Seoni
Seoni, laŭ (hindie सिवनी) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo originis de la vorto "Seona" (Gudina arborea), kiu estas specio de arbo ofte trovita en la areo.
Seoni | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 480661 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 5′ N, 79° 32′ O (mapo)22.0879.53Koordinatoj: 22° 5′ N, 79° 32′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 611 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio
redaktiSeoni havis populacion de 102 343 en 2011. La legopovo estis 90,5%, kiu estas tre signife pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
redaktiSeoni situas en montaro 611 metrojn super la marnivelo. Ĝabalpur troviĝas 89, Ĉindvara 96, Gondija 109, Nagpur 155, subŝtata ĉefurbo Bopalo 262, Indaur 407, tutlanda ĉefurbo Delhio 743, Mumbajo 818, Kolkato 881 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiFrua kupra surskribo estis trovita en la distrikto el la tria jarcento post Kristo. Ekde tiam la areo apartenis al pluraj regnoj. En la 16-a jarcento pluraj fortikaĵoj konstruiĝis en la distrikto. En 1774 Seoni iĝis reĝa sidejo. Inter 1818-1947 la britoj regis, dum en 1857 kontraŭbrita ribelo okazis. La distrikto estis formita en 1956 kun la sidejo Seoni.
Ekonomio
redaktiLa distrikto estas agrikultura.
Lingvoj
redaktiEn Seoni la ĉefa lingvo estas la hindia lingvo.
Religioj
redakti76% de la populacio estas hinduoj, krome muslimoj 21%, iomete ankaŭ aliaj religioj.
Eduko
redaktiEn Seoni kolegio funkcias (laŭ la foto).
Trafiko
redaktiAl Seoni kuras 6 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj. Ankaŭ estas trairanta fervoja linio. La plej proksima flughaveno funkcias en Nagpur.
Klimato
redaktiJare pluvas po 1202 mm en Seoni. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pro la musonoj inter junio kaj septembro pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 20-32 °C.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj, plej ofte hinduaj temploj
- proksime nacia parko pri tigroj
- proksime fortikaĵoj
- vizitcentro memore al Rudyard Kipling, ĉar li metis la romanan historien en tiun areon, kvankam la areo ne estas fakta pluvarbaro
Fontoj
redakti- WikiTrans