Ernst Ludwig Dümmler
Ernst Ludwig Dümmler | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ernst Ludwig Dümmler | |||||
Naskiĝo | 2-an de januaro 1830 en Berlino | ||||
Morto | 11-an de septembro 1902 (72-jaraĝa) en Friedrichroda | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Bonna universitato vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Georg Ferdinand Dümmler vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | mezepokisto universitata instruisto klasika filologo pedagogo historiisto literaturhistoriisto vd | ||||
Laborkampo | Historio, klasika filologio kaj historio de literaturo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ernst Ludwig DÜMMLER (naskiĝinta la 2-an de januaro 1830 en Berlino, mortinta la 11-an de septembro 1902 en Friedrichroda) estis germana historiisto kaj literaturhistoriisto. Lia patro estis la eldonisto Ferdinand Dümmler. Li edzinigis en 1853 Emilie Gruber kiu naskis du filojn kaj du filinojn inter kiuj la arĥeologo Georg Ferdinand Dümmler.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post studo de historio kaj klasika filologio en Berlino, i.a. ĉe la profesoro Leopold von Ranke kaj Wilhelm Wattenbach, li doktoriĝis en 1852 kaj habilitiĝis en 1854 en Halle (Saale). Ĉi tie li iĝis en 1858 eksterorda kaj en 1866 orda profesoro.
Lia speciala kampo estis unue la historio de Frankonio de la 9-a jarcento, paralele pli kaj pli de la Regno dum la jarcentoj 10-a kaj 11-a. Tamen estis neniam lia volo iĝi nur esploristo aspirante je verkisteco por prezenti germanan historion en germana lingvo. Tian postulon li perfekte plenumis verkinte Geschichte des Ostfränkischen Reiches (du volumoj 1862/65; tri volumoj je la dua eldono 1887/88). Ŝajne temas pri la plej bona verko el la de Rankte fondita serio Jahrbücher der deutschen Geschichte. Poste li aldonis samserion la de R. Köpke komencitan volumon Kaiser Otto der Große (1876).
La nombrego da akompanantaj unuopaj studoj ankaŭ ofte enhavis nur etajn fontostudaĵojn. Post kiam li elektitis en 1876 membro de la Centra direktorio de "Monumenta Germaniae". En 1888 li posteulis la estron Georg Waitz. Tiam la kritika interpreto kaj eldono de mezepokaj historifontoj eĉ pli ekcentris: en 1880-84 li eldonis la du unuajn volumojn de Poetae latini aevi Karolini sekvigonte en 1892-1902 kvar volumojn Epistolae Karolini aevi (kun enhavo i.a. de la leteroj de Sankta Bonifaco kaj Alcuinus). Krome Dümmler elstare partoprenis la eldonon de la kverelskribaĵoj de la investitura konflikto Libelli de lite (tri volumoj, 1891-97). Samtempe li moderigis la kompleteldonon de la monumenta fonta datumbazo. Tiuofice li ne nur brilis fake sed ankaŭ persone-home ŝatate same eksterlande kaj enlande.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Baethgen, Friedrich, "Dümmler, Ernst" ĉe: Neue Deutsche Biographie 4 (1959), p. 161 (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vikifontaro
- ligiloj ĉe DDB
- Dümmler en la panteono de la profesoroj de Halle
- nekrologo Arkivigite je 2022-12-11 per la retarkivo Wayback Machine - Vossische Zeitung, 23.9.1902