Ekonomia Komisiono por Latinameriko kaj Karibio
CEPAL / ECLAC | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
Membroŝtatoj | ||
organization established by the United Nations (en) ![]() subdivido de organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 1948 | |
Sidejo | Santiago de Ĉilio | |
Tipo | regiona organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj | |
Estr(ar)o | Alicia Bárcena Ibarra | |
Lingvoj | ||
Filioj | Latin-Amerika kaj Kariba Instituto por Ekonomia kaj Sociala Planado Fiscal Observatory of Latin America and the Caribbean (en) ![]() ![]() | |
Retejo | http://www.cepal.org | |
Ekonomia Komisiono por Latinameriko kaj Karibio (EKLAK) hispane Comisión Económica para América Latina y el Caribe (CEPAL), brazil-portugale Comissão Econômica para a América Latina e o Caribe (same CEPAL), angle United Nations Economic Commission for Latin America and the Caribbean (ECLAC)) estas regiona komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por instigi ekonomian kunlaboron. La komisiono inkluzivas 46 membroŝtatojn (20 en Latin-Ameriko, 13 en Karibio kaj 13 el ekster la regiono), kaj 13 asociitajn membrojn, kiuj estas diversaj nedependaj teritorioj, asociitaj insulaj landoj kaj komunumo de ŝtatoj en Karibio. La organizaĵo publikigas statistikojn pri la landoj de la regiono kaj faras kunlaborajn interkonsentojn kun neprofitociaj institucioj. La ĉefsidejo de la komisiono estas en Santiago de Ĉilio.
EKLAK estis establita en 1948 kiel la "Ekonomia Komisiono de UN por Latin-Ameriko". En 1984, rezolucio estis pasigita por inkluzivigi la landojn de Karibio en la nomo. Ĝi raportas al la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj.
Cetere, ekde 1963 la ĉefo de la statistika fako de Ekonomia por Komisiono Latinameriko estis esperantisto Francisco Azorín Poch.
Membroŝtatoj[redakti | redakti fonton]
Antigvo kaj Barbudo
Argentino
Bahamoj
Barbado
Belizo
Bolivio
Brazilo
Britio
Ĉilio
Dominika Respubliko
Dominiko
Ekvadoro
Francio
Germanio
Grenado
Gujano
Gvatemalo
Haitio
Hispanio
Honduro
Italio
Jamajko
Japanio
Kanado
Kolombio
Sud-Koreio
Kostariko
Kubo
Meksiko
Nederlando
Nikaragvo
Norvegio
Panamo
Paragvajo
Peruo
Portugalio
Sankta-Kito kaj Neviso
Salvadoro
Sankta Lucio
Sankta Vincento kaj la Grenadinoj
Surinamo
Trinidado kaj Tobago
Turkio
Urugvajo
Usono
Venezuelo
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo (en la hispana, portugala kaj angla)
![]() la centra oficejo en Santiago de Ĉilio |
![]() ĉefa konferenco en oktobro 2012 |