Domokos Vékás
Etoso
VÉKÁS Domokos [veka:ŝ] estis hungara diplomato. Li naskiĝis en Porumbenii Mici la 7-an de majo 1926 kaj mortis en Budapeŝto la 8-an de februaro 1995.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vékás Domokos komencis siajn studojn en Universitato Bolyai de Kluĵo kaj li daŭrigis en Budapeŝto. Li fariĝis diplomato. Post pluraj stacilokoj li estis ĉefkonsulo en Kluĵo.