Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Transfiguration pending
Saltu al enhavo

Ĉi Tie Nun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La marko de Ĉi Tie Nun
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ĉi Tie Nun estas podkasta elsendo kaj jutuba kanalo, farita de KriZe (Christopher Zervic) de Miŝigano, Usono. Estas 22 epizodoj kiuj aperis de januaro 2006 ĝis marto 2007. La mezuma daŭro de ĉiu elsendo estas 8 minutoj. La 2an de marto, 2007, Ĉi Tie Nun aperis por unua fojo kiel videa elsendo.

La ĉefa afero de Ĉi Tie Nun estas "strangaj aktualaĵoj de la tuta mondo." La programo prezentas ankaŭ humuraĵojn, interalie la fikcian intervjuan programon "Temoj de la Tempo."

La titolon "Ĉi Tie Nun" elektis KriZe por esti maksimume esperanteca, eĉ kun supersignita litero.

La muziko venas de nekonataj artistoj kiuj disponebligas muzikaĵojn al podkastistoj senkoste por uzo en podkasto. En Ĉi Tie Nun, la jenaj muzikaĵoj aŭdiĝas:

Enkonduko: "I'm In Love With You Baby" de Timothy C. Lee
Fonmuziko: "Statuc" de Hardmoon
Malenkonduko: "That's No Dream" de Derek Miller