Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Alfred Tennyson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alfred, Lord Tennyson)
Alfred Tennyson
Persona informo
Alfred Tennyson, 1. Baron Tennyson
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1809 (1809-08-06)
en Somersby
Morto 6-an de oktobro 1892 (1892-10-06) (83-jaraĝa)
en Aldworth
Tombo Abatejo Westminster Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Anglikanismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Trinity College
King Edward VI Grammar School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro George Clayton Tennyson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Elizabeth Fytch (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Charles Tennyson Turner (en) Traduki, Emilia Tennyson (en) Traduki, Edward Tennyson (en) Traduki, Emily Tennyson (en) Traduki, Mary Tennyson (en) Traduki, Frederick Tennyson (en) Traduki, Horatio Tennyson (en) Traduki, George Tennyson (en) Traduki, Cecilia Tennyson (en) Traduki, Septimus Tennyson (en) Traduki, Matilda Tennyson (en) Traduki kaj Arthur Tennyson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Emily Tennyson, Lady Tennyson (en) Traduki (1850–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Hallam Tennyson, 2nd Baron Tennyson (en) Traduki, Lionel Tennyson (en) Traduki, [Unnamed] Tennyson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
politikisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poezio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Londono vd
Verkado
Verkoj The Charge of the Light Brigade ❦
The Lady of Shalott vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfred, Lord TENNYSON (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1809, mortis la 6-an de oktobro 1892) estis unu el la plej gravaj anglaj poetoj. Li kronitis laŭropoeto.

Tennyson naskiĝis en la vilaĝo Somersby en la angla provinco Lincolnshire kaj estis la filo de pastro. Li estis edukita en privata mezlernejo de la loĝloko Louth kaj en la kolegio Trinity de la universitato de Kembriĝo.

Tennyson eldonis sian unuan poemkolekton en 1830. Kvankam kritikantoj mallaŭdis ĝin kiel tro sentimentala, la poemoj baldaŭ populariĝis.

Unu el liaj plej bonkonataj poemoj, The Lady of Shallott, aperis en dua kolekto en 1833.

En 1850 Tennyson atingis la plej altan pinton de sia kariero, kiel laŭdata poeto post William Wordsworth kaj en la sama jaro li verkis sian majstroverkon, In Memoriam, dediĉitan al amiko de siaj studentaj jaroj, Arthur Henry Hallam. En la sama jaro, Tennyson edziĝis kun Emily Sellwood.

Malfrue en sia kariero Tennyson verkis dramojn, sed liaj teatraĵoj estis malmulte sukcesaj eĉ dum li vivis. Li mortis en 1892.

Reĝino Viktorino estis fervora admiranto de la verkoj de Tennyson, kaj li fariĝis la Barono Tennyson.

Multe da liaj poemoj baziĝis sur klasikaj aŭ mitologiaj temoj.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Charge of the Light Brigade
  • The Lady of Shallot ("La damo de Shallot")
  • In Memoriam A.H.H.
  • Ulysses ("Uliso")
  • Locksley Hall
  • Crossing the Bar
  • Tithonus
  • The Lotus-Eaters
  • Idylls of the King
  • Maud
  • The Epic ("La epopeo")

Aperis en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri In Memoriam

Citaĵo
 Belega traduko de altpensa versaĵo, verkita de la fama angla poeto Tenison (sic), kiel memoraĵon al lia amiko Arthur Hallam, kiun la morto tre junan forrabis de li. 
— F. Delgarbo.Belga Esperantisto n070 (aug 1914)
Citaĵo
 S-ro Styler en sia antaŭparolo skribas jene:—

“Tennyson kaj Arturo Hallam estis universitataj amikoj, am-fratoj kiel Oresto kaj Pilado... Arturo Hallam subite mortis en Vieno la 15-an de Septembro, 1833... Tiu sortobato forprenis de Tennyson ĉiun vivĝojon. Longe li nur deziris morti. Sed la Poezio kaj Soleco konsoletis lin...” La poemo In Memoriam estas eble la plej alta tributode respekto kaj amo iam farita de unu homo al alia. Ĝi prikantas la doloron, kiun sentis la poeto pro sia perdo; la amon, kiun li konservis al sia mortinta amiko; la esperon, kaj fine la fidon, kiun li havis pri rekuniĝo kun li en pli vasta sfero. La verko konsistas el 131 kantoj de diversaj longoj, verkitaj dum periodo de naŭ jaroj post la morto de Hallam. Antaŭ la kantaro staras enkonduka strofaro verkita nur en 1849, tio estas, post intertempo de 7 jaroj. Tio ĉi estas konfeso de fido de Tennyson kaj pardonpeto pro mankoj kaj erarpensoj eble troviĝantaj en la poemo mem.

Ho, forta Fil de Dio, Am' senmorta,
Vi, kiun ni, vizaĝon ne vidinte,
Per kredo, nur per kredo, ĉirkaŭprenas,
Kredante, kion ni ne povas pruvi ;
....
Vi ne nin lasos en la polvo, ne!
Vi faris Homon, li ne scias kial,
Li pensas, ke li ne por morti vivas ;
Vi faris lin...Vi estas die justa.
....
Pardonu mian ploron; li foriris
La kreitaĵo Via, kiel bela !
Mi fidas, ke en Vi li nune vivas,
Kaj tie mi lin trovas pli aminda.
....

Mankas al ni loko por multe citi el la poemo. Ni tamen ne povas ne citi la belan tributon, kiun la poeto faras al sia amiko en la lastaj strofoj. Pripensinte la evoluadon de la homa raso kaj la progreson de la scienco kaj saĝo ĉe la homoj, Tennyson antaŭrigardas al

...fina ras' perfekta,
Ja, kiu la okulojn de la Scio
Senpere vidos ; sub komando ĝia
La Tero tuta estos; en la mano
Naturo,— kiel malfermita libro.

Ne plu duone besta ; ĉio, kion,
Ni pensis, amis, faris, kaj esperis,
Aŭ suferadis, estas nur la semo
De kio estos la florar' kaj frukto.

De tiu ras' la viro, kiu paŝis
Kun mi sur la planedo nia, estis
Tip' nobla; antaŭtempe aperinta,
1' amiko, kiu apud Dio vivas.”

La traduko de S-ro Styler, kiel oni vidas supre, havas grandajn meritojn rilate al la poezieco de la stilo. Komparo kun la angla teksto montras, ke ĝi ankaŭ estas mirinde fidela traduko. Se en kelkaj lokoj la leganto trovas ĝin ne tre facile komprenebla aŭ malpli poezia, tion ĝi ŝuldas plejparte al la kelkfoja neklareco de la originalo, kaj al la ofte preskaŭ nevenkeblaj malfacilaĵoj de la traduko de angla-lingvaj poemoj. Ni kore gratulas S-ron 'Styler pri lia traduko kaj rekomendas ĝin al literaturamantoj ĉiulandaj.

La libro havas tre oportunan formaton kaj estas klare kaj preskaŭ senerare presita. 
— —A.B. La Brita Esperantisto - Numero 117, Septembro (1914)

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]