Emilio Carrere
Emilio Carrere | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de decembro 1881 en Madrido | ||||
Morto | 30-an de aprilo 1947 (65-jaraĝa) en Madrido | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Senén Canido Pardo (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto ĵurnalisto vd | ||||
Laborkampo | Historia moderna (en) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Emilio CARRERE Moreno (Madrido, 18a de decembro 1881 - Madrido, 30a de aprilo 1947) estis hispana poeto, ĵurnalisto kaj verkisto, apartenanta al la tendenco de la dekadencismo de la modernismo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de fraula 29-jarulino kaj advokato kiu dekomence ne rekonis lin, kaj tial estis lia avino kiu zorgis lin. Nur je ŝia morto, la patro iom helpis lin. Li volis dediĉi sin al pentrarto kaj al teatro; tiukadre li konis Federico Chueca kaj poste amikiĝis kun la pentristo Julio Romero de Torres. En la komenco de la jarcento li ĉeestis en literaturaj babilrondoj kaj interesiĝis per la poezio de Paul Verlaine.
En 1906 kun Gregorio Pueyo li preparis antologion de poezio modernista, kiu publikiĝis kiel La corte de los poetas, florilegio de rimas modernas, en kies prologo li defendis pasie la novan stetikon kaj ties mentoron, Rubén Darío. En 1907 li ekpublikigis en revuoj novelojn pri la tiama madrida bohemia etoso: nome La cofradía de la pirueta, La tristeza del burdel, La conquista de la Puerta del Sol, Un hombre terrible. En kelkaj el ili evidentiĝas lia klino al la teozofio, kiu kondukas lin al amikiĝo kun Mario Roso de Luna: El destino payaso, El sexto sentido, Un crimen inverosímil.
Kun kolegoj kiel Pedro Barrantes, Alejandro Sawa, Ciro Bayo kaj Pedro Luis de Gálvez vivis la senordan noktan bohemian vivon. En la 1910-aj jaroj li kunlaboris en socialista gazeto, kaj en 1922 aperis El sacrificio, romano kun agado okazanta en la Rif-milito. Li ege diboĉis, vetludemis kaj elĉerpis siajn enspezojn, kion suplementis per teatro. En 1929 li riĉiĝis je la morto de sia patro kio lasis grandan heredon kiun li misadministris, aĉetante luksan loĝejon, aŭtomobilon. Tiukadre li iĝis monarkia kaj kontraŭrespublikano. Post la milito li verkis laŭdojn al la nova diktatora reĝimo.
Lia mistera romano La torre de los siete jorobados (La turo de la sep ĝibuloj, 1924) kaj ties kinadaptaĵo iĝis klasikaĵoj.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Carrere, Emilio (2010). «prólogo». El diablo de los ojos verdes y otros relatos (unua eldono). Salto de página. p. 153. ISBN 9788493718121.
- Sánchez Álvarez-Insúa, Alberto; Labrador Ben, Julia María (2006). «Emilio Carrere y el nazi-fascismo. Poética y narrativa: deudas, autoplagio y plagio». Cuadernos para investigación de la literatura hispánica (31): 165-194. ISSN 0210-0061.