Araŝ Sadeki
Etoso
Araŝ Sadeki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de septembro 1986 (37-jaraĝa) en Irano |
Ŝtataneco | Irano |
Familio | |
Edz(in)o | Golrokh Ebrahimi Iraee (en) |
Okupo | |
Okupo | homrajta aktivulo |
Araŝ SADEKI (Perse: آرش صادقی) estas irana politika aktivisto pri homaj rajtoj kaj malliberulo.[1][2] Li estas plej bone konata pro sia malsatstriko kiel ago de protesto kontraŭ la aresto de sia edzino sen ajnaj juraj pruvo aŭ garantio. Araŝ estis universitata studento en Universitato Allameh Tabatabaei en Teherano el kiu li estis elpelita fare de la aŭtoritatoj pro sia politika agado.