Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook

Quer

municipo en la regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro de Hispanio

Quer [KER] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 031 loĝantoj sur areo de 14,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 70,5 loĝantoj/km². La loĝantaro estas distribuitaj en la dekomenca domaro kaj en la novaj urbanizaĵoj Miravalles kaj Los Enebros. Norde de la antikva domaro disvolviĝis la Industria Zono de Quer. La loĝantoj nomiĝas quereños [keREnjos] respektive quereñas [keREnjas].

Quer
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Kamparo de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19209
Retpaĝaro retejo
Demografio
Loĝantaro 1 031  (2023) [+]
Loĝdenso 70 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 36′ N, 3° 17′ U (mapo)40.607777777778-3.2766666666667Koordinatoj: 40° 36′ N, 3° 17′ U (mapo) [+]
Alto 706 m [+]
Areo 14,63 km² (1 463 ha) [+]
Quer (Kastilio-Manĉo)
Quer (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Quer
Quer (Hispanio)
Quer (Hispanio)
DEC
Situo de Quer

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quer [+]
vdr

Quer situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 701 m super marnivelo; je 13,6 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo, je 124 km el Toledo, je 56,5 km el Madrido, je 578 km el Barcelono, kaj je 347 km el Valencio. La geografiaj koordinatoj estas 40°36′28″N 3°16′36″Ok. Najbaras la municipoj Alovera, Villanueva de la Torre, Valdeaveruelo kaj Cabanillas del Campo.

Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:

Nordokcidente: Valdeaveruelo Norde: Cabanillas del Campo Nordoriente: Cabanillas del Campo
Okcidente: Valdeaveruelo   Oriente: Alovera
Sudokcidente: Villanueva de la Torre Sude: Villanueva de la Torre (Guadalajara) Sudoriente: Alovera

La municipa teritorio troviĝas inter 660 msm kaj 785 msm, kaj ĝi estas trafluata de la rojoj Valmoros, Morería, Dehesa, Carralavega kaj Machas. La klimato estas mediteranea kontinenta de malvarmaj vintroj kaj sekaj kaj varmaj someroj.

Historio kaj demografio

redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro de la areo falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, sed ĉe Quer la evoluo estis tute alia.

Inter 1860 kaj 1877, la vilaĝo Valbueno integriĝis en Quer kaj la loĝantaro pliiĝis el 184 al 215. Ekde mezo de la 19a jarcento al la mezo de la 20a jarcento la loĝantaro restis pli malpli stabila je ĉirkaŭ 200 loĝantoj. El 1940 ĝi malpliiĝis pro elmigrado ĝis minimumo de 76 loĝantoj en 2001. El 2002, la municipo de Quer komencis disvolvigon de la loĝejaro, kaj okazis plialtiĝo ĝis 625 loĝantoj en 2006. Ekde tiam la diversaj planoj helpis la alvenon de novaj loĝantoj, kio 10-obligis la loĝantaron ĝis 756 loĝantoj en 2017.

Ekonomio

redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti