Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Ŝvihova montetaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝvihova montetaro
ĉeĥe Švihovská vrchovina
montetaro
Belvido el Radyně al Klabavská pahorkatina sur nordoriento de la tutaĵo, en antaŭaĵo urbo Starý Plzenec
Oficiala nomo: Ŝvihova montetaro
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distriktoj
Historia regiono Bohemio
Parto de Pilzena montetaro
Najbaraj unuoj
Subulaj unuoj
Akvejo Berounka
Plej alta punkto
 - situo Koráb
 - alteco 773 m s. m.
Areo 1 424,00 km² (142 400 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Švihovská vrchovina
Portalo pri Geografio

Ŝvihova montetaro (ĉeĥe Švihovská vrchovina) estas geomorfologia tutaĵo, kreanta sudan parton de Pilzena montetaro. Ĝi etendiĝas en sudokcidenta Bohemio, kie ĝi prenas plejparton de distrikto Plzeň-sudo kaj apudajn regionojn de ĉirkaŭaj distriktoj (sudokcidenton de distrikto Rokycany, sudorientan duonon de distrikto Plzeň-urbo, nordokcidenton de distrikto Klatovy kaj orientan randon de distrikto Domažlice. La plej altan pinton kreas monto Koráb ĉe Kdyně.

Sur teritorio de Ŝvihova montetaro situas du mezgrandaj urboj, Klatovy kaj Rokycany, el pluaj malpli grandaj setlejoj ekz. Přeštice (apud limo kun Plasa montetaro), Holýšov, Nýrsko, Janovice nad Úhlavou, Starý Plzenec, Blovice, Spálené Poříčí, Mirošov kaj Hrádek.

Ŝvihova montetaro kiel tutaĵo enfalas en akvokolektan areon de rivero Berounka, sed kiu mem trafluas ekster la priskibata teritorio. Enkadre de la tutaĵo la akvoaj fluantoj ĝenerale kunkuras al ĝia norda rando, malantaŭ kiu situas Pilzena valkaldrono; elmembriĝas tiel tri pli signifaj partaj akvoklektaj areoj: la plej grandan en la sudokcidenta kaj la centra parto de Ŝvihova montetaro kreas rivero Radbuza kun siaj dekstraflankaj alfluantoj Merklínka kaj Úhlava. El la sudoriento de la teritorio kolektas akvojn rivero Úslava kaj la nordorientan randon de Ŝvihova montetaro deakvigas rivereto Klabava.

La montetaro ricevis sian nomon laŭ urbo Švihov.