Andor Weininger
Andor Weininger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Weininger Andor |
Naskiĝo | 12-an de februaro 1899 en Karancs (Hungara reĝlando) |
Morto | 6-an de marto 1986 (87-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1918–1919) Bauhaus (–1921) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto desegnisto koreografo dezajnisto pentristo grafikisto scenografo |
Andor Weininger [vejninger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Weininger Andor estis hungara arkitekto, pentristo, grafikisto, fasonisto.
Andor Weininger [1] naskiĝis la 12-an de februaro 1899 en Karancs (Hungara reĝlando, nuntempa Karanac en Kroatio), li mortis la 6-an de marto 1986 en Novjorko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Andor Weininger apartenis al artista rondo de Petar Dobrović en Pécs, tuj post la 1-a mondmilito li studis en arkitekta fakultato de Reĝa Teknikuniversitato József, ekde 1921 li frekventis kursojn pri Bauhaus (Vejmaro) kaj aliĝis al De Stijl. En 1923 en Hamburgo li estis dekoraciisto kaj kostumisto en kabaredo, poste li revenis al Bauhaus. Inter 1928 kaj 1938 li estis fasonisto en Berlino, poste pro la naziismaj malpermesoj li iris al Nederlando. Li vivis en Kanado inter 1951-1958, poste ĝismorte en Novjorko. Li kontinue havis kontaktojn kun Hungario. Li havis edzinon.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Düsseldorf, Budapeŝto, Berlino (1990)
- Ulm, Kolonjo (1999)
- Vejmaro (2000)
El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-09-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio