Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Bab Ezuar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bab Ezuar
komunumo de Alĝerio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 16311
Demografio
Geografio
Geografia situo 36° 43′ N, 3° 11′ O (mapo)36.7166673.183333Koordinatoj: 36° 43′ N, 3° 11′ O (mapo) [+]
Alto 19 m [+]
Areo 8,02 km² ( 802 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bab Ezuar (Alĝerio)
Bab Ezuar (Alĝerio)
DEC
Situo de Bab Ezuar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bab Ezzouar [+]
vdr

Bab Ezuar, laŭ arabe باب الزوار estas urbego, antaŭurbo de la ĉefurbo Alĝero en norda Alĝerio en Provinco Alĝero. La loknomo signifas: "pordego de vizitantoj".

Kvartalo en Bab Ezuar

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En Bab Ezuar loĝis 275 630 en 2024 laŭ [1].

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Bab Ezuar kuŝas sur ebenaĵo 19 m super la marnivelo. Borĝ El Kiffan troviĝas nur 3, ĉefurbo Alĝero 13, Borĝ Bu Areriĝ 158, Oran 361 kilometrojn (aere) [2].

Banko

La areo estis konata kiel Retour de la Chasse (Reveno de Ĉasado) dum la francaj koloniaj tempoj. Tie situis 2 apartaj vilaĝoj. Urbo Bab Ezuar estis formita neplanite de navedantoj sinsekve konstruitaj ekde la malfruaj 1970-aj jaroj sur praa marĉa ebenaĵo. La rezulto estas tio, ke la urbo ne havas realan urbocentron. Ekde 2001 la ŝtato konstruis plurajn kvartalojn kun 22-etaĝaj loĝdomoj. Baldaŭ multaj hoteloj kaj komercaj butikcentroj estis kreitaj en la areo.

La ekonomio de la municipo dependas esence de la serva sektoro kun la komerca distrikto. Bab Ezuar estas provizita per trinkakvo de marakva sensaliga stacio.

Bab Ezuar estas loko de teknologia universitato.

Tramo

Bab Ezuar havas fervojan linion, ankaŭ aŭtovojan kontakton, eĉ tramo servas en la urbo el Alĝero. Ĝuste internacia flughaveno de Alĝero funkcias tre proksime.

Bab Ezuar situas en mediteranea klimato (Csa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 670 mm. La jara temperaturo estas 18 °C.

Parko

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans
Universitato