Faĉkova montpasejo
Faĉkova montpasejo | |
slovake: Fačkovské sedlo | |
montpasejo | |
Faĉkova montpasejo
| |
Oficiala nomo: Fačkovské sedlo | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regionoj | Regiono Žilina, Regiono Trenčín |
Distriktoj | Distrikto Žilina, Distrikto Prievidza |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Montaro | Malgranda Fatro |
Rivero | Nitra |
Situo | Faĉkova montpasejo |
- alteco | 802 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 57′ 49″ N 18° 36′ 43″ O / 48.96361 °N, 18.61194 °O (mapo) |
Akvofalo | Akvofalo de Kľak |
Plej facila aliro | el Kľačno aŭ Fačkov |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MEST (UTC+2) |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
Vikimedia Komunejo: Fačkovské sedlo | |
Portalo pri Slovakio |
Faĉkova montpasejo (supermara alteco 802 m) estas montpasejo, kreanta naturan limon inter montaro Malgranda Fatro en nordoriento kaj montaro Strážovské vrchy en sudokcidento. Ĝi estas nomita laŭ municipo Fačkov, situanta sub la montpasejo en norda direkto.
Situo
[redakti | redakti fonton]Ĝi situas inter montoj Homôľka (1 072,8 m s. m.) en Strážovské vrchy kaj Reváň (1 204,6 m s. m.) en ĉefa montodorso de Luĉana Malgranda Fatro. Proksime de la montpasejo, sur la sudaj deklivoj de Reváň fontas rivero Nitra.
Kondukas tra ĝi limo inter Regiono Žilina kaj Regiono Trenčín kaj inter distriktoj distrikto Žilina kaj distrikto Prievidza. Tra la montpasejo kondukas grava vojkunigo de Horná Nitra kaj Horné Považie kaj urboj Prievidza kaj Žilina.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Nuntempe ĝi estas signifa turisma centrejo de somera kaj vintra turismoj kun bonegaj eblecoj por skiado kaj kun pluraj enloĝigaj kaj manĝigaj ekipaĵoj. Estas ĉi tie kelke da neĝigumataj deklivoj, kvar skitelferoj kaj stacio de Montara savoservo. Loĝigon donas du montaraj kabanoj, manĝigadon loka Salaš Kľak. En la montpasejo estas ankaŭ parkumejo kaj aŭtbushaltejo. En la suda parto de la montpasejo situas monumento al Slovaka nacia ribelo.
2 km sudoriente de la monpasejo situas malpli granda refreŝgejo kun privataj kabanoj kaj montara hotelo Reváň.
La montpasejo estas elirpunkto de pluraj turismaj trotuaroj kaj kondukas tra ĝi Vojo de herooj de Slovaka nacia ribelo (parto de Internacia longdistanca turisma vojo E8).
Aliro
[redakti | redakti fonton]- el Kľačno aŭ Fačkov
- sur ruĝa marko (Vojo de herooj de Slovaka nacia ribelo) el Montpasejo Vrícke
- sur ruĝa marko el Čičmany tra Homôľka
- sur flava marko el Kľak (1 351,6 m s. m.) kaj Reváň (1 204,6 m s. m.)
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Vido al la monpasejo el Homôľka
-
Salaš Kľak
-
Vojkruciĝo de turismaj vojoj en la monpasejo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ski-areno Faĉkova montpasejo[rompita ligilo]
- Retkamerao de refreŝigejo