Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Chrastavec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chrastavec
germane Chrostau
municipo
Ĉefa ŝoseo en Chrastavec
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chrastavec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Chrastavec
 - alteco 455 m s. m.
 - koordinatoj 49° 36′ 57″ N 16° 30′ 09″ O / 49.61583 °N, 16.50250 °O / 49.61583; 16.50250 (mapo)
Katastro 5,40 km² (540 ha) Chrastavec
Loĝantaro 228 (2024)
Denseco 42,22 loĝ./km²
Unua skribmencio 1318
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 04
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578126
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chrastavec
Retpaĝo: chrastavec
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Chrastavec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 7 km sude de urbo Březová nad Svitavou. Municipo Chrastavec troviĝas en pentrinda valo de Svitava montetaro. Apartenas al ĝi domaro Půlpecen sur dekstra valo de rivero Svitava laŭlonge laŭ fervoja linio el Česká Třebová al Brno. Vivas ĉi tie 228 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bělá nad Svitavou, Brněnec, Vítějeves, Rozhraní kaj Študlov.

La unua skriba mencio pri Chrastavec estas el la jaro 1241. Tiam, dum regado de la reĝo Venceslao la 1-a, fortikaĵeto de Oldřich Chrastavský el Chrastava estis vicigita en defenda sistemo de Bohemio: la burgo Boskovice - la fortikaĵeto Chrastavec - la monaĥejo Majdalenka - la burgo Svojanov.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869345
1880408
1890421
1900427
1910510
1921531
JaroLoĝantoj
1930533
1950436
1961457
1970441
1980348
1991299
JaroLoĝantoj
2001272
2014225
2016219
2017218
2018209
2019212
JaroLoĝantoj
2020206
2021199
2022218
2023231
2024228

Partoj de municipo

[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵo

[redakti | redakti fonton]

En centro de la vilaĝo estas preĝejo de la Plej Sankta Triunuo. Ĝi estas baroka ununava konstruaĵo el la 18-a jarcento kun oblonga navo kaj trilatere fermita presbiterejo, sakristio en la akso kaj prisma turo antaŭ la okcidenta fronto. La fenestroj estas duoncirkle fermitaj, la vandoj interne membrigitaj per pilastroj, plafonoj estas volbitaj per plataĵoj en zonoj, la fermo per konĥo. La ekipaĵo estas pseŭdostila el la fino de 19-a jarcento. La altaro estas ornamita per statuoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo el la dua duono de 18-a jarcento.

Signifaj personoj

[redakti | redakti fonton]
  • Profesoro MUD-ro Josef Janků, naskiĝinta en la jaro 1896, specialisto de oftalma kliniko en Prago. Pioniro de operacioj de katarakto. Portanto de medalo de Jan Evangelista Purkyně.
  • Sacerdoto Petr Ducháček, naskiĝinta en la jaro 1916, estis dum komunisma reĝimo maljuste kondamnita kaj malliberigata. Nur en la jaro 1966 li revenis al sia pastra misio.
  • RND-ro Hanuš Ettl, CSc. naskiĝis en la jaro 1931. Sian vivon li dediĉis al studado de algoj kaj al ilia kultivado.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]