Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Transfiguration pending
Saltu al enhavo

Rozario

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rozario.

Rozario (el la latina vorto rosarium, signifanta rozujaron) estas la nomo kaj de populara tradicia preĝaro inter katolikoj kaj de la globetaro mem, kiun oni uzas por kalkuli la preĝojn. Kvankam preĝado per globetaro inter katolikaj kaj ortodoksaj kristanoj estas tradicio antikva, la moderna katolika rozario, evoluinta ekde la 13-a jarcento, estis disvastigita de la dominikanoj en la 15-a jarcento. Johano Paŭlo la 2a diris: «Pere de la rozario, fideluloj ricevas abundajn gracojn el la manoj de la Dipatrino mem».[1]

La preĝo konsistas de parto voĉa kaj parto mensa:

En la mensa parto, oni meditas pri unu el la 20 misteroj de la vivo de Maria kaj Jesuo. Post la meditado sekvas la parto voĉa: oni preĝas unu Patronian[2] (ĉe la granda aŭ aparta globeto) kaj tiam dek Anĝelajn Salutojn (ĉe la dek globetoj post la aparta globeto). Ĉiu globeto simbolas propran preĝon kaj oni movas la fingron ronde de la globetaro por plenumi ĉiujn ilin.Ĉi tio estas la esenca rozario, sed ĉiu lando kaj epoko variigas ĝin kun aldonaĵoj, precipe kun komencaj kaj finaj preĝoj.

Preĝmaniero

[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej konataj manieroj trapreĝi rozarion estas la jena:

Kolumno 1 Kolumno 2
la kruco oni krucosignas sin, dirante Krucosignon kaj Apostolan Kredon
globeto 1 Patro nia
globetoj 2, 3, 4 Anĝela Saluto
spaco inter globeto 4 kaj 5 Gloro al la Patro (ankaŭ Ho bona Jesuo, eventuale) kaj anonco de la unua mistero
globeto 5 Patro nia kaj meditado pri la ĵus-anoncita mistero
globetoj 6 ĝis 15 (unua dekopo) Anĝela Saluto
spaco inter globetoj 15 kaj 16 Gloro al la Patro (ankaŭ Ho bona Jesuo, eventuale) kaj anonco de la dua mistero
globeto 16 Patro nia kaj meditado pri la ĵus-anoncita mistero
... ...
la agrafo Saluton Reĝino
la kruco oni krucosignas sin, dirante Krucosignon

La misteroj

[redakti | redakti fonton]
La rozaria preĝo Ho bona Jesuo devenas de la Maria apero ĉe Fátima.

Unuj preĝas ĉiom da misteroj tage, aliaj nur po unu en tago, sed pli tipe oni preĝas po kvin misterojn (unu trionon de la tuta originala rozario) en tago. Ĝis 2002, ekzistis nur 15 misteroj. La Kvin Lumajn Misterojn enkondukis la papo Johano Paŭlo la 2-a en oktobro 2002, por festi la Jaron de la Rozario, de oktobro 2002 ĝis oktobro 2003.

La Kvin Ĝojaj Misteroj (preĝotaj lunde kaj dimanĉe)
La Kvin Doloraj Misteroj (preĝotaj marte kaj vendrede)
  • La Agonio de Jesuo en Getsemano
  • La Skurĝado de Jesuo fare de romiaj soldatoj
  • La Kronado - oni kronis Jesuon per dornokrono por puni lin
  • La Portado de la kruco al Golgoto
  • La Krucumado de Jesuo
La Kvin Gloraj Misteroj (preĝotaj merkrede kaj sabate)
La Kvin Lumaj Misteroj (preĝotaj ĵaŭde)

La promesoj de Maria

[redakti | redakti fonton]

La Romkatolika Eklezio rimarkigas dek kvin promesojn destinitajn al devotaj preĝantoj de rozario, kiujn 15-jarcenta dominikano Alain de La Roche asertis ricevi de la Virgulino mem.[3]

  1. Tiu, kiu preĝos la Rozarion ĉiun tagon, ricevos iun ajn gracon petitan.
  2. Mi promesas mian specialan protekton kaj grandajn profitojn al tiuj, kiuj devote preĝos mian rozarion.
  3. La rozario estos fortega ŝildo kontraŭ infero, ĝi detruos malvirtojn kaj liberigos la preĝanton el pekoj.
  4. La rozario burĝonigos virtojn kaj igos siajn preĝantojn akiri Dian mizerikordon.
  5. La animo, kiu konfidas sin al la rozario, ne pereos.
  6. Tiu, kiu preĝos mian rozarion, konsiderante la misterojn, ne estos konkerita de misfortuno nek trovos sin en suferiga morto. Se pekulo, tiu konvertiĝos. Se justulo, liaj gracoj daŭros, kaj tiu estos inda je eterna vivo.
  7. La veraj fideluloj de mia rozario ne mortos sen la sakramentoj de la Eklezio.
  8. Ĉiuj preĝantoj de la rozario havu en kaj en vivo kaj en morto la lumon kaj plenecon de gracoj, kaj ili partoprenu en la meritoj de gloruloj.
  9. Mi liberigos el la purgatorio la fidelulojn de la rozario.
  10. La veraj preĝantoj de mia rozario ĝuos altrangan gloron paradize.
  11. Pere de trapreĝo de rozario, oni akiros tion, kion oni petas al mi.
  12. Mi kovros la bezonojn de tiuj, kiuj disvastigas mian rozarion.
  13. Ĉiuj, kiuj preĝos la rozarion havos ĉiujn ĉielajn glorulojn kiel interhelpantojn, kaj en vivo kaj en la momento de morto.
  14. Ĉiuj, kiuj preĝas mian rozarion estas miaj amataj gefiloj kaj gefratoj de mia ununura filo Jesuo.
  15. La pio por la sankta rozario estas granda signo de antaŭdestino.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]