Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Ekonomio de Plasmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ekonomio de Plasmo (ĉine: 血浆经济) estis kampanjo de plasmaferezo inter 1991 kaj 1995 de la Henana registaro en Ĉinio, en kiu plasmo estis elprenita kontraŭ mono. La kampanjo allogis 3 milionojn da donantoj, plejparte loĝantoj en la kamparo, kaj oni taksas, ke almenaŭ 40% el la donantoj poste infektiĝis je HIV.

La Ekonomio de Plasmo komenciĝis kaj prosperis pro postulo de bioteknikaj firmaoj kaj fariĝis profita fonto de enspezo por perantoj. La kampanjo havis malaltan normon de sano kaj sekureco, kaj mankis konvenaj steriligaj procedoj; nadloj, sangaj sakoj kaj aliaj ekipaĵoj en kontakto kun sango estis ofte reuzitaj. Laŭ takso, ĝis 2003, pli ol 1,2 miliono da homoj trafis Aidoson nur en la provinco Henan.

Fono[redakti | redakti fonton]

En la lastaj 1980-aj jaroj, la centra registaro de Ĉinio enkondukis politikon de sanga donado pro la postulo por sango en urboj. Lokaj registaroj komencis kuraĝigi sangajn donojn. Ĝis 1990, miloj da publikaj kaj komercaj sangkolektaj centroj estis establitaj tra Ĉinio, allogante donantojn per pagoj, kiuj egalis unumonatan enspezon por kamparanoj.