Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Transfiguration pending
Saltu al enhavo

Atletika Monda Ĉampioneco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atletika Monda Ĉampioneco
perioda evento • athletics meeting • monda ĉampionkonkurso
Branĉoj • Atletika Monda Ĉampioneco 1976
• Atletika Monda Ĉampioneco 1980
• Atletika Monda Ĉampioneco 1983
• Atletika Monda Ĉampioneco 1987
• Atletika Monda Ĉampioneco 1991
• Atletika Monda Ĉampioneco 1993
• Atletika Monda Ĉampioneco 1995
• Atletika Monda Ĉampioneco 1997
• Atletika Monda Ĉampioneco 1999
• Atletika Monda Ĉampioneco 2001
• Atletika Monda Ĉampioneco 2003
• Atletika Monda Ĉampioneco 2005
• Atletika Monda Ĉampioneco 2007
• Atletika Monda Ĉampioneco 2009
• Atletika Monda Ĉampioneco 2011
• Atletika Monda Ĉampioneco 2013
• Atletika Monda Ĉampioneco 2015
• Atletika Monda Ĉampioneco 2017
• Atletika Monda Ĉampioneco 2019
• Atletika Monda Ĉampioneco 2022
• Atletika Monda Ĉampioneco 2023
• Atletika Monda Ĉampioneco 2025 vd
Fondita en 1983
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Atletika Monda Ĉampioneco, aŭ en la angla IAAF World Championships, ofte referencata kiel World Championships in Athletics (Monda Ĉampioneco de Atletiko) estas evento de atletiko, kiun organizas Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (IAAF) ekde 1983. Komence ĝi ludiĝis ĉiun kvaran jaron, sed pro granda amaskomunikila kovrado kaj estante malpli multekosta ol konkursoj, ekde la tria eldono en 1991, ĝi ludiĝas ĉiun duan jaron. La aktuala 17-a evento okazas en 2019 en Dohao, Kataro.

Ĝis 2015 venkinto estis Usono kun totalo de 323 medaloj, due Rusio kun 170, kaj trie Kenjo kun 128. Plej multmedala venkinto estis Usain Bolt el Jamaiko kun 13 medaloj, el kiuj 11 oraj. Inter virinoj ankaŭ el Jamaiko Merlene Ottey kun 14 medaloj.

En 2019 la konkurso okazis en Dohao (Kataro). Karsten Warholm (Norvegio) gajnis la oran medalon je la 400-metra barierokurado kun kurtempo de 47,42 sekundoj. La oran medalon en virina longosalto akiris la germanino Malaika Mihambo.

La sekva estis origine planita por aŭgusto 6-15, 2021; la 8-an de aprilo 2020, Monda Atletika Asocio sciigis ke la evento estos prokrastita je unu jaro pro la KOVIM-19 pandemio kaj la rezulta prokrasto de la somera olimpiko 2020. En 2022 la konkurso okazis en Eugene (Oregono), kaj en 2023 en Budapeŝto.

jaro urbo lando dato stadiono atletoj nacioj
1983 Helsinko  Finnlando 7-a ĝis 14-a de aŭgusto Olimpika Stadiono de Helsinko 1355 153
1987 Romo  Italio 28-a de aŭgusto ĝis 6-a de septembro Olimpika Stadiono de Romo 1451 159
1991 Tokio  Japanio 23-a de aŭgusto ĝis 1-a de septembro Nacia Stadiono de Tokio (1958) 1517 167
1993 Stutgarto  Anglio la 13-an ĝis la 21-a de aŭgusto stadiono Gottlieb Daimler 1689 187
1995 Gotenburgo  Svedio 5-a ĝis 13-a de aŭgusto stadiono Ullevi 1804 191
1997 Ateno  Grekio 1-a ĝis 10-a de aŭgusto Olimpika Stadiono 1882 198
1999 Sevilo  Hispanio 20-a ĝis 29-a de aŭgusto Olimpika Stadiono (Estadio de La Cartuja) 1821 201
2001 Edmontono  Kanado 3-a ĝis 12-a de aŭgusto Commonwealth Stadium 1677 189
2003 Parizo/Saint-Denis  Francio 23-a ĝis 31-a de aŭgusto Stade de France 1679 198
2005 Helsinko  Finnlando 6-a ĝis 14-a de aŭgusto Olimpika Stadiono de Helsinko 1688 191
2007 Osaka  Japanio 25-a de aŭgusto ĝis 2-a de septembro 長居陸上競技場 (atletika stadiono Nagai) 1800 197
2009 Berlino  Anglio 15-a ĝis 23-a de aŭgusto Olimpika stadiono de Berlino 2101 202
2011 Teguo  Sud-Koreio 27-a de aŭgusto ĝis 4-a de septembro 대구 스타디움 (stadiono de Teguo) 1945 198
2013 Moskvo  Rusio 10-a ĝis 18-a de aŭgusto Olimpika Stadiono Лужники (Luĵniki) 1974 206
2015 Pekino  Ĉinio 22-a ĝis 30-a de aŭgusto Nacia stadiono de Pekino 1935 207
2017 Londono  Britio 5-a ĝis 13-a de aŭgusto Olimpika Stadiono de Londono 1 1857 199
2019 Doho  Kataro 27-a de septembro ĝis 6-a de oktobro stadiono Ĥalifa internacia 1775 206
2022[1] Eugeno  Usono 15-a ĝis 24-a de julio Hayward Field 1705 180
2023 Budapeŝto  Hungario 19-a ĝis 27-a de aŭgusto Nemzeti Atlétikai Központ 1187 202
2025 Tokio  Japanio 13-a ĝis 21-a de septembro Olimpika Stadiono
2027 Pekino  Ĉinio probable la Nacia stadiono de Pekino

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. vidu la klarigan noton tekste

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]