Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Angela Merkel ne ekhavas permeson vidi sian NSA-dosieron

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 11-a de aprilo 2014

Centra oficejo de la NSA
en Fort Meade, Marilando, Usono.

Usono rifuzas doni vidpermeson al la germana kancelierino Angela Merkel pri la dosiero, kiun la Agentejo pri Nacia Sekureco (NSA) konstruis pri ŝi.

Vaŝingtono ankaŭ rifuzas respondi al demandoj el Germanio pri agadoj de la NSA. Tion sciigas la Brita gazeto The Guardian ĵaŭde la 10-an de aprilo 2014.

Tio kaj aliaj agadoj de la NSA kaŭzis grandan indignon en Germanio. Angela Merkel vizitos baldaŭ Usonon. La vizito celas laŭ The Guardian inter alie sanigi la vundojn faritajn inter Germanio kaj Usono fare de la subaŭskultadaj praktikoj de la NSA. Tamen tio estas malfaciligata de la rifuzo de la usona registaro doni vidpermeson al Angela Merkel pri ŝia dosiero.

Fontoj

(nederlande)  «Merkel krijgt geen inzage in NSA-dossier» – [[nu.nl]], 10-04-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de nu.nl]] (angle)  «Angela Merkel denied access to her NSA file» – [[Gazeto: The Guardian]], 10-04-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Gazeto: The Guardian]]



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q19760894Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo