Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Andor Budincsevits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Budincsevits
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1905 (1905-08-04)
en Budapeŝto
Morto 28-an de majo 1995 (1995-05-28) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Megyeri Cemetery (en) Traduki, B. kriptasor, 7. Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kemia inĝeniero
inventisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Andor Budincsevits [budinĉeviĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Budincsevits Andor, estis hungara kemiisto, inventisto. Lia familia nomvarianto estis Budincsevics [budinĉeviĉ].

Andor Budincsevits[1] naskiĝis la  4-an de aŭgusto 1905(nun 1905-08-04) en Budapeŝto, li mortis la 28-an de majo 1995 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Andor Budincsevits laboris en laboratorio de elektra fabriko en Újpest inter 1930–1950, dum li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1947. Inter 1950–1973 li laboris en esplorinstituto en Budapeŝto, sed en 1965 li esploris en Londono. Li okupiĝis pri vakutuboj, krome li kreis signifajn ilojn, per ili Zoltán Bay sukcese radaris la Lunon, se ne paroli pri 29 patentoj. Pro tiuj agoj li aŭtomate kandidatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1933, sed ido ne naskiĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1953, post 2 jaroj alian premion.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A transzurán elemek. (1954)
  • Vonatvilágítási szabályozóberendezések és legújabb fejlődésük. (1961)
  • Oxidkerámiák. (1979)
  • Kryo-vákuumtechnika a mikroelektronikában. (1983)
  • Ipari oxidkerámiák. (1987)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.