Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Dahlia Ravikoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dahlia Ravikoviĉ
Persona informo
דליה רביקוביץ
Naskiĝo 17-an de novembro 1936 (1936-11-17)
en Ramat Gan
Morto 21-an de aŭgusto 2005 (2005-08-21) (68-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Hebrea Universitato de Jerusalemo
Hugim High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo lingvisto
pacaktivisto
romanisto
ĵurnalisto
tradukisto
poeto
verkisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poezio kaj tradukado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1957– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dahlia Ravikoviĉ (hebree דליה רביקוביץ': ; la 17an de novembro 1936 – la 21a de aŭgusto 2005, en Tel-Avivo, Israelo) estis israela poeto, tradukisto, pacaktivulo kaj publika figuro.

Ŝia poezio estas tradukita en multajn lingvojn [1].

Junaĝe ŝi kreskis en Kibuco Geva kaj poste la familio translokiĝis al Ĥajfo [2][3]. studis en la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Ŝi publikigis siajn unuajn poemojn (hebrelingvajn) en la poezia revuo Orlogin (Sablohorloĝo), redaktita fare de Abraham Ŝlonski, kiu ankaŭ instigis ŝin por okupiĝi pri karieron kiel verkisto. Efektive, ŝia unua libro de poezio, La Amo de Ora Pomo, eldonita en 1959, establis ŝin kiel unu el eminentaj junaj poetoj de israelo kiuj estis indiĝene naskitaj (la surloke naskitoj estas nomitaj Cabroj pro la frukto de Opuntia ficus-indica) [4]. En la 1960-aj jaroj ŝi estis edziĝinta al Jicĥak Livni.

Krom poezio, ŝi ankaŭ verkis prozon, porinfanan literaturon kaj tradukis poemojn kaj romanojn de Edgar Allan Poe,  T. S. EliotWilliam Butler Yeats en la hebrean. Kelkaj el ŝiaj poemoj funkciis kiel la bazo por kantotekstoj. Ekde la Libana Milito de 1982 ŝi partoprenis en la israela pacmovado kaj estis favora al socia justeco en israela socio.

La poezio de Dalia estis tre aklamita, kaj eĉ ricevis multajn literaturajn premiojn: la Bialik-Premio (1987), la Ŝlonski-Premio, la Brenner-Premio, kaj la Israela Ĉefministro-Premio por Hebreaj Verkistoj (2005); Al ŝi estis premiita la Israela Ŝtata Premio en 1998 kaj ricevis honordoktorecon de la Universitato de Ĥajfo en 2000 [5].

La tuta vivo de Dalia estas ligita kun depresio kaj la eliro de ĝi. Tio estas reflektita en ŝiaj poemoj pri la ŝtormo en la animo, intervalante de grandegaj bestoj implikitaj en moralaj kaj politikaj problemoj. Dahlia skribis: "Mia mania depresio estas stabila. Kiam mi estas deprimita mi malamas min, mi vidas neniun."

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Dahlia Ravikovitch". Arkivigite je 2006-07-16 per la retarkivo Wayback Machine. Institute for the Translation of Hebrew Literature.
  2. Joffe, Lawrence, "Dalia Ravikovitch", August 30, 2005. Kontrolita March 11, 2009.
  3. Gold, Nili Scharf. (2017-10-03) Haifa: City of Steps (angle). Brandeis University Press. ISBN 978-1-5126-0119-0.
  4. (1965) The Modern Hebrew Poem Itself. Detroit: Wayne State University Press, p. 192–193. ISBN 978-0-8143-2485-1.
  5. Recipients in 1998 (Hebrew). Arkivita el la originalo je 2014-10-06.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]