Logan Ramsey
Logan Ramsey | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de marto 1921 en Long Beach | |
Morto | 26-an de junio 2000 (79-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Korinfarkto vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Anne Ramsey (en) (1954–1988) vd | |
Profesio | ||
Okupo | oficiro aktoro televida aktoro vd | |
Aktiva dum | 1948– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Logan Carlisle RAMSEY, Jr. (21an de marto 1921 - 26-an de junio de 2000) estis usona aktoro de teatro, televido kaj kino dum preskaŭ 50 jaroj. Li estis edzo de Anne Ramsey.
Li estis filo de Kapitano Logan Carlisle Ramsey, kiu igis la alarmon dum la atako al Pearl Harbor kaj kapitano de la Aviadila ŝipo USS Block Island (CVE-21). Ramsey militservis kiel aviadilisto en aviadila ŝipo USS Block Island (CVE-106), kiu havis tiun nomon omaĝe al ŝipo de lia patro, kiu dronis.
Lia teatra kariero en Brodway inkluzivas teatraĵojn kiel The High Ground (1950), In the Summer House (1953) kaj The Great Indoors (1965).
Ramsey ofte rolis maliculon en televidserioj dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kaj partoprenis inter aliajn The Edge of Night, Star Trek, Mission: Impossible, Hawaii Five-O, M*A*S*H, Maude, Charlie's Angels, Quincy, M.E., Mork & Mindy, Battlestar Galactica, Knight Rider, Night Court kaj Highway To Heaven .
En kino li partoprenis inter aliajn Banning (1967), Head (1968), Childish Things (1969), The Reivers (1969), The Traveling Executioner (1970), What's the Matter with Helen? (1971), Fury on Wheels (1971), filman trilogion Walking Tall, Some Call It Loving (1973), Busting (1974), Cornbread, Earl and Me (1975), Treasure of Matecumbe (1976), Mean Dog Blues (1978), Any Which Way You Can, The Beast Within (1982), Joysticks (1983), Scrooged kaj Pass the Ammo (1988).