ, la 26-a de aŭgusto festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:




Hodiaŭ okazis
Artikoloj
Informoj

red.

Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky

Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝos

Se vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:


Artikolo de la monato

red.

Portreto de Édouard Manet fare de Henri Fantin-Latour, 1867 (117,5 x 90 cm) The Art Institute, Ĉikago
Portreto de Édouard Manet fare de Henri Fantin-Latour, 1867 (117,5 x 90 cm) The Art Institute, Ĉikago

Édouard Manet (naskiĝis la 23-an de januaro 1832 en Parizo, mortis la 30-an de aprilo 1883 en Parizo) estas grava franca pentristo de la fino de la 19-a jarcento.

Tiu filo de burĝa, severa familio frue malkovris sian artan alvokiĝon kaj rifuzis ekpratiki la juran karieron, kion sia patro esperis por li. Édouard rapide elektis lernadi kiel lernoknabo en la ateliero de la akadema pentristo Thomas Couture. Post ses jaroj, la juna viro fine forlasis sian majstron por disvolvi libere sian propran stilon. En 1861 Manet kredis, ke la oficiala sukceso de la Portreto de S-ro kaj S-ino Auguste Manet estis ĵus la komenco de brila kariero. Tamen, nur unu jaro poste, la koloroj kaj la erotika aspekto de Lola el Valencio kaŭzis la unuan skandalon de senfina serio. En 1863, la fama Tagmanĝo sur la herbo kaj la aŭdaca Olympia pliampleksigis lian malbonan renomon, kaj de tiam liaj verkoj estis preskaŭ ĉiam rifuzitaj de la oficiala pentrosalono de Parizo.

Etnoj

red.

Tataroj
Tataroj

Tataroj (memnomo estas "tatar" aŭ "bulgar") estas unu el grandaj popoloj de la tjurklingva mondo. Tataroj loĝas en centraj regionoj de la eŭropa parto de Rusio ĉefe en Meza Volgio, Tatarstano, sed ankaŭ en Uralo, Siberio, Kazaĥstano, Meza Azio kaj en Fora Oriento. Grupoj de tataroj loĝas ankaŭ en Litovio, Latvio, Estonio, Finnlando, Turkio, Usono, Ĉinio, Germanio. Estas ĉirkaŭ 6,6 mln tataroj en la mondo.

Oni definas tri (foje kvar) etno-teritoriajn grupojn de tataroj, kiu forte diferenciĝas unu de la alia, kaj foje oni konsideras ilin kiel apartaj etnoj.

Listo de biografioj
Refreŝigu la paĝon por ekvidi alian biografion !
Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiuminute

red.

Bruce Lee
Bruce Lee

Bruce LEE estis aktoro. Vivo de tiu ĉi legendo komenciĝis la 27-an de novembro 1940. Li naskiĝis en usona Sanfrancisko en ĉina kvartalo. La gepatroj de Bruce, propranome Lee Jun Fan, estis ĉina opera kantisto kaj virino de germana origino. Ankoraŭ junaĝe ili transloĝiĝis al Honkongo. Li ne estis tro amikeca, do anstataŭ tio, por ke li ludu ekstere kun amikoj, li estis fermita hejme lernante la batalarton kungfuo. Tiun ĉi ne tro konatan batalarton li alkondukis al perfekteco. Li kapablis nomi ĉiun movon kaj ekbaton kaj li mem prezentis ĉiujn kun absoluta precizeco. Pro tio kungfuo fariĝis la plej uzata batalarto kaj ni povas esti dankemaj sole al li.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiusemajne

red.

Fridtjof Nansen
Fridtjof Nansen

Fridtjof NANSEN [FRITjof NANsen] (naskiĝis la 10-an de oktobro 1861, mortis la 13-an de majo 1930) estis norvega esploristo, humanisto kaj sciencisto.

Kiam fondiĝis la Norvega Reĝlando, Nansen iĝis la unua ambasadoro de sia lando en Londono (19061908). Kiam li estis nomumita en 1917 al norvega komisiono traktante en Usono, li sukcesis atingi la forigon de malpermeso pri eksporto de artikloj al Norvegio.

Li gvidis en la unua asembleo de la Ligo de Nacioj la norvegan komisionon (1920) kaj li restis elstara reprezentanto de la asembleo ĝismorte.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiutage

red.

Francisco Oller
Francisco Oller

Francisco Manuel Oller Cestero (naskiĝinta 17-an de junio, 1833 - mortinta 17-an de majo, 1917) estis Puerto-Rika artisto. Oller estas konsiderata esti la sola Latin-Amerika pentristo roli en la evoluado de Impresionismo.

Oller naskiĝis en Bayamón, Puerto-Riko, la tria de kvar infanoj de Cayetano Juan Oller y Fromesta kaj María del Carmen Cestero Dávila. En la dek-unua vivjaro, li ekstudis arton sub Juan Cleto Noa, pentristo kiu estris artan akademion en San Juan, Puerto-Riko. Ĉi tie, Oller demonstris enorman talenton kaj en 1848 estis ofertita okazon daŭri siajn studojn en Romo per Generalo Juan Prim, Gubernatoro de Puerto-Riko; la oferto ne estis akceptita ĉar sia patrio pensis, ke li estis tro juna.

Aliaj portaloj