Erzsébet Vidmár
Erzsébet Vidmár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 24-an de oktobro 1856 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 29-an de aprilo 1944 en Novjorko (Usono) |
Familio | |
Frat(in)o | Katalin Vidmár |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Erzsébet Vidmár [erĵEbet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vidmár Erzsébet estis hungara operkantisto (mezosoprano, koloratursoprano). Ŝia origina familia nomo estis Widmár, ŝia persona nomo estis ankaŭ Erzsi [erĵi] (karesnomo). Ŝia fratino estis Katalin Vidmár.
Erzsébet Widmár[1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1856 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), ŝi mortis la 29-an de aprilo 1944 en Novjorko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Patro de Erzsébet Vidmár estis origine italo. Ŝi akiris operkantistan diplomon en Aktora Lernejo en 1876. Dum la studentaj jaroj ŝi jam kantis en Nacia Teatro (Budapeŝto). Post la diplomo ŝi estis membro de Népszínház, sed en la sekva jaro ŝi ricevis ankaŭ trejnadon en Vieno de en:Mathilde Marchesi. Post monatoj ŝi havis rolojn jam eksterlande en Milano kaj Londono, ekde 1880 en Sudameriko (precipe en Bonaero). Ŝi edziniĝis en Montevideo, poste ŝi ne kantis.
Lia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Gaetano Donizetti: Lucrezia Borgia — titolrolo
- Charles Gounod: Faŭsto (opero) — Margit
- Ferenc Erkel: Brankovics György — servisto
- en:Charles Lecocq:
- en:La fille de Madame Angot — Clairette Angot
- en:Kosiki — titolrolo
- Ede Szigligeti-Karl Doppler: Nagyapó (muzika teatraĵo)
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore — Leonora
- La Forto de la Destino — Curra
- Rigoletto — Gilda