Svoboda | Graniru | BBC Russia | Golosameriki | Facebook
Saltu al enhavo

Energitrinkaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Energitrinkaĵo estas trinkaĵo, plej ofte senalkohola, kiu laŭ indiko de la produktisto havas ekscitan efikon al la trinkinto, kaŭzatan de stimula substanco, plej ofte kafeino. Tiu ekscito, kvankam reklamata kiel "energio", ne rilatas al nutra energio. Ili povas enhavi aŭ ne enhavi bobeliĝan karbondioksidon, sukeron, aliajn dolĉigilojn, aŭ herbajn ekstraktaĵojn, inter multaj aliaj ingrediencoj.

Energitrinkaĵoj estas parto de la pli granda aro energiaj nutraĵoj, kiu inkludas ankaŭ manĝetojn kaj ĝelojn. Ili estas distingendaj de sportaj trinkaĵoj, kiujn oni reklamas kiel plibonigiloj de sporta kapablo. Estas multaj specoj kaj markoj de energitrinkaĵoj.[1][2]

Energitrinkaĵoj liveras la efikojn de kafeino kaj sukero. Estas mulmultaj pruvoj aŭ neniu pruvo ke la tre diversaj aliaj ingrediencoj havas efikon.[3] La efikoj de energitrinkaĵoj al kognaj kapabloj, ekzemple plibonigo de atento kaj plirapidigo de reagoj, plejparte okazas pro la enesto de kafeino.[4]

La reklamado de energitrinkaĵoj ofte supozigas, ke ili plibonigas muskolan forton kaj eltenemon, sed sciencaj esploroj ne klare subtenas tiajn pretendojn.[5] Multaj sanriskoj havas rilaton kun energitrinkaĵoj - ekzemple, vundiĝoj estas pli oftaj kiam oni konsumas ilin samtempe kun alkoholo, kaj troa aŭ multfoja konsumado povas estigi korajn kaj psikajn malsanojn.[6][7][8] Populacioj en risko de malbonaj efikoj de energitrinkaĵoj estas, interalie, junuloj, kafein-naivuloj kaj kafein-delikatuloj, graveduloj, altnivelaj sportistoj, kaj homoj kun kardiovaskula malsano.[9]

Kutime energitrinkaĵo enhavas laŭmarke pli-malpli jenajn ingrediencojn:

Iuj landoj metas certajn kondiĉojn al la produktado kaj vendado de energitrinkaĵoj.

En 2001, la brita Komitato pri Tokseco faris enketon pri Red Bull, kaj deklaris ĝin sekura, sed avertis kontraŭ ĝia konsumado fare de infanoj kaj gravedulinoj.[10]

En 2009, lernejo en Hove, Anglujo, petis ke lokaj vendejoj ne vendu energitrinkaĵojn al lernejano. La lernejestro Falklanda Sanders aldonis, ke "Ĉi tio estis preventa rimedo, ĉar ĉiuj esploroj montras, ke konsumo de altenergiaj trinkaĵoj povas efiki damaĝe al la kapablo de junuloj atenti dum klasoj." La lernejo sukcesis, ke la loka branĉo de la superbazaro Tesco alfiksu afiŝojn petantajn ke lernejanoj ne aĉetu la produktojn.[11] Similaj agoj estis faritaj de lernejo en Oxted, Anglujo, kiu malpermesis ke lernejanoj konsumu energitrinkaĵojn kaj sendis leterojn pri tio al gepatroj.

En januaro 2018, multaj britaj superbazaroj malpermesis vendi energitrinkaĵojn enhavantajn pli ol 150 mg da kafeino en litro al homoj malpli ol 16-jaraj,[12] kaj en 2019 la registaro anoncis, ke ĝi intencas malpermesi ĉiujn vendojn de energitrinkaĵoj al infanoj.[13] Tamen en 2022 la Sekretario pri Sano, Sajid Javid, sciigis ke tiuj planoj estas forlasitaj.[14]

En 1997 Danujo malpermesis la vendadon de Red Bull. La Dana Bestmedicina kaj Nutraĵa Administracio kritikis ĝiajn aldonajn ingrediencojn, kiel B-vitaminojn, inozitolon, glukuronolaktonon, kaj taŭrinon. Ĝi argumentis, ke nutraj suplementoj devas aldoniĝi al nutraĵoj nur se necesas por publika sano, kiel ĉe jodido. Ankaŭ la kafeina enhavo estis problemo, ĉar nur kvanto ĝis 150 mg/L estis permesata en trinkaĵoj. En 2009 oni pliigis la limon ĝis 320 mg/L kaj aprobis taŭrinon kaj glukuronolaktonon kiel ingrediencojn, kio faris energitrinkaĵojn laŭleĝaj.[15][16] Nuntempe (en 2024) la Dana Bestmedicina kaj Nutraĵa Administracio malrekomendas konsumon de energitrinkaĵoj por infanoj, kaj limigitan konsumon 250 mL/t, sen alia konsumo de kafeino, por infanoj inter 15 kaj 17 jaroj.[17]

Testo fare de Ökotest

[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 2007 la revuo Ökotest testis 20 energitrinkaĵojn. Nur unu ekologia energitrinkaĵo de la marko Mad Bat ricevis bonan testrezulton, ĉiuj aliaj trinkaĵoj, inter ili ankaŭ la plej famkonata, Red Bull, ricevis taksadon inter "apenaŭ sufiĉe bonaj" ĝis "ne sufiĉe bonaj". [18]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . Energy drink, does it really work? (19-a de februaro 2012). Alirita 2023-03-23.
  2. . The four main ingredients of energy drinks (11-a de novembro 2014). Alirita 2023-03-23.
  3. (2012) “Do energy drinks contain active components other than caffeine?”, Nutr Rev 70 (12), p. 730–44. doi:10.1111/j.1753-4887.2012.00525.x. 
  4. (2008) “The effects of energy drinks on cognitive performance”, Tijdschrift voor Psychiatrie 50 (5), p. 273–81. 
  5. (2014) “Performance outcomes and unwanted side effects associated with energy drinks.”, Nutr Rev 72 (Suppl 1), p. 108–20. doi:10.1111/nure.12132. 
  6. (2015) “Energy drink overconsumption in adolescents: implications for arrhythmias and other cardiovascular events.”, Can J Cardiol 31 (5), p. 572–5. doi:10.1016/j.cjca.2014.12.019. 
  7. (2015) “[Abuse of energy drinks: does it pose a risk?].”, Presse Med 44 (3), p. 261–70. doi:10.1016/j.lpm.2014.07.029. 
  8. (31-a de aŭgusto 2017) “Health Effects and Public Health Concerns of Energy Drink Consumption in the United States: A Mini-Review”, Frontiers in Public Health 5, p. 225. doi:10.3389/fpubh.2017.00225. 
  9. (Junio 2015) “Cardiovascular Complications of Energy Drinks”, Beverages (en) 1 (2), p. 104–126. doi:10.3390/beverages1020104. 
  10. French ban on Red Bull (drink) upheld by European Court. Medicalnewstoday.com (8-a de februaro 2004). Arkivita el la originalo je 5-a de majo 2009. Alirita 7-a de majo 2009.
  11. "Pupils facing energy drink 'ban'", BBC News, 7-a de oktobro 2009.
  12. Smithers, Rebecca. "UK supermarkets ban sales of energy drinks to under-16s", 5-a de marto 2018.
  13. UK Government to ban the sale of energy drinks to minors (17-a de julio 2019). Alirita 9-a de novembro 2021.
  14. Government's U-turn on energy drink ban is welcome (27-a de junio 2022). Alirita 19-a de oktobro 2023.
  15. Energidrik sat ind mod danske fødevarerregler (dane) (1998-07-08). Alirita 2024-06-16.
  16. . Omdiskuteret koffeindrik nu i Danmark (da-DK) (2009-11-17). Alirita 2024-06-16.
  17. Derfor er energidrikke ikke for børn (dane). Alirita 2024-06-16.
  18. Ökotest: Energiegetränke. Arkivita el la originalo je 2011-06-26. Alirita 2008-02-27.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]