Robert William Wilcox
Robert William Wilcox | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Robert William Kalanihiapo Wilcox | ||||
Naskiĝo | 15-an de februaro 1855 en Maui | ||||
Morto | 23-an de oktobro 1903 (48-jaraĝa) en Honoluluo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Apopleksio vd | ||||
Etno | indiĝenaj havajanoj vd | ||||
Lingvoj | havaja • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono Reĝlando Havajo vd | ||||
Alma mater | Military Academy of Modena (en) vd | ||||
Partio | Home Rule Party of Hawaii (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Capt. William Slocum Wilcox (en) vd | ||||
Infanoj | Robert Kalanikupuapaikalaninui Keōua Wilcox (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto militisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Robert William WILCOX Kalanihiapo (15-an de februaro 1855 en Maui, Reĝlando de Havajo; mortis la 23-an de oktobro 1903 en Honolulu, Havajo) estis Havaja kaj usona politikisto. Inter 1899 kaj 1902 li reprezentis - kiel delegito - la Havajan Teritorion en la Usona Domo de Reprezentantoj.
Junaj jaroj
[redakti | redakti fonton]Robert Wilcox kreskis en Reĝlando de Havajo, kie li vizitis tie ankaŭ la publikajn lernejojn. Li poste laboris dum pluraj jaroj kiel instruisto kaj estis deputito en la parlamento de tiu ŝtato. Inter 1881 kaj 1885 li studis en la itala Militista Akademio en Torino. Li restis ĝis 1887 en Italio, poste li estis revokita de la havaja registaro. Inter 1887 kaj 1889 li agadis en lando-mezurado en Sankta Francisko.
Revoluciaj agadoj en Havajo
[redakti | redakti fonton]En 1889, li estis ĉefo de revolucia movado en Havajo. Li estis pro tio akuzita je ŝtat-perfido, sed li estis liber-parolita antaŭ la tribunalo. Poste li estis denove deputito en la nacia parlamento de Havajo. En 1895 li estis denove ĉefo de malsukcesa ribelo, kun la celo denove surtronigi la forigitan reĝinon Lili'uokalani. Ĉi-foje, li estis kondamnita je morto. La puno estis ŝanĝita al 35-jara prizono. En 1898, Wilcox estis pardonita.
Wilcox en la Usona Kongreso
[redakti | redakti fonton]Post aneksado de Havajo fare de Usono, Robert Wilcox estis la unua elektita delegito de la nove kreita Havaja Teritorio al la Usona Domo de Reprezentantoj en Vaŝingtono. Tiun mandaton li praktikis de 6-a de novembro 1900 ĝis la 3-a de marto 1903. Wilcox estis la nura kongresa delegito el Havajo, kiu ne apartenis al unu el la du grandaj usonaj politikaj partioj. Li estis membro de la t.n. Home Rule Party of Hawaii. En la elektoj de 1902, li ne estis reelektita. Robert Wilcox mortis kelkajn monatojn post fino de sia agado en la Kongreso, la 23-an de oktobro, 1903 en Honolulu, ĉefurbo de la teritorio.