Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Catherine Deneuve

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Catherine Deneuve
Catherine Deneuve, Venecio (1974).
Catherine Deneuve, Venecio (1974).
Persona informo
Catherine Dorléac
Naskonomo Catherine Fabienne Dorléac
Naskiĝo 22-an de oktobro 1943 (1943-10-22) (80-jaraĝa)
en Francio Parizo, Francio
Lingvoj franca vd
Loĝloko Parizo vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Maurice Dorléac (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Renée Simonot Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Françoise Dorléac, Sylvie Dorléac (en) Traduki kaj Danielle Clariond (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o David Bailey (1965–1972)
Amkunulo Roger Vadim
Marcello Mastroianni Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Christian Vadim (en) Traduki
 ( Roger Vadim)
Chiara Mastroianni
 ( Marcello Mastroianni) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Catherine Deneuve vd
Okupo aktoro
modelo
kantisto
filmaktoro
filmproduktoro
voĉaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1957–nuntempo
Aktorado
César
Plej bona aktorino
1980 Le Dernier métro
1991 Indochine
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Catherine DENEUVE [katrin dönöv] (naskiĝis la  22-an de oktobro 1943(nun 1943-10-22) en Parizo) estas franca aktorino. Jam en la aĝo de 13 jaroj ŝi aperis en malgrandaj filmroloj. Internacian famon ŝi gajnis en 1964 per la filmo Les Parapluies de Cherbourg. Pro la ĉefrolo en la filmo Indochine ŝi en 1992 estis nomumita por Oskaro.

En 1998 ŝi kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko. Entute ŝi aperis en cento da filmoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Deneuve fotita en la Studioj Harcourt, Parizo, en 1952.

Catherine Fabienne Dorléac naskiĝis en Parizo dum la okupacio fare de Nazia Germanio, filino de la geaktoroj Maurice Dorléac (1901-1979) kaj Jeanne Renée Deneuve, konita en la artetoso kiel Renée Simonot (1911-2021); ŝi estas la tria de kvar fratinoj. La aliaj tri estis Danielle (1936) — nur patrinflnka —, Françoise Dorléac (1942-1967) kaj Sylvie (1946).

Ŝi debutis laŭ la nomo Catherine Dorléac en Les Collégiennes (1957). Ŝi ŝanĝis sian artetosan familinomon al tiu de sia patrino kaj post kelkaj minoraj laboroj, la unua fama reĝisoro por kiu ŝi laboros estis Roger Vadim en Le Vice et la Vertu (1963), kies kormaikino ŝi iĝis kaj kun kiu ŝi akiris la personecon kiun ŝi retenos dum granda parto de sia kariero. Lia unua granda sukceso okazis en 1963 per la muzikala filmo reĝisorita de Jacques Demy, Les Parapluies de Cherbourg, kiu atingis la Oran Palmon en la Festivalo de Cannes kaj en kiu Deneuve 20-jarĝa ludis la protagonistan rolon kantante sed dublita de la kantistino Danielle Licari. En siaj unuaj filmoj, ŝi montris bildon de romantisma kaj iom najva junulino.

Catherine Deneuve en Belle de Jour, 1967.

La filmo kiu ŝanĝis ŝian karieron estis Belle de jour de 1967, kiu ricevis la Oran leonon en la Festivalo de Venecio kaj kiu fiksis la bildon de Deneuve kiel glacia, enigma kaj mistera kiu pluis.[1]Luis Buñuel, la reĝisoro de tiu filmo diris pri ŝi jenon: «Ŝi estas bela kiel morto, alloga kiel peko kaj malvarma kiel virto».[2]

Laŭlonge de preskaŭ ses jardekoj de kariero, ŝi laboris kun reĝisoroj kiel Manoel de Oliveira, Roman Polanski (Repulsion), Marcel Camus, Dino Risi, Agnès Varda, André Téchiné, Luis Buñuel (Belle de jour, Tristana), Hugo Santiago, François Truffaut (La sirène du Mississipi), Lars von Trier (Dancer in the Dark) kaj François Ozon, inter aliaj.

Pro sia rolo en Indochine (1992) ŝi estis nomumita al Oskar Premio, kiun ŝi ne ricevis, dum la filmo ja atingis la premion korespondan al la plej bona filmo neanglalingva. En 1994 ŝi ricevis la Premion Donostia de la Donostia Kinfestivalo.

En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj ŝi partoprenis en kelkaj usonaj kaj britaj filmoj, kun steluloj kiel Jack Lemmon (The April Fools, 1969), Ava Gardner (Mayerling) kaj Burt Reynolds (Hustle, 1975), sed ĝenerale ili ne estis tre sukcesaj kaj la aktorino ne establiĝis kiel stelulo en Holivudo.

Catherine Deneuve en 2000.

En 1983 ŝi reaperis en la brit.usona kino kun Susan Sarandon kaj David Bowie en la privampira filmo The Hunger, reĝisorita de Tony Scott.

En 2022 ŝi ricevis la Oran Leonon pro tuta kariero en la Kinfestivalo de Venecio.[3]

Ŝi havas du gefilojn, nome Christian Vadim (1963) kun Roger Vadim, kaj Chiara Mastroianni (1972) kun la itala Marcello Mastroianni. Catherine Deneuve edzinĝis nur unufoje, kun la brita fotisto David Bailey, kies geedzeco daŭris de 1965 ĝis 1972.

Ŝi estis fratino de la aktorino Françoise Dorléac, mortinta pro aŭtakcidento en 1967. Ŝi kontaktigis Catherine Deneuve kun kinistoj kiel Polanski kaj Buñuel. Ili laboris kune en Les Demoiselles de Rochefort. En 1996, ŝi publikigis libron Elle s’appelait Françoise, verkita kun Patrick Modiano, en kiu rakontas kiel la morto de ŝia fratino ŝanĝis ŝian vivon kaj kiel dum ŝia rilato kun François Truffaut (kiu antaŭe estis amantino de Françoise Dorléac), ambaŭ komprenis, ke ambaŭ kunhavis sekretan pasion por la malaperinta Françoise.

Listo de kelkaj filmoj[redakti | redakti fonton]

21-a jarcento (kompleta filmaro)[redakti | redakti fonton]

  • 2005 : Palais Royal! de kaj kun Valérie Lemercier: la reĝino Eugénia
  • 2006 : Le Concile de pierre de Guillaume Nicloux: Sybille Weber
  • 2006 : Le Héros de la famille de Thierry Klifa: Alice Mirmont
  • 2007 : Après lui de Gaël Morel: Camille
  • 2008 : Un conte de Noël de Arnaud Desplechin: Junon
  • 2008 : Je veux voir de Khalil Joreige kaj Joana Hadjithomas: ŝi mem
  • 2008 : Mes stars et moi de Lætitia Colombani: Solange Duvivier
  • 2009 : Cyprien de David Charhon: Viviane
  • 2009 : La Fille du RER de André Téchiné: Louise
  • 2009 : Bancs publics (Versailles Rive-Droite) de Bruno Podalydès: la klientino en la ŝranko
  • 2009 : Mères et Filles de Julie Lopes-Curval: Martine
  • 2010 : Potiche de François Ozon
  • 2010 : L'Homme qui voulait vivre sa vie de Éric Lartigau: Anne
  • 2011 : Les Yeux de sa mère de Thierry Klifa: Lena Weber
  • 2011 : Les Bien-aimés de Christophe Honoré: Madeleine
  • 2012 : Les Lignes de Wellington (As linhas de Torres Vedras) de Raoul Ruiz kaj Valeria Sarmiento: Severina
  • 2012 : Dieu aime le caviar (O Theos agapaei to haviari) de Yannis Smaragdis: Katerina la 2-a (Rusio)
  • 2012 : Astérix et Obélix : Au service de sa Majesté de Laurent Tirard: Cordelia, la reĝino de Anglio
  • 2013 : Elle s'en va de Emmanuelle Bercot: Bettie
  • 2014 : Dans la cour de Pierre Salvadori: Mathilde
  • 2014 : L'Homme qu'on aimait trop de André Téchiné: Renée Le Roux
  • 2014 : Trois cœurs de Benoît Jacquot: Colette
  • 2015 : La Tête haute de Emmanuelle Bercot: Juge Florence Blaque
  • 2015 : Le tout nouveau testament de Jaco Van Dormael: Martine
  • 2016 : Le Cancre de Paul Vecchiali: Marguerite
  • 2017 : Sage Femme de Martin Provost: Béatrice
  • 2017 : Bonne Pomme de Florence Quentin: Barbara
  • 2017 : Tout nous sépare de Thierry Klifa: Louise
  • 2018 : Mauvaises Herbes de Kheiron: Monique
  • 2018 : La Dernière folie de Claire Darling de Julie Bertuccelli: Claire Darling
  • 2019 : L'Adieu à la nuit de André Téchiné: Muriel
  • 2019 : Fête de famille de Cédric Kahn: Andréa
  • 2019 : La Vérité de Hirokazu Kore-eda: Fabienne
  • 2020 : Terrible Jungle de Hugo Bénamozig kaj David Caviglioli: Chantal de Bellabre
  • 2021 : De son vivant de Emmanuelle Bercot: Crystal
  • 2022 : Femminile singolare: baletestrino
  • 2023 : Habib, la grande aventure de Benoît Mariage: ŝi mem
  • 2023 : Bernadette de Léa Domenach: Bernadette Chirac
  • 2024 : Au fil des saisons de Hanna Ladoul kaj Marco La Via: Solange
  • 2024 : Marcello mio de Christophe Honoré: ŝi mem
  • 2024 : Spirit World de Eric Khoo
  • 2024 : Dada de Gustave Kervern kaj Benoît Delépine
Catherine Deneuve en 1969
Catherine Deneuve en 1995
Catherine Deneuve en 2017

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]