Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Diskuto:Projekto Gutenberg

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Je 16 novembro 2010 mi korektis kelkajn etajn erarojn. Ankoraŭ necesus unuecigi la nomon en la teksto: nun estas Projekto Gutenberg, Gutenberg-projekto... (Roland Rotsaert)

Bone, en iuj naciaj lingvoj la projekto havas nacilingvajn titolojn. France ĝi nomiĝas Projet Gutenberg, germane Projekt Gutenberg, angle Project Gutenberg, hispane Proyecto Gutenberg, portugale Projeto Gutenberg ktp ktp - ĉiuj titoloj tre similas, sed la ortografio ne samas. En tio la angla nur estas unu el multaj naciaj lingvoj, sendepende de tio, ke la projekton iniciatis origine anglalingvanoj - sed intertempe klare estas pluraj diverslingvaj branĉoj, kun malsamaj retejoj ktp. Sume, mi pensas ke necesas nomi la esperantlingvan tekston per esperantlingva titolo, por same kovri ĉiujn nacilingvajn branĉojn ... sendepende de tio, ke por la lingvo Esperanto ne ekzistas aparta branĉo, sed esperantaj libroj estas gastigataj en iuj ajn branĉoj. Sed esperantlingva artikolo pri fenomeno, kiu ne havas ekskluzive unu nacian titolon en difinita lingvo, devas havi titolon en la lingvo de la artikolo... ThomasPusch (diskuto) 16:27, 17 sep. 2024 (UTC)[Respondi]