Andor Nagy
Andor Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1963 (61-jaraĝa) en Csorna |
Lingvoj | hungara • germana • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1987) ekonomika altlernejo Harvard (–) Libera Universitato Berlino |
Okupo | |
Okupo | politikisto diplomato |
TTT | |
Retejo | http://nagyandor.fidesz.hu/ |
Andor Nagy [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Andor estas hungara parlamenta deputito, ambasadoro, advokato.
Andor Nagy[1] naskiĝis la 25-an de februaro 1963 en Csorna.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Andor Nagy maturiĝis en gimnazio en Győr, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1987, dum li konatiĝis kun Viktor Orbán. En la sekvanta jaro li havis postenon en kooperativo, en la sama jaro li aliĝis al Fidesz. Inter 1989-1993 li studis en Libera Universitato Berlino, ekde 1993 li havis postenon en partio Fidesz, baldaŭ en la ŝtata administracio, eĉ li estis subministro. En 1994 li estis kandidato pri advokato, post 3 jaroj li advokatiĝis. Inter 2004 kaj 2013 li estis parlamentano, inter 2013-2018 ambasadoro en Israelo, poste en Aŭstrio. Li ricevis francan Honoran Legion en 2001, germanan premion en 2002. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filinojn en 2000, respektive en 2003.