András Fricsay
Etoso
András Fricsay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 2-an de aprilo 1942 en Szeged (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | école d'art dramatique Max-Reinhardt (fr) |
Familio | |
Patro | Ferenc Fricsay |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro filmaktoro teatra aktoro aktoro televida aktoro |
András Fricsay [andrAŝ friĉai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fricsay András estis hungardevena germana aktoro, reĝisoro. Li prenis la karesnomon Kali Son, lia patro estis Ferenc Fricsay.
András Fricsay[1][2] naskiĝis la 2-an de aprilo 1942 en Szeged (Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]András Fricsay estis edukita jam en Okcidenta Germanio. Li studis en Ĝenevo en École des Beaux Arts inter 1959–1963, poste en Berlino en Max Reinhardt School (1963–1966) (dubaj informoj!). Ekde 1971 li estis teatrestro, post 3 jaroj operejestro. En 1979 li fondis sendependan teatran trupon. Ekde 1992 li estis liberprofesia reĝisoro, sed li aperis ankaŭ en filmoj. Inter 2001–2012 li vivis en Berlino, poste en Svislando.
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Friedrich Schiller: La Rabistoj (1989, prezentita 111-foje)
- Lina Wertmüller: Szerelem és anarchia
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Von Haut zu Haut (1970) - Polawski
- Die Eroberung der Zitadelle (1977) - Hermann Brucker
- Der Angriff (1987) - Bruno
- Die Sturzflieger (1995) - Gibson
- Álomkergetők (2004) - Vater Blessing
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Preis der Freiheit (1966) - studento
- Eines langen Tages Reise in die Nacht (1973) - Jamie Tyrone
- Derrick (serio, 1984-1985) - Kusich
- Zwei zum Verlieben (serio, 1996) - Max
- Die Wache (serio, 2005) - D-ro Traunstein
- Götz von Berlichingen (serio, 2014) - Bischof von Bamberg
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- germanlingva biografio
- [1]
- [2][rompita ligilo]