Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Transfiguration pending
Saltu al enhavo

Divizoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Faktoro)

Pri divizoroj en algebra geometrio, vidu artikolon dividanto (algebra geometrio).


En matematiko, divizoro (aŭ faktoro) de entjero n estas entjero, kiu dividas entjeron n sen laso de resto.

Ekzemple, 7 estas faktoro de 42, ĉar 42/7 = 6. Oni ankaŭ diras, ke "42 estas dividebla per 7" aŭ "7 dividas la entjeron 42". Kutima notacio estas 7 | 42. Ĉiuj pozitivaj divizoroj de 42 estas 1, 2, 3, 6, 7, 14, 21, 42.

Ĝenerale, m|n validas por entjeroj m kaj n, se kaj nur se ekzistas entjero k tia, ke n = km. Tial, faktoroj povas esti negativaj kaj pozitivaj. 1 kaj −1 estas faktoroj de ĉiu entjero; ĉiu entjero estas faktoro de si kaj faktoro de 0; 0 estas faktoro nur de 0 (vidi ankaŭ artikolon divido per nul). Entjeroj divideblaj per 2 estas nomataj paraj, kaj ĉiuj aliaj entjeroj estas nomataj neparaj.

Faktoro de n, kiu ne estas egala al 1, −1, n aŭ −n nomiĝas netriviala divizoro de n. Primo ne havas netrivialajn divizorojn. Entjero kun netrivialaj divizoroj estas neprima.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]